diskuti

diskut/i (1)

  1. (ntr) Interparolante kun malsamopiniantoj, interŝanĝi argumentojn pri iu temo: li ne diskutu teorie, sed li vizitu unu el la Universalaj Kongresoj (Z); pri tio mi ne volas plu diskuti; diskuti kun iu pri politiko; ili diskutis inter si pri tio, kiu estas la plej granda (N).
    debati, disputi, kontesti, polemiki, pritrakti.
  1. (tr) Ekzameni per debato, esplorante la diversajn flankojn de demando: ĉi-vespere oni komencos diskuti la buĝeton de la asocio; diskuti la por k la kontraŭ; esprimi sian opinion pri la diskutotaj demandoj (Z); la nun diskutata kazo; ili fakte ĉion diskutis (R).
  • diskut (ad)o
    Interparolado de diskutantoj: ĝi (la diskutado) trafas Ibsenon kiel teoriiston (Z); proponi por diskuto; direkti la diskuton; senorda, brila, vigla diskutado; submeti sian projekton al diskutado publika (Z).
  • diskutebla
    Tia, ke oni povas diskuti pri ĝi: politikaj problemoj estas diskuteblaj.
  • diskutinda.
    Sufiĉe grava, por esti diskutata: se ne malpli ol 20 delegitoj subskribos ĝin (proponon) kiel diskutindan (Z).
  • nediskutebla
    Tiel evidenta ke oni ne povas diskuti pri ĝi: nediskutebla principo.
  • pridiskuti (Z) = diskuti 2.
  • sendiskute
    Sen tio, ke okazas diskutado: la leĝo estis akceptita sendiskute.

    diskuti


    Akcepti tekston, kiel bazon de diskuto. Definitive fermi la diskuton. Disfendi harojn (subtilaĉe diskuti). diskuti. Febra diskuto. Finfine la tuta malkonsento reduktiĝas al diskuto pri la senco de unu vorto. Havi la lastan vorton en diskuto. Havi nediskuteblan, nekontesteblan, nedisputeblan aŭtoritaton. La leĝo estis akceptita sen longaj debatoj, sendiskute. La nun diskutata kazo. nediskutebla, nekontraŭdirebla, nepra. nediskutebla. Partopreni en la brila, vigla diskuto. Por ke la diskutado estu trankvila, matura kaj fruktodona. Post la diskuto, la opinioj ankoraŭ pli diverĝis. Senbaza, nekontrolebla, tre diskutebla aserto. Sterila diskuto. Teoria diskutado kondukos al nenio.
    Akcepti tekston, kiel bazon de diskuto. aludi. amuzi k. s. anekdoto. aprobi. cedi. debato. disputi. famo. gratuli. influi. klaĉi. konsili. konsulti. konversacio. konvinki. krokodili. kvereli. laŭdi. persvadi. rekomendi. reputacio. sugesti.
    aserti. bazo. dubi. instrui. kongreso. leĝo. ministro. opinii. respondi. vero.

    Iel rilatitaj:

    -ebl aprobx arbitracix argumentx asertx aŭtorx bazx debatx dirx dubx edukx gratulx instrux kazx kongresx konsentx konsilx kontraŭ kontrolx konvinkx kunsidx leĝx ministrx opinix pravx proponx rekomendx respondx rezonx statutx tekstx verx viglx vortx ĉikanx