aserti

Firme esprimi sian opinion, ke io estas vera: ili asertas, ke nur ilia propono estas bona; mi asertas al vi, ke li mensogas; ĉiuj atestantoj asertas, ke la aŭtisto estis ebria; aserti sian senkulpecon, sian lojalecon; tion li diris, k nun li asertas la malon.
certigi, pretendi, ĵuri.
  • aserto
    Opini·esprimo, prezentata kiel vera: jen almenaŭ nesingarda aserto; senbaza aserto; sub la influo de liaj konstantaj asertoj ni estis plene konvinkitaj (Z); liaj asertoj ne konvinkis min; laŭ aserto, li estus nobelo.
  • aserta
    Enhavanta aserton: [lingvoscienco] aserta propozicio (kontraste al negativa).

    Aplombe, senhonte aserti malveraĵon. Eksenti dubon kontraŭ aserto. Kategorie aserti. Kontesti la verecon de aserto. Kritika spirito ne akceptas aserton sen informo pri ĝia origino kaj valoro. La atesto kongruas kun la asertoj de la akuzito. laŭ liaj asertoj. Paŭlo asertis al la Judoj, ke Jesuo estas la Kristo. Sen troigo oni povas aserti, diri, ke. Senbaza, nekontrolebla, tre diskutebla aserto.
    bazo. gazeto. ĝentila. justico. memori. mensogi. opinii. pruvi. religio. vero. certx, dirx, diskutx, dubx, -ebl, informx, jes, justx, konjektx, kontrolx,

    Eble rilatitaj:

    kulpx, temx,