informi

inform/i (tr)

Doni al iu sciigojn aŭ klarigojn pri io de li ankoraŭ ne konata: mi havas la honoron informi vin, ke ni malplialtigas niajn prezojn; informu lin, ke la libro estas elĉerpita; senprokraste informi iun pri la akcidenta morto de lia filo; bonvolu informi min, ĉu vi akurate ricevis la jarlibron?; neniu volis min informi (Z); la germana popolo havas la rajton esti informata pri la progresoj de la naturscienca esplorado (Z); bone informita homo, gazeto.
anonci, avizi, konigi, sciigi.
  • informo
    1. Io, pri kio oni informas: doni, liveri al iu informojn pri io; preni informon (Z); oficejo de informoj (Z); ili devas atendi informojn de la Centra Oficejo (Z); alie oni ne povus doni informojn, kiam oni revenas hejmen kaj estas demandata! (Z).
      donitaĵo.
    1. [KOMPUTIKO] La signifo aŭ enhavo atribuata al komunikaĵo per la maniero, en kiu ĝi estas interpretata.
      bito, dateno [VIDU] informteorio.
  • informa
    Donanta informojn: informa bulteno, oficejo (Z); informaj gazetoj (kontraste al propagandaj).
  • informado
    Ago de tiu, kiu informas.
  • informadiko
    Scienco pri la kolektado, taksado, organizado kaj diskonigo de informoj, ofte helpe de komputiloj.
    komputiko.
  • informanto
    Persono, kiu liveris, aŭ liveradas informojn: gazeta raportisto ne devas perfidi la nomon de siaj informantoj.
  • informejo
    Oficejo pri informoj: informejo de granda hotelo, de kongreso.
  • informiĝi
    Serĉi, peti informojn kaj laŭ eble ricevi ilin: se vi permesos, mi venos ĉi tien mem, por informiĝi (Z); iru kaj informiĝu pri tio, kio okazis; se li pri ĉio informiĝos, mi baldaŭ maljuniĝos (Z).
    enketi, esplori, ekscii.
  • informilo
    Skribaĵo, bulteno per kiu oni povas informiĝi.
  • informisto
    Tiu, kiu laborenspeze kolektas kaj liveras informojn, ekz. al gazeto, al polico k.a.
  • priinformi
    Doni la plenajn informojn pri difinita temo, situacio ktp.
  • RIM. 'Indiki' signifas 'doni al iu, kiu petas, konkretan sciigon, ekz. nomon, numeron de domo ktp'. 'Informi' signifas 'doni al iu, kiu nenion petas aŭ nenion precize atendas, sciigon pri novaĵo, okazaĵo ks'. Oni 'indikigas al si' ion, pri kies ekzisto oni estas certa, sed kien oni ne povas per si mem trovi. Oni 'informiĝas' pri ĉio, kio povis okazi aŭ kio povas ekzisti en tia aŭ tia afero.
  • veterinformoj
    Informoj, kiujn la veteroficejo donas ĉiutage, kaj kiujn oni trovas ĉe la gazetoj, la radioelsendoj ktp. [VIDU] meteologio.

    informi


    Aŭtoritata fonto de informoj. Bone informita gazeto. Garantii pri la ĝusteco de la informo. informadiko. inform(aĵ)o. informita. informletero. informpeto. informservo. Ĵurnalo informa, politika, loka, semajna, maldekstra, ilustrita, faka. Kritika spirito ne akceptas aserton sen informo pri ĝia origino kaj valoro. La informo filtriĝis en la gazetaron. Provizi la gazetaron per informoj pri la kongreso.
    aboni. adreso. aktuala. anonci. anonco. anteno. averti. avizo. bildkarto. centralo. datumoj. dissendi. gazeto. interreto. kanalo. komuniki. korespondi. koverto. letero. malŝalti. novaĵo. objektiva. pagoŝarĝe, remburse. poŝtkarto. poŝtkodo. poŝtmarko. poŝto. presi. programo. publiko. radio. raporti. ricevilo. ricevi. sendi. Skribu mian telefonnumeron. ŝalti. telegramo. televidi. televidilo, televido, televizio. urĝa.
    aserti. demandi. dokumento. financo. gazeto. instrui. komputi. lerni. libro. opinii. paroli. poŝto. radio. reklamo. scienco. vero.

    Iel rilatitaj:

    adresx almanakx anoncx asertx avertx avizx bankx bildx bultenx datenx demandx dokumentx financx gazetx instrux komputx komunikx komunx korespondx kovertx lernx librx markx mesaĝx novx numerx opinix parolx petx politikx poŝtx presx programx publikx radix raportx reklamx retx sciencx scix verx ĝustx