klara

*klar/a

  1. Tia, ke oni povas distinge vidi tra ĝi; pura, malkonfuza: la piramidoj estis distingeblaj en la klara aero (Z); vitroj tiel klaraj, ke oni povus pensi, ke tie tute ne troviĝas vitroj (Z); la klara Rejno (Z); la klara suno (sunlumo) de Dio (Z); el klara ĉielo tondro ekbatis (Z); (f) tiuj klaraj okuloj, tiuj marbluaj akvospeguloj (Z).
    diafana, hela 1, kristala, neta, preciza.
  1. (pp sono) Ne obtuza, malraŭka; distingeble sonanta en la orelo: klara voĉo.
    hela 3.
  1. (f) Facile komprenebla, distingebla por la menso: la vortoj fariĝas al la infano pli kaj pli klaraj (Z); pri kies malfacileco oni ne havas ankoraŭ klaran ideon (Z); la ne tute klaraj instinktoj de la virinoj riĉaj (Z); klara rifuzo (Z); sen ĝi (la akuzativo) la senco ofte ne estus klara (Z); ambaŭ frazoj estas tute klaraj (Z); klara stilo; (analoge) vi havos tian klaran kapon, ke vi ĉion vidos antaŭ vi (Z).
  1. [LINGVOSCIENCO] (pp vokalo) Palatala, akustike akuta.
  1. [TELEKOMUNIKOJ] Ne kripta: telegramo en klara teksto; E. estas agnoskita kiel klara lingvo en telegrafio ekde 1925.
  • klare
    Distingeble
    1. por la okulo: steloj, kiuj brilis pli klare kaj pli pure (Z); branĉoj klare speguligis en la kvieta akvo (Z);
    1. por la orelo: klare akcenti la vortojn (Z);
    1. por la menso: ĉi tiu saluto estis klare adiaŭa (Z); des pli klare fariĝis al li, ke [...] (Z); se tiu aŭ alia frazo en verko de antaŭ longe mortinta klasikulo estas ne klare komprenebla (Z); la arbo sentis tute klare, ke estas festa tempo (Z).
  • *klareco
    1. Pura travidebleco: leviĝi al la eterna klareco (Z) (ĉielo).
    1. Facila komprenebleco: la komencantoj tre multe uzas 'je' kaj per tio suferigas la klarecon (Z).
    1. (f) ĝusta komprenado: konservu klarecon de la kapo (X); estis tago tre grava, kvankam pri ĝia graveco ŝi eble mem ne havis plenan klarecon (Z); nun mi atingas la veran klarecon pri mia (naturo) (Z).
  • klarigi
    1. Fari ion fizikan klara: klarigi fiuidaĵon (B), feĉan vinon; forta vento klarigis la ĉielon; tusi, por klarigi al si la voĉon.
    1. Fari ion klare komprenebla: se mi volus ĉiujn eblajn nuancojn klarigi teorie, mi nur malklarigus la aferon (Z); antaŭparolo, en kiu mi klarigis la kaŭzojn de mia rapidado (Z); responde mi klarigus la signifon kaj la celon de [...] (Z); sekreto, kiu ĝis nun ne estas klarigita (Z); klarigante, li ekparolis al mi (X).
    1. Ekspliki: klarigi problemon, malfacilan tekston; nuntempe oni klarigas tiaspecajn aerajn fenomenojn per norda lumo (Z).
      komentarii, komprenigi, malvolvi.
  • klariga
    Tia, ke ĝi klarigas: ĝi ĵetos sur vian vojon lumon tre helan, tre klarigan (Z); klariga letero pri la cirkulero (Z).
  • klarigo
    Tio, kio helpas kompreni: alporti klarigon de tiu ĉi enigmo (Z); nenio prezentis al mi klarigon pri lia situacio (Z); doni al iu klarigon pri sia konduto.
  • klarigisto
    Interpretisto.
  • klariĝi
    Iĝi klara: la ĉielo klariĝis; nun jam klariĝis la eraro, kiun la Dioj metis ĉirkaŭ mian kapon (Z); sed ĉi tiun fojon la aferoj klariĝos kaj via senhonteco estos plene elmontrita (Z).
  • malklara
    Konfuza, nedistingebla:
    1. por la okulo: en akvo malklara oni fiŝkaptas facile (Z); malklara fonto (X); malklara solvaĵo; (analoge) malklaraj okuloj (X) (pro ebrieco);
    1. por la orelo: malklara murmuro de la popolamaso;
    1. por la menso: leteroj kun malklaraj adresoj (Z); malklara ideo (Z), rifuzo (Z).
      enigma, nebula, nuba.
    1. [LINGVOSCIENCO] (pp vokalo) Velara, akustike malakuta (kiel u).
  • malklare
    En malklara maniero: la lampoj brulis malklare (Z); malklare aŭdi voĉojn; li sin esprimas ĉiam tiel malklare!
  • *malklaraĵo
    Io malklara: malklaraĵo ŝvebanta en solvaĵo; la senco de 'ig' en verboj prezentas nenian malklaraĵon (Z).
  • malklareco
    Eco de io malklara: la malklareco de poemo estas kelkafoje intencita.
  • malklarigi
    Fari malklara: malklarigi rivereton; malklarigi ies prudenton (B); movmalklarigi la akvon (X).
  • neklara
    Ne tute klara: la sufikso fariĝas neklara nur tiam, kiam [...] (Z); ŝi estis frapita per la esprimiĝo de tio, kio ĝis nun staris antaŭ ŝi en neklaraj konturoj (Z); multo da sonoj aliaj, neklaraj (Z); la infano ĵetiĝadis kun senĉesa tusado kaj neklaraj plendoj (Z).
  • neklaraĵo
    Io neklara: neklaraĵoj kaj stilaj konfuzaĵoj (Z).
  • neklareco
    Eco de io neklara: laŭ mia opinio la neklareco (en tiuj esprimoj) tute ne ekzistas (Z).
  • neklarigebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin klarigi: tia estas la neklarigebla leĝo de la sorto (Z); neklarigebla enigmo.
  • lunklaro
    Lumo ĵetita de luno.
  • signoklarigisto (X)
    Aŭguristo.
  • signifklarigi (X)
    Interpreti.
  • stelklara
    Prilumita de steloj: la ĉielo estis stelklara (Z).

    klara


    akuta.disgtingi.distingi.En akvo malklara oni fiŝon kaptas facile (profiti el senorda situacio).En akvo malklara oni fiŝon kaptas facile (profiti el senorda situacio).enigma.facila.ĝusta.Havi klaran, konfuzan artikulacion (artikigi). hela.klara kapo.klarigi.komentarii.komprenigi.malkonfuza.malraŭka.malvolvi.Ne devas troviĝi inter vi aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto, sorĉisto,nek elvokisto de spiritoj, nek sonĝklarigistoj, nek esploristo demortintoj.nebula.neklara.nuba.Okuloj brilaj (brila okulparo), klaraj, malklaraj, flamaj, ardaj.Parolo(j) klara, hakata, klarbilda, maskitaj.percepti klare.pura.Stilo klara, glata, natura, lapidara, flua, rigida, konfuza, tutepopulara, pitoreska, elokventa, originala, seka, familiara, telegrafa,konciza, lakona, pompa.tute certa, klara, vigla, privata.tute klara, vigla,
    akvo. bildo. brili. facila. kompreni. lerni. okulo. opinii. paroli. pensi. teksto. vorto.

    Eble rilatitaj:

    atentx, ĉar, demonstrx, dirx, evidentx, ĝustx, kapx, kiel, konfuzx, konjektx, nebulx, nubx, rigardx, sonĝx,