rajto

*rajt/o


Povo, pravigita de leĝoj, moroj aŭ specifaj interkonsentoj, plenumi agon, pridisponi kaj uzi aĵon aŭ postuli ion de aliuloj: nur la devoj estas la fundamento de la rajtoj; la dia rajto de reĝo (sendependa de la volo de liaj regatoj); rajto de popolo pri memdispono; la rajtoj de virinoj (pri egaleco kun la viroj); defendi siajn rajtojn; la Deklaracio pri la Homaj Rajtoj; hebrea komunumo iom post iom senigita je ĉiuj civitanaj rajtoj (Z); mi havas rajtojn sur la danan tronon (Z); rajtoj de aŭtoreco (Z), de voĉdonado (Z); la rajto pri la vivo, de sindefendo; posteno, por kiu lia deveno donis al li la rajton (Z); li havas la rajton por tio (Z); patro havas la rajton puni siajn infanojn (B); ĉiu havas plenan rajton eldoni en E. aŭ pri E. ĉian libron, kiun li deziras (Z); vi havas plenan rajton uzi tiun formon (Z); mi prenas al mi la rajton kondukadi la aferon laŭ mia bontrovo (Z); partopreni kongreson sen rajto de voĉo (Z); mi devas fari uzon el la rajtoj de kolegeco, por diri al vi [...] (Z); kie regas la forto, tie rajto silentas (Z); kiu havas forton, havas rajton (Z).
juro, privilegio.
  • rajta
    Konforma al rajto: rajta postulo.
  • rajte
    En rajta maniero: rajte plendi (B); leĝe kaj rajte (Z); rajte pretendi titolon.
  • rajti (tr)
    1. Havi la rajton (pri io, fari ion): kion rajtas leono, ne rajtas azeno (Z); vi rajtas ricevi kompenson pro la damaĝo; la rajtantoj bonvolu enskribiĝi ĉe la notario.
    1. [KOMUNUZO] Havi permeson pri io: post la manĝo la infanoj rajtis ludi ekstere.
  • rajteco
    Eco de io rajta: la rajteco de lia agmaniero, de kongresa decido.
  • *rajtigi
    Doni al iu difinitan rajton: mi rajtigas vin montri (mian leteron) al ĉiu persono (Z); mi rajtigas vin voĉdoni en mia nomo (B); mi rajtigas per tiu ĉi letero s-ron L. de B. , ke li sciigu en mia nomo [...] (Z); la Rajtigitaj Delegitoj (Z) (en universala kongreso); raporti antaŭ siaj rajtigantoj; bankiera rajtigito.
  • rajtigo
    Ago, per kiu oni rajtigas iun: la firmo sendu al mi la rajtigon eldoni la broŝureton, kie mi volos (Z); mi sendas al vi rajtigan leteron, por ke vi povu trakti en mia nomo (Z).
  • rajtigilo
    Dokumento, kiu atestas pri rajtigo.
  • nerajta
    Kontraŭa al la rajto: nerajta decido de la estraro.
  • samrajte
    Kun tiuj samaj rajtoj, kiel la aliaj.
  • senrajta
    1. Havanta neniun rajton: homoj, kiuj vidas en mi nur senrajtan fremdulon (Z).
    1. Bazita sur nenia rajto: senrajta plendo, privilegio.
  • senrajtigi
    Senigi iun je difinita rajto: senrajtigi deputiton (pro miselektiĝo, krimo ks).
  • aŭtorrajtoj
    [JURO] Rajtoj, kiujn ĝuas la kreintoj de tekstoj, artverkoj ks pri la ekspluatado de tiuj verkoj.
    tantiemo.
  • balotrajto
    Rajto partopreni en baloto: en Francujo dum la 19a jc balotrajton ne havis la oficiroj, la virinoj kaj la frenezuloj.
  • egalrajta
    Havanta rajton egalan al rajto de aliulo: egalrajtaj civitanoj; (analoge) lingvo internacia prezentas egalrajtan propraĵon de la tuta mondo (Z); la dogmo, ke ĉiu patrujo apartenas egalrajte al ĉiuj siaj filoj (Z).
  • egalrajteco
    Stato, en kiu ĉiu havas la samajn rajtojn, kiel la aliaj: longatempe la virinoj celis al la egalrajteco (B).
  • kopirajto
    [JURO] Ekskluziva rajto por difinita nombro da jaroj, kiun donas la leĝo al aŭtoro, desegnisto k.a. por multobligi kaj disvastigi originalan verkon.
  • pasrajto
    Rajto de veturilo alvenanta en vojkruciĝon, pasi antaŭ tiuj, kiuj venas el alia vojo.
    prioritato, cedodevo.
  • plenrajta
    ĝuanta plenajn rajtojn: en sia lando de naskiĝo ili devas esti plenrajtaj regnanoj (Z); lingvo kaj lando apartenantaj plenrajte al ĉiuj siaj uzantoj kaj loĝantoj (Z).
  • plenrajtigito
    Delegito, diplomato, al kiu oni donis la rajton trakti kaj decidi, sen konsulti sia (j)n komisiinto(j)n.
  • strikrajto
    Rajto fari strikon, plejofte provizita per leĝa procedaro.
  • respondrajto
    Rajto de civitano respondi en gazeto aŭ alia informilo al atako, tie farita kontraŭ li persone kaj nome.
  • tradukrajto
    Rajto, koncedita de la aŭtoro aŭ de la originala eldonisto, traduki verkon en difinitan lingvon.
  • veto-rajto
    Rajto malhelpi decidon per vetoo: en la Sekurec-Konsilio de UN la konstantaj membroj havas veto-rajton (M).
  • voĉdonrajto
    Ies rajto partopreni en voĉdonado.

    rajto


    Esprimoj

    Agnoski rajton de popolo al memdispono.
    Bona kaporalo revas esti generalo (rajtas esti ambicia).
    Delegitoj rajtigitaj.
    Ekskluziva rajto de kopio.
    Havi nenian moralan rajton miksi sin en tiun aferon.
    Kiu havas la forton, havas la rajton.
    La ambasadorejo havas rajton de eksterteritorieco.
    La kamiono volis krucpasi la aŭtomobilon ne havante la pasrajton.
    La luiganto rezervas al si la rajton repreni por sia uzo la domon en la okazo, se...
    La sankta rajto de "Insurekcio".
    Malŝati la regulojn de la arto rajtas geniulo.
    Mi rajtigas vin voĉdoni en mia nomo.
    Neniu havas la rajton dikti al siajn postulojn.
    Rezigni la aŭtorrajton.
    Senrajtigita deputito pro miselekto.
    Ĉiu parlamento havas la rajton amendi.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    aŭtorrajtoj, balotrajta, balotrajto, egalrajta, egalrajteco, feŭdrajto, kopirajto,nerajta, pasrajto, plenrajta, plenrajtigito, posedrajto,rajta,rajte,rajteco,rajti,rajtigi,rajtigilo,rajtigo,rajto, respondrajto, samrajte,senrajta,senrajtigi, strikrajto, tradukrajto, voĉdonrajto

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    permeso
    povo
    pravo

    Ankaŭ vidu:

    aŭtoro, diktaturo, dokumento, doni, elekti, estr, financo, juro, konduki, konfirmi kongreso, leĝo, militi, moralo, opinii, politiko, privilegio, regulo, sankcii sankta, tantiemo, trafiko, ebl

    Iel rilatitaj:

    -ebl -estr abandonx administracix agenturx agx akreditx asignx aŭtoro, aŭtoritatx aŭtorx balotx cedx civitx devx diktaturx dokumentx donx egalx elektx feŭdx financx jurx kondukx konfirmx kongresx kopix leĝx militaferx militx moralx opinix pasx permesx personx plenaĝx plenx politikx posedx postulx povx pravx privilegix regulx respondx samx sankcix sanktx strikx tantiemx tradukx trafikx voĉx ĉartx