deklari

deklar/i (tr) (1)

  1. Oficiale, publike, formale sciigi: deklari sian nomon antaŭ policisto; deklari al iu militon; deklari amnestion; Li deklaros pacon al sia popolo (X); sur la unua paĝo de la Unua Libro Z. deklaris, ke li por ĉiam rezignas aŭtorrajtojn super E.; la Akademio deklaru, ke la lingvo por ĉiam fariĝis definitiva (Z).
    anonci, proklami.
  1. Solene aserti, ke iu estas tia aŭ tia: deklari iun publika malamiko; Francisko deklaras sin propravole sklavo de Amalio (Z); ĉiuj deklaris sin kontraŭ la propono; (analoge) mi deklaras la Kongreson malfermita.
  1. [JURO] Parole aŭ skribe sciigi, kun la konscio, ke tiu sciigo kreas, aliigas aŭ nuligas rajtojn; devojn aŭ jurajn rilatojn.
  1. [LUDOJ] En iuj kartludoj, sciigi al la kunludantoj, ke oni havas en sia loto tiun aŭ alian ĉefan karton, aŭ ke oni intencas gajni per tiom aŭ tiom da poentoj.
    anonci, eldiri.
  1. [FINANCO] Sciigi al la koncerna administracio, ke oni havas impostodevajn objektojn: deklari cigarojn ĉe la dogano, siajn enspezojn al la kontrolisto.
  • deklaro
    1. Ago deklari k ties rezulto (tio, kion oni deklaras): la deklaro de fideleco de la Belga Ligo (Z), deklaro pri la homaj rajtoj, pri edziĝo; ministra deklaro; fari deklaron ĉe la dogano; deklaro pri herediĝo, adoptado, rezigno pri komuneco, hipoteko; fari deklaron al junulino (konfesi, ke oni ĝin amas); amdeklaro, dogandeklaro.
    1. [KOMPUTIKO] Frazo en fontlingva programo, kiu informas la tradukilon pri io, ekz. la nomo k speco de variablo, sed ne estas mem tradukata: estu deklaro por ĉiu variablo.
      instrukcio.


    Iel rilatitaj:

    afidavitx agnoskx anoncx aprobx asertx babilx deklaracix depozicix dirx impostx opinix parolx proklamx proponx publikx scix