kredi

*kred/i (tr)

  1. (ion; ke) Rigardi ion kiel verdiritan, ne postulante pruvojn: naivulo kredas ĉiun vorton (X); li atestu al la gepatroj tion, kion ili ne volas kredi (Z); ĝi apartenas al tiuj aferoj, kiuj bezonas, ke oni ilin pie kredu (Z); kion oni deziras kredi, tio estas jam trikvarone kredata (B); (abs) mi volonte kredas! (Z); (kun subprop.) mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj (Z); kiu ne konatiĝis kun lingvo arta ne povas eĉ kredi, ĝis kia grado atingas ĝia facileco (Z).
    aprobi. [VIDU] opinii, pensi.
  1. (al iu aŭ tr) Rigardi kiel verdireman, ne postulante pruvojn: vi ne volis kredi al mi antaŭe (Z); kiam li ĉarmigas sian voĉon, ne kredu al li (X); homo, al kiu oni devas kredi laŭ lia vorto (Z); kredu min, sinjorino! (CR); (f) ne kredi al siaj oreloj (Z), al siaj okuloj (Z).
    fidi, konfidi.
  1. (tr) (ion al iu; al iu, ke) Akcepti de iu ion kiel veraĵon: vi povas tion kredi al mi, infanoj! (Z); ne kredu ĝin, patro, ne kredu al li eĉ unu silabon (Z); kredu al mi, ke vidi en E. diversajn plibonigojn neniu tiel fortege dezirus, kiel mi (Z); tiu al si mem ne kredis, ke ĉiuj tiuj homoj ankoraŭ hieraŭ estis tute fremdaj unuj al la aliaj (Z).
  1. (ntr) (al io, pri io) Rigardi ion kiel efektivan aŭ efektivigontan, ne postulante pruvojn: kredi al la vorto (Z), promeso de iu (Z); ne kredu al iluzioj (Z); kredi pri ies senkulpeco, fideleco; oni parolis pri tio, kiel pri ia dolĉa fantazio, sed neniu prenis ĝin serioze, neniu kredis pri ĝin; (samsence tr evi) ĉu vi kredas la potencon de la Egiptaj dioj? (B).
  1. (ntr) (je iu) Rigardi iun kiel vere ekzistantan, aŭ kiel sanktan, sen pruvoj: vi preĝas al la Dioj, je kiuj vi ne kredas (B); en mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de l' animo (Z); kredi je la sonĝoj, je la antaŭsignoj, je la dancantaj tabloj, je la fantomoj.
    fidi. [VIDU] superstiĉo.
  • kredo
    1. Mensa stato de tiu, kiu kredas: kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto (Z); famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas (Z); mia profunda kredo je l' homaro min ne trompis (Z); mi havas la profundan kredon, ke [...] (Z).
    1. Mensa konsento pri religiaj aŭ filozofiaj opinioj, kiujn oni rigardas veraj, kvankam ne demonstreblaj: la preĝejo kaj la kredo de liaj gepatroj faris sur li impreson (Z); mi ne memoras, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la religian kredon (Z); unuigi homojn, kiaj ajn estas la filozofie-teologiaj kredoj aŭ hipotezoj de ĉiu el ili (Z); transmortan vivon la kredo promesas, la pastroj asertas (Z); fonto de kredo (Z).
      fido.
  • Kredo
    1. Oficiala resumo de la ĉefaj dogmoj de difinita religio: [KRISTANISMO] la kredo de Niceo.
    1. [KRISTANISMO] La unua el la tri teologiaj virtoj, per kiu homo aliĝas al veraĵoj, revelaciitaj de Dio kaj transdonataj de la Eklezio.
  • kredado
    Konduto de iu, kiu kredas ian religion: mi havas ĉirkaŭ mi neniun, al kiu mi povus plaĉi per mia kredado (Z).
  • kredant (in)o
    Iu, kiu kredas je iu religio: sed tiel same diras ankaŭ la kredantoj de ĉiuj aliaj religioj (Z); mi en la mondo de kredantoj trovos nenian simpation (Z); mia patrino estis religia kredantinon; [ISLAMO] la Komandanto de la kredantoj (la kalifo).
    ekleziano, fidelulo, piulo.
  • kredantaro
    Religia komunumo.
  • *kredebla
    Tia, ke oni povas ĝin facile kredi: lia historio ŝajnis tute kredebla; la plej nekredeblajn aferojn li tuj kredas (Z).
  • *kredeble
    Tiel, ke oni facile tion kredas: la nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en la manojn kun malkonfido (Z); multaj kredeble restos ne kontentaj (Z); mi kredeble ne povos veni al vi hodiaŭ (Z); lingvo nekredeble facila.
    probable, verŝajne.
  • kredebleco
    Eco de io kredebla: ilian elekton ni povas antaŭvidi ne sole kun tre granda kredebleco, sed eĉ kun plena certeco (Z); li etendis la limojn de la kredebleco; laŭ ĉia kredebleco.
  • *kredema
    Tia, ke li, ŝi facile kredas.
  • kredigi
    Fari, ke io estu kredata de iu: kredigi ion al iu; li volis kredigi al mi, ke li estis en la domo (Z); kiel mensoge kredigas diversaj niaj kontraŭuloj (Z); se miaj vortoj ne estas sufiĉe kredigaj kaj vi restas skeptikaj (Z); la homaranismo varbos siajn adeptojn ne per blinda kredigado (Z).
    konvinki, pretendi, persvadi.
  • *kredinda
    Tia, ke li, ŝi aŭ ĝi meritas kredon.
  • malkredi
    Rifuzi kredon al iu aŭ io: oni akceptus miajn vortojn aŭ kun malamo aŭ kun malkredo (Z).
  • nekredado
    Stato de tiu, kiu ne kredas, precipe religie: la plej altan gradon de mia nekredado mi atingis (Z).
  • nekredant (in)o
    Tiu, kiu ne kredas la religion regantan en ties medio.
    ateisto, liberpensa, senreligia.
  • *nekredebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin kredi: la nekredebla facileco (de E.) (Z).
  • senkrede
    En la maniero de iu, kiu ne kredas: multaj balancas senkrede la kapon, legante miajn vortojn (Z).
  • *nekredinda
    Ne inda esti kredata.
  • liberkreda
    Akceptanta la kredon je Dio, sed agnoskanta neniun el la ekzistantaj religioj: liberkreda komunumo (Z); proklami sian liberkredecon (Z); liberanoj (Z).
    agnostikismo, diismo, homaranismo.

    kredi


    Esprimoj

    Kiu eĉ malmulte konatiĝis kun lingvo arta kaj havas sufiĉe da kuraĝo por kredi tion, kion li vidas kaj ne kun fermitaj okuloj ripetadi fremdajn frazojn, tiu povas veni nur al unu konkludo ...
    Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto.
    Mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj.
    Mi miras, ke vi povas esti tiel kredema [12]!
    Mi ne kredas je viaj riĉaĵoj.
    Ne kredi al siaj okuloj.
    Ne kredu ĝin, patro, ne kredu al li eĉ unu silabon.
    Oni kredas, kion oni esperas.
    Oni parolis pri tio, kiel pri ia dolĉa fantazio, sed neniu prenis ĝin serioze, neniu kredis pri ĝi.
    Sinjorino Anneto ne kredis al siaj propraj oreloj.
    Vi ja kredas, ke Dio estas unu; vi faras bone; la demonoj ankaŭ kredas kaj tremas.
    Ĉu vi kredas la potencon de la Egiptaj dioj?

    Kelkaj kunmetaĵoj

    kredado,kredant(in)o,kredantaro,kredebla,kredeble,kredebleco,kredema,kredi,kredigi,kredinda, kredkonfeso,kredo,liberkreda,malkredi,metodo de maksimuma kredindo,nekredado,nekredant(in)o,nekredebla,nekredinda,senkrede

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    liberpensa
    sankta
    senreligia
    sin taksi kapabla
    volonte

    aprobi
    konfidi
    konsenti
    kredi je Dio
    mensogi
    opinii
    pensi
    pretendi
    fidi al

    agnostikismo
    ateismo
    diismo
    homaranismo
    islamo
    kristanismo

    mitologio
    pruvo
    religio
    superstiĉo
    vero

    Ankaŭ vidu:

    eklezio

    Iel rilatitaj:

    Bahax agnostikx apologetikx aprobx artikolx ateismx dix eklezix fidx homx islamx kapablx katolikx komprenx konfidx konsentx kredkonfesx kristanismx mensogx mitologix opinix pensx pix pretendx preĝx pruvx religix sanktx superstiĉx taksx verx verŝajnx volontx ĉarlatanx ŝajnx