aprobi

  • Opinii k deklari bona k akceptinda: ĉu vi ne aprobas mian intencon? (Z); aprobi proponon (Z), iniciativon (Z), klopodon; la skribado de unu sono per du literoj neniam povas esti aprobata (Z); vortoj, kiuj eble ne al ĉiuj E-istoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj (Z).
    laŭdi, aplaŭdi.
  • Deklari oficiale taŭga por difinita funkcio aŭ uzo: la ekzamenkomisiono aprobis s-ron N. kiel doktoron; aprobita profesoro de E.; la 'Kolekto aprobita' de D-ro Z.
    konfirmi, sankcii, diplomi.
  • aprobo
    Ago k vortoj de tiu, kiu aprobas: mi donis mian plenan aprobon al la dokumentoj k proponoj (Z); personoj, kiuj ne ricevinte aprobon de la Komitato, krias [...] (Z).
  • aprobinda
    Tia, ke ĝi meritas aprobon: aprobinda decido.
  • malaprobi
    Opinii k deklari malbona k neakceptinda: sankta Hieronimo malaprobis ĉian banon por maturaĝa virgulino; ni tre bedaŭras, ke tiu malaprobanta kritiko aperis (Z).
    riproĉi.
  • malaprobo
    Ago k vortoj de tiu, kiu malaprobas: mi ne povas trovi sufiĉe energiajn vortojn, por esprimi mian malaprobon! (Z).
  • malaprobinda
    Tia, ke ĝi meritas malaprobon: ankaŭ al mi persone la vortaro de G. M. ŝajnas tre malaprobinda (Z).
    Esprimi malaprobon. Tiu propono akiris ĉies aprobon. Trovi ĝeneralan aprobon. --- akcepti. akordiĝo. aliĝi. amen. aplaŭdi : frapi siajn manojn unu kontraŭ la alia, por montri laŭdon aŭ aprobon. aproba, favora voĉo, voĉdono. aprobi : diri, ke tio, kion diris aŭ faris iu alia, estas bone dirita aŭ farita. diplomo. doni plenpovon al iu. favore akcepti. fermi la okulojn. harmonio. ĥore kanti. jesi. koncedi. konfirmi. konsenti. kontenta. laŭdi. malaprobi. opinii. permesi. ratifiki. sankcii. signaturo. subskribi. subteni.
    aplaŭdi. demandi. diskuti. jes. kritiki. opinii. paroli. proponi.

    Iel rilatitaj:

    akceptx amen aplaŭdx bis! bravx deklarx demandx diplomx diskutx jes konfirmx konsentx kredx kritikx laŭdx opinix oponx parolx proponx sankcix subskribx