meti

*met/i¹ (tr)

  1. Doni difinitan lokon al objekto; fari, ke io estu ie: la fiŝkaptistoj metis sur sin siajn vestojn (Z); mi metos sur min zibelan pelton (Z); meti angilon en la kaserolon (Z); ŝi metis pezajn ŝtonojn super la senvivajn korpojn (Z); li metis la stangon en la ringojn (X); li metis siajn brakojn ĉirkaŭ ŝian kolon (Z); al kiu ajn oni devas meti la pugnon, mi taŭgas por tio (Z); (f) meti monon en entreprenon.
  1. Doni difinitan lokon al persono; fari, ke iu estu ie: meti infanon en liton (B); meti ŝteliston en malliberejon (Z); meti iun sur la tronon; sin meti sur la genuojn (Z); la malriĉaj lernejaj knaboj ne kantis, kiam la estinta sinjoro estis metata en la teron (Z); Moseo, kiu estis metita de sia patrino sur la akvon de Nilo (Z).
  1. Doni difinitan efikejon, koncernatecon al io abstrakta, fari, ke io trafu ien: meti demandon al iu, plendon ĉe la juĝisto; meti sur iun la tutan respondecon, la kulpon; ili metis sian fidon sur Dion (X); meti sian esperon en la fuĝon; meti sian atenton sur ion; meti ĝojon, timon en ies koron; metu do ĉi tiujn niajn vortojn en vian animon (X); mi sentis, ke mi metas sur la karton la ekzistadon nian (Z); meti ordon en sian paroladon, limon al sia ambicio, finon al la diskuto; meti ion en forgeson (Z).
  1. (f) Transigi iun, ion en difinitan staton; fari, ke iu, io estu ia: tiu ideo metis lin en bonan humoron (Z); David metis trionon de la popolo sub la disponon de Joab (X); meti iun en embarason, danĝeron, mizeron; meti E-on je la servo de la proletaro; la praveco de lia ideo estas metita ekster ĉian dubon (Z).
  • meto
    Ago, per kiu oni metas: li estu kondamnata ĉu al morto [...] , ĉu al meto en malliberejon (X); la meto de reklamacio ĉe la ĝusta instanco; meto de mono, de karto sur la tablon.
  • metado
    1. Serio de agoj, per kiuj oni metas: la metado de la unua ŝtono de fakultato.
    1. Ripeta ago, per kiu oni plurfoje metas: la konstanta metado de reklamo en gazetoj montriĝis vana.
  • almeti
    1. Aldone meti: almeti plumon al ĉapelo; almeti flankan tubon al aparato; al tiu antaŭtimo sin almetis alia pli grava.
    1. Meti proksime al: ŝi almetis lian manon al sia buŝo (Z); ŝi almetis la infanon al la brusto de la patrino (Z); la patrino almetis la botelon al la buŝo kaj trinkis (Z); ili almetis sagon al la tendeno (X); almetinte al malgranda fajro poteton [...] (Z).
  • antaŭmeti
    Meti antaŭ iu; prezenti: ŝi antaŭmetis al ili kokidaĵon; antaŭmetu viajn argumentojn (X).
  • apudmeto
    Apozicio.
  • demeti
    1. Meti flanken tion, kion oni havis sur si: demeti la ĉapelon (B); ili demetis de si siajn dimanĉajn vestojn (Z); demeti ringon de sia fingro; demeti la ankron; (analoge) demeti ovon.
    1. Forigi de si ion abstraktan: demeti ĉian arogantecon; demeti siajn pretendojn al io; mi demetas mian vivon memvole (Z); demeti de si la antikvan Adamon (Z).
    1. (pp likvo) Lasi surfundiĝi: la rivero demetas orerojn; metalo demetita sur la katodon.
  • demet (ad)o
    Ag(ad)o de iu, io demetanta: baldaŭ estos la demeto de mia tabernaklo (N) (karno); la demeto de ovoj.
  • demetaĵo
    Io demetita; kalkuli la volumenon de la demetaĵo.
    precipitaĵo, rekremento.
  • demetiĝi
    Iĝi demetita: kun granda malfacilo demetiĝas mia vesto (X); la metalo demetiĝas unuforme sur la tutan surfacon.
  • dismeti
    1. Meti disa (j): li dismetis sian arĝentan manĝilaron; la dismetitaj pecoj de horloĝo; kiam la Plejpotenculo dismetis reĝojn sur la tero (X).
      malkombini.
    1. (pp flosaĵo) Meti disen akvon, kies lokon ĝi okupas: la ŝipo dismetas dek mil tunojn.
  • dismeto
    [ŜIPOJ] La pezo de la akvo dismetata de flosanta ŝipo, kaj sekve la pezo de la ŝipo mem.
  • *elmeti
    1. (pp estaĵo) Malkovri aŭ aperigi organon, iom elpuŝante ĝin: se la drako eĉ elmetos siajn dentojn kontraŭ mian spadon! (Z); elmeti la okulon kaj vidi nulon (Z); pro graso elmetiĝis iliaj okuloj (X); ĉu iu elmetus batale kontraŭ mi dornojn? (X).
    1. (ion) Prezenti al ies vido aŭ flaro: elmetu mielon, muŝoj alflugos (Z); kion vi trovis? Elmetu ĉi tie antaŭ miaj parencoj! (X); nun mankas ankoraŭ, ke ni elmetu por vendado nian virgecon! (Z); ĉiu pasanto povis bone rigardi la elmetitajn komercaĵojn (Z).
      ekspozicii, elmontri.
    1. (ion) Prezenti senekrane al io, kio efikas sur ĝin: elmeti substancon al radiado, plakon al infraruĝa lumo; se oni fruktojn kaj grenon elmetas al respondaj influoj [...] (Z); (f) elmetu vian koron al instruo (X).
    1. (iun) Lasi senŝirme al io malagrabla, danĝera: la naturo elmetis nin nudaj kaj mizeraj sur la bordon de tiu ĉi granda mondo (Z); ĝis kie povas iri la decidemeco de persono, kiun oni elmetas al malespero! (Z); la unuaj E-istoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj (Z); elmeti infanon (por kiu pereigi); ke en okazo de rifuzo vi ne estu elmetata al vana malagrablaĵo (Z); (f) lingvo internacia dum longa tempo estas elmetata al senĉesaj ventoj (Z); ĉio alia estis elmetita al ruiniĝado (Z).
    1. Detale prezenti al la menso: li klare elmetis antaŭ mi sian tutan historion (Z); senpartie elmeti la problemon; ĉio ĉi tio estis elmetata tiel detale kaj science, ke [...] (Z).
  • elmet (ad)o
    Ago de tiu, kiu elmetas.
  • elmetaĵo
    Tio, kio estas elmetita.
  • elmetejo
    Loko, kie oni ion elmetas al la vido.
    ekspozicio, vitrino, montrofenestro.
  • elmeteja
    [EKOLOGIO] Loĝanta en loko elmetata al suno, vento, pluvo ks.
  • enmeti
    Meti en: enmeti pilolojn en boteleton, librojn en ŝrankon; enmeti fingron en la vaginon; la enmeto de mia infano en la gimnazion (Z); ĝi postulus tre grandan enmeton de mono (Z); legu kaj forbruligu la enmetaĵon; enmeti datenojn en komputilon.
    enigi.
  • formeti (tr)
    1. Flanken meti ion, pri kio oni ne volas plu zorgi: formeti la aferon en la keston de forgeso (Z), ĝis la grekaj kalendoj (Z) ( [VIDU] arkivo); infano formetebla for de la mamo (X); eble tian malnovan skatolon vi trovos en la formetejo.
      preterlasi, prokrasti.
    1. Definitive forigi de si: formetu tiun antaŭjuĝon (Z); formeti la malnovan homon (N); formeti de si ĉian oficialan rolon (Z); formeti sian oficon.
      abdiki, demisii, rezigni.
  • intermeti
    1. Fari, ke io estu inter du aliaj aferoj: viaj manoj (t.e. fingroj) estos intermetitaj por kuŝo (Z); intermeti blankajn foliojn en libro; tion mi scias, intermetis la princo, sed kial? (B); intermetita propozicio, parentezo.
    1. (f) Ekagi en afero, koncernanta plurajn aliajn personojn: ne intermetu vin inter geedzoj; vane sin pro la nobeloj juĝist' intermetas (G); la ruzul' indiferentan vorton intermetis pri procesoj (G).
      interveni.
  • kontraŭmeti
    Meti sur la kontraŭa flanko, oponi, kontrastigi.
  • *kunmeti
    1. Meti kunaj: ŝi kunmetis la manojn super la floraĵo kaj dankis pro ĝi Dion (Z); kunmeti fortojn; [KEMIO] kunmeti substancojn por reakcio.
    1. Maletendi, fari, ke io okupu pli malvastan spacon: la Alpoj ŝajnis al li kvazaŭ la kunmetitaj flugiloj de la tero (Z); Ramzes ordonis kunmeti la tendojn (B).
    1. Aranĝi kune plurajn elementojn, por formi tutaĵon: li povosciis el ŝtonoj kaj konkoj kunmeti tutajn ŝipojn (Z); pecoj, kiujn li kunmetadis, en plej diversaj manieroj, por formi [...] (Z); el nudaj radikoj kunmeti vortojn (Z); la vorto 'bezonesti' estas kunmetita tute regule (Z); se oni volus kunmeti plenan registron de liaj bonaj ecoj (Z); kunmeti telegramon.
  • kunmeto
    Ago de tiu, kiu kunmetas: saluti per kunmeto de la kalkanoj; se esprimi ĝin per kunmeto de radikoj jam ekzistantaj estas [...] tro neoportune (Z).
  • kunmeta, kunmetiĝinta
    [BOTANIKO] Malsimpla, konsistanta (pp folioj) el folieroj, (pp infloreskoj) el du aŭ pluraj infloreskoj, (pp frukto) el frukteroj: kunmetaj estas la folio de rozo, la umbelo de karoto, la frukto de frambo; duoble kunmeta folio (kun folieroj, kiuj mem konsistas el duavicaj folieroj); mane, plume kunmeta folio (Vd maneca, plumeca).
    divida, loba.
  • kunmetado
    Ripeta aŭ daŭra kunmeto; maniero de la aranĝo: kunmetado de vortoj estas karaktera eco de la lingvo germana (Z); la vortfarado uzas du procedojn, la derivadon kaj la kunmetadon.
  • kunmetaĵo
    Io kunmetita: formiĝas kemia kunmetaĵo; se la ricevita kunmetaĵo estas tro longa aŭ nepreciza [...] .
  • kunmetita
    Konsistanta el la kunmeto de pluraj lingvaj elementoj, por esprimo de unu kompleksa ideo: la formojn kunmetitajn (ekz. 'mi faradas, mi estis farinta...' kc) oni devas uzi sole nur tiam, kiam la senco ĝin nepre postulas (Z); entute mi konsilas pli uzadi ĉiam formojn simplajn anstataŭ kunmetitaj (Z).
  • primeti
    Pretigi (lokon), metante sur ĝin laŭcele aranĝitajn aferojn: primeti la tablon (Z), ŝaktabulon.
    manĝometo.
  • remeti
    Meti ion denove en la lokon, de kie oni ĝin formetis: remetu la okulvitrojn en ilian ujon; remeti elartikigitan membron.
  • submeti
    1. Meti en tian lokon, ke ĝi estas trafebla de io: kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas (Z); submeti substancon al paliga procedo; via biciklo tie estos submetata al la pluvo.
    1. (f) Prezenti al ies priagado: submeti proponon al la atenta konsidero de la kolegoj, al voĉdonado; ŝi estis edukata hejme, neniam submetis sin al ekzameno (Z); opinio, kiun mi tute discipline submetas al la decido de la [...] Akademio (Z).
    1. (f) Meti sub ies influon, povon aŭ regadon: plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi (X); li submetis la tutan regionon al la povo de la Faraono (B); lando submetita al Romo.
      subigi.
  • submeti sin, submetiĝi
    Cedi, pli-malpli volonte antaŭ io aŭ iu: mi discipline submetos min al ĉiuj decidoj de la plimulto (Z); ni devas submetiĝi al la komuna disciplino (Z); eĉ la demonoj submetiĝas al ni per via nomo (N); ili pli kaj pli submetiĝas al la leĝoj de tiu lando (Z).
  • submetiĝo
    Ago, stato de tiu, kiu submetiĝas: vivi en humila submetiĝo al la kapricoj de la edzino; virino lernu kun ĉia submetiĝo (N).
  • submetigi
    Fari, ke iu submetiĝu: (vi volas) sklave submetigi min al viaj deziroj (Z).
    obei.
  • supermeti
    Meti ion super ion alian: supermetitaj bretoj.
  • surmeti
    1. Meti sur ion: surmeti pansaĵon sur vundon; surmeti la manojn sur iun; (f) kiam li surmetis tro pezajn impostojn, la popolo forpelis lin (Z); surmeti rompas, komparo trompas (Z).
    1. Meti sur sin, kiel veston: kiu surmetas la zonon, ne fanfaronu, kiel tiu, kiu ĝin demetas (X); siajn linajn pantalonojn li surmetu sur sian korpon (X); ŝi surmetis siajn vestojn kaj eliris (Z); ŝi surmetis siajn okulvitrojn (Z).
  • trameti (tr)
    Tredi.
  • transmeti
    1. Fari, ke iu, io estu transe: transmeti oksigenon en la histojn.
    1. = transmisii.
  • transmetiĝi
    Iĝi transmetita: transmetiĝo el naturo ordinara en naturon talentan estas malfacila transiro (Z).
  • manĝometo
    Vd manĝi.
  • ordometi
    Meti laŭ ordo: en la ŝranko ŝi ordometis kelke da teleroj (Z).

    meti


    Esprimoj

    Demeti la armilojn.
    Demeti la ĉapelon antaŭ iu.
    Depreni, demeti, levi la ĉapelon antaŭ iu.
    Elmeti atestojn kontraŭ iu.
    Elmeti motoron ai provoj.
    Fari, meti ateston.
    Formeti ĝis la grekaj kalendoj, kiam la kokinoj ricevos dentojn.
    Infano metita for de la mamo.
    Kiaj estas la horoj de la manĝoj? Unua manĝmeto.
    Kokino metas, demetas, ellasas ovojn, kovas.
    La kulpinto metis ĉion sur onian dorson.
    Meti akvon en sian vinon
    Ovo ĵus metita.
    Por baloti (voĉdoni) oni metas balotilojn (plej ofte paperon) en la balotujon (en la urnon) (plej ofte : skatolo).
    Primeti la tablon (alonĝo).
    Realigi, plenumi la esperojn sur lin metitajn.
    Remeti elartikigitan membron.
    Riĉe, abunde primetita tablo.
    Saluti per kunmeto de la kalkanoj.
    Saluti per manpremo, mankiso, demeto de la ĉapelo, kliniĝo, klino de la kapo, riverenco, brakumo.
    Sin meti de unu piedo sur la alian.
    Submeti konstitucion al referendumo.
    Submeti la ribelantojn.
    Submeti sin al la plimulto.
    Submeti sin al la sorto.
    Submetiĝo, senfina cedado al la edzino.
    Surmeti kontaktlensojn.
    Surmeti pansaĵon sur vundon.
    Surmeti, alŝovi okulvitrojn proksime al la okuloj.
    Vivi en humila submetiĝo al la kapricoj de la edzino.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    almeti,antaŭmeti,apudmeto,demet(ad)o,demetaĵo,demeti,demetiĝi,dismeti,dismeto,elmet(ad)o,elmetaĵo,elmeteja,elmetejo,elmeti,enmeti,formeti,intermeti,kontraŭmeti,kunmeta,kunmeta bulbo,kunmeta frukto,kunmetado,kunmetaĵo,kunmeti,kunmetita,kunmetiĝinta,kunmeto,manĝometo,metado,meti,meto,ordometi,remeti,submeti sin,submetigi,submetiĝi,submetiĝo,submetmeti,supermeti,surmeti,trameti,transmeti,transmetiĝi

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    abdiki
    aranĝi
    demisii
    ekspozicii
    elmontri
    enigi
    loko
    obei
    preterlasi
    prokrasti
    reenartikiĝo
    rezigni
    vitrino (montrofenestro)
    Ĵeti, meti la kulpon sur, iun

    Ankaŭ vidu:

    juvelo. kapvesto. porti. preni. ricevi. skatolo. stari. tablo. transporti. vesto.

    Iel rilatitaj:

    abdikx antaŭ apud aranĝx artikx atentx demisix detenx ekspozicix en enmiksiĝx farx folix gasx instalx inter juvelx kapvestx konstrux kulturx lasx lokx manx montrx obex opinix ostx pli portx pozicix prenx preĝx prokrastx rezignx ricevx simplx skatolx starx tablx transportx vestx vitrinx ĵetx