kongreso

*kongres/o

  1. Solena kunveno de samcelanoj aŭ samprofesianoj, el unu aŭ el diversaj landoj, por diskuti komunajn literaturajn, sciencajn, politikajn, ekonomikajn demandojn: kongreso de medicinistoj, de lingvistoj; kongreso de E. (Z); universala, nacia, internacia kongreso (Z); la Bulonja, ĝeneva kongreso (Z); ĉe niaj kongresoj (Z); en la kongreso (Z).
  1. [HISTORIO] Iama nomo de diplomatiaj konferencoj: la Kongreso de Vieno (Z) (1815), de Parizo (1856).
  1. [POLITIKO] Nomo de iuj leĝodonaj asembleoj (federacia asembleo en Usono, komuna kunveno de ambaŭ asembleoj en Francio).
  • kongresa
    Rilata al kongreso: la kongresa karavano; kongresaj laborkunsidoj.
  • kongresi (ntr)
    Kunveni en kongreso: ni kongresas nun en glora universitata urbo de Granda Britujo (Z).
  • kongresano
    Ano de kongreso.
  • antaŭkongreso, postkongreso
    Akcesoraj, ĝenerale distraj aŭ turismaj kunvenoj, aranĝitaj antaŭ aŭ post kongreso, ofte en alia urbo aŭ en la ĉirkaŭa regiono.

    kongreso


    Esprimoj

    Akcepti tekston, kiel bazon de diskuto.
    Akcepto al la kongresanoj.
    Aklami la elekton de nova prezidanto (elektita per aklamo).
    Aklami la veteranon.
    Akre batali ies proponon.
    Ankoraŭ ne estas dirita la lasta vorto.
    Apogi, subteni proponon.
    Ataki demandon.
    Barakti en kontraŭdiro.
    Brila aranĝo de la kongreso.
    Brilanta sukceso.
    Ceesti per propra korpo, kun karno kaj ostoj.
    Centralizi la kongresajn servojn.
    Defendi sian vidpunkton.
    Definitive fermi la diskuton.
    Deklari la kongreson malfermita.
    Deklari sin kontraŭ la propono.
    Delegitoj rajtigitaj.
    Disciplina cedo de la malplimulto al la plimulto.
    Diskuti la "por" kaj la "kontraŭ".
    Diskuto kun fajro (pro miskompreno).
    Diversaj fluoj de opinioj.
    Droni en detaloj.
    Ektondras tempesto da aplaŭdoj.
    Elĉerpi ĉiujn eblojn de solvo.
    En tiu propono kuŝas la solvo de la problemo.
    Esprimi malaprobon.
    Estas abismo inter tiuj du opinioj.
    Estis la unua fojo, ke ministro parolis en Esperanto.
    Eviti akran polemikon, ĉion agresivan, polemikan.
    Febra diskuto.
    Fermi la kongreson.
    Finfine la tuta malkonsento reduktiĝas al diskuto pri la senco de unu vorto.
    Finveni al kompromiso, al interkonsento.
    Flagitaj stratoj.
    Forbalai ĉiujn obĵetojn.
    Fortaj argumentoj : malsolidaj kritikoj.
    Havi festan paroladon (kiu) estis la kulmino de la kongreso.
    Havi la lastan vorton en diskuto.
    Havi sur si tre grandan moralan respondecon.
    Honora prezidanto.
    Honori per ĉeestado.
    Interkonatiĝa vespero.
    Kolekti opiniojn de amikoj.
    Konsenti principe kun iu.
    Kostu, kiom ĝi kostos, mi defendos mian projekton.
    Kvorumo atingita.
    La "buroo" konsistas el la prezidanto (esti prezidanto nur pro formo), la vicprezidantoj kaj la sekretarioj de la kvar komisionoj.
    La arto de parolado.
    La demando ne estas sufiĉe maturiĝinta.
    La forestanto estas ĉiam malprava.
    La kerno de la demando.
    La kongresanoj devas sin anonci plej baldaŭ.
    La kongreso okazos sub la auspicio de la registaro.
    La kongreso promesis esti grandioza.
    La malfermo de la kongreso estis disaŭdigata de la nacia sendostacio.
    La malforteco de argumento senhava.
    La nun diskutata kazo.
    La parolo apartenas al li.
    La procesio de la delegitoj.
    Lasi flanke la demandon pri.
    Lasi la pordon malfermita por nova traktaĵo.
    Li estas oratoro pli el naturo ol el arto.
    Malfermi solene la kongreson.
    Malforta flanko de argumento.
    Mi proponas, ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de (de sur) niaj seĝoj.
    Mi rajtigas vin voĉdoni en mia nomo.
    Montri sin tute ne cedema, firma.
    Mortintaj batalantoj.
    Ne povi aŭdigi sian voĉon.
    Ne serĉi vanajn kompromisojn, kiuj flikas lokon, krevigante alian.
    Neakordigebla konflikto.
    Neniu havas la rajton dikti al siajn postulojn.
    Neĉesema aplaŭdo.
    Ni revenu al la demando.
    Obstina opozicio.
    Oni devas disigi tiujn du proponojn.
    Oni elektis lin kiel prezidanton (oni elektis lin prezidanto).
    Opona opinio.
    Pagantaj gastoj.
    Partopreni en la brila, vigla diskuto.
    Patroni la kongreson.
    Penetri ĝis la koro de la temo.
    Persista kontraŭulo.
    Persisti, stari fidele ĉe siaj principoj.
    Pli akrigi la disputon.
    Por ke la diskutado estu trankvila, matura kaj fruktodona.
    Post kiam, post ol la prezidanto, la aĝo-prezidanto, malfermis la kunsidon, oni komencis la tagordon.
    Postuli neeblaĵojn.
    Preni sur la ŝultroj tiom da respondeco.
    Preni sur sin la malfacilan taskon aranĝi kongreson.
    Prezenti proponon en taŭga formulo.
    Proklami siajn principojn en kunveno.
    Proponi, voĉdoni, forĵeti rezolucion.
    Protesti kontraŭ per manoj kaj piedoj.
    Provizi la gazetaron per informoj pri la kongreso.
    Rebati atakojn.
    Refuti, senvalorigi argumenton per lerta kritiko.
    Retiriĝi kun humoro.
    Rezolucio akceptita unuanime, per aklamo, senopone post longa marĉando.
    Riĉa provizo da ideoj.
    Sanĝi sian opinion, sub la influo de antaŭkongresa agitado.
    Sanĝi sian opinion, sub la influo de antaŭkongresa agitado.
    Silenta interkonsento.
    Sin deteni.
    Stari ĉe la sama punkto.
    Sterila diskuto.
    Teoria diskutado kondukos al nenio.
    Tio tuŝas la esencon mem de la demando.
    Tiu propono akiris ĉies aprobon.
    Tiu propono estas laŭ mia opinio tre prudenta.
    Transiri al la problemoj.
    Trovi ĝeneralan aprobon.
    Turni kaj returni idean en ĉiu direkto.
    Unueco donas forton.
    Unuj jesas, aliaj neas, ceteraj silentas.
    Urbodomo dekoraciita per ĉiuj naciaj flagoj.
    Voĉdonado per aplaŭdoj, per sido-staro, per kartlevo, per manlevo, per koloraj globoj, per sekretaj balotiloj.
    Ĉerpi el sia arsenalo da argumentoj.
    Ĉiu ano disponas unu voĉon.
    Ĉiu delegito havos tiom da voĉoj, kiom da.
    Ĝi estas la sonoj de io granda, kiu naskiĝas (Unua kongreso, Bulonjo ĉe Maro, 1905).
    Ĝi povas esti kalkulata kiel la plej grava el ĉiuj kongresoj.
    Ĵongli per argumentoj.
    Ŝarĝo peza sed honoriga.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    antaŭkongreso,kongresa,kongresano,kongresi,postkongreso

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    asembleo
    debato
    kolokvo
    konferenco
    kunsido
    kunveno
    seminario
    simpozio

    akcepto
    ceremonio
    ekskurso
    inaŭguro
    karavano
    ovacio
    protokolo
    rezolucio
    soleno
    tribuno

    aranĝi
    debati
    diri
    diskursi
    diskuti
    elekti
    festi
    konsenti
    kontesti
    obĵeti
    opinii
    organizi
    paroli
    polemiki
    prezidi
    proponi
    refuti
    repliki
    turismi

    formala
    oficiala
    politika.
    universala

    oratoro
    samcelano
    samprofesiano

    Ankaŭ vidu:


    Iel rilatitaj:

    akceptx antaŭ aranĝx asemblex celx ceremonix debatx dirx diskursx diskutx domx ekskursx elektx festx flagx formalx inaŭgurx karavanx kolokvx komisionx konferencx konsentx konsistx kontestx obĵetx oficialx opinix oratorx organizx ovacix parolx polemikx politikx prezidx principx profesix proponx protokolx rajtx refutx replikx rezolucix seminarix sidx simpozix solenx statutx sufiĉx tekstx tempestx tribunx turismx universalx venx vesperx ĝeneralx