amplekso
  • La grado de volumena grandeco, konsiderata rilate al tio, kion ĝi enhavas: la amplekso de liaj konkeroj estas frapanta; salono de grandioza amplekso; doni amplekson al jupo per plisado; la amplekso de tajdo, de feto, de oscilo (amplitudo), de skalo.
    dimensio.
  • Grado de metafora vasteco, en rilato kun la entenataj detaloj aŭ cirkonstancoj: li diris, ke la amplekso de miaj proponoj lin tute kontentigas (Z); rasoj k gentoj diferencas nur per sia amplekso (Z); la amplekso de katastrofo, de krizo; vasta amplekso da farita lernado (Z); tiu principo havas pli grandan amplekson ol nure juran.
  • [filozofio] Tuto de la nocioj malpli ĝeneralaj, subordigitaj al unu supera nocio k entenata de ĝi: la ideo 'besto' havas pli da amplekso ol la ideo 'hundo'.
  • [statistiko] La intervalo inter la plej malgranda k la plej granda valoro de variablo.
  • [muziko] La intervalo inter la sonoj plej malalta k plej alta de instrumento aŭ voĉo.
  • ampleksa
    Havanta grandan amplekson: ampleksa vortaro, sciado (Z).
  • ampleksi (tr)
    Enteni en sia amplekso: la ĉielo ne povas Vin ampleksi (X); ŝia komprenado do fariĝis kvazaŭ elasta rondo k ampleksis ĉiam pli grandan tutaĵon (Z); mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro (Z); la registara deklaracio ampleksas ĉiujn nunajn politikajn demandojn, sed ne la sociajn; ni ordinare kunlegas tutan serion de vortoj ampleksitan per unu vido.
    ĉirkaŭpreni, brakumi, envolvi.
  • ampleksigi
    Fari ampleksa: ampleksigita reeldono.
  • ampleksiĝi
    Iĝi ampleksa.
  • samampleksa
    Havanta unu saman amplekson kiel alia afero: samampleksaj grandoj, kategorioj.
  • surfacamplekso
    [teknikoj] Areo.
    dimensio, grado de grandeco. Doni amplekson al jupo per plisado. enhavi. enteni. Mi konas lin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro. volumeno.
    dimensio . granda . longa . opinii . pli . preciza . tempo . vasta . volvi .

    Iel rilatitaj:

    adekvatx arex dimensix enhavx grandx havx intervalx longx opinix pli precizx samx tempx vastx volumenx volvx ĝeneralx