koni

*kon/i (tr)

  1. Memori, ke oni jam aŭdis, vidis, legis ion: mi konas lian nomon (Z); la infanoj estas tiel saĝaj, ke ili povoscias legi, antaŭ ol ili konas la literojn (Z); tiu aera ondo, kiu estas konata sub la nomo [...] (Z); la dua fabelo ne estas vaste konata (Z); faktoj tute ne konataj aŭ eble iam konitaj, sed jam de longe forgesitaj (Z); ŝi komencis sentadi ĝis nun ne konitan malfortecon (Z); (f) la plej ekstermanta milito, kiun iam konis la historio (Z).

RIM. 1 Inter 'scii' kaj 'koni' la diferencon bone montras jenaj ekzoj: mi konas tiun poemon = mi kiu legis kaj iom scias pri ĝia enhavo; mi scias tiun poemon = mi povas ĝin laŭvorte reciti.
  1. Havi, el propra sperto, pli-malpli klaran ideon pri io aŭ pri la enhavo uzado de io: koni libron (esti orientita pri ĝia enhavo); koni instrumenton (esti kapabla ĝin distingi de similaj, diri ĝian utilon); ili konas la lapan arbaron de interne kaj de ekstere (Z); la ambaŭ lingvojn vi konas tro malmulte, por ke vi povu manovri kun ili (Z); la alta literatura lingvo estas al vi tre malmulte konata (Z); (analoge) funde koni la klasikulojn (iliajn verkojn).
  1. Havi ideon pri ies identeco: Sinjoro, ĉu vi min konas?-Kiom mi scias, ne,... (Z); mi konas vin laŭ via nomo (Z); mi konis lin nur kiel E-iston (Z); la grandmonde konata sinjorino H (Z).
  1. Havi, el sia propra volo, interrilatojn kun iu: nia afero ne devas koni ian personon (Z-on), ĝi devas koni nur verkon (Z) (la Fundamenton); mi estas konata kun beletaj aktorinoj (Z); mi ne volas plu koni vin (Z); sako ne sonas, amiko ne konas (Z).
  1. Havi, el propra sperto, pli-malpli kompletan ideon pri ies karaktero, valoro ks: konu nin, ŝatu nin (Z); ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas (Z); mi konas vin pli bone, ol vi mem vin konas! (Z); bone konu viajn ŝafojn (X); li lasis estiman memoron ĉe ĉiuj, kiuj lin pli proksime konis (Z); kiom mi konas miajn infanojn, ili sukcesos (Z); mi konas miajn homojn (Z); la komizoj devas koni la mondon, la homojn (Z) (scii trakti ilin); oni lin konas kiel malbonan moneron (Z).
  • ne koni
    1. (iu) Ne scii, ke io ekzistas, ne havi sperton pri io: la soldatoj ne konis kompaton (Z); la dormon ŝi kvazaŭ tute plu ne konis (Z); (f) deziro leĝojn ne konas (Z).
    1. (io) Esti ŝirmita kontraŭ, fremda al io: ŝlosilo uzata ruston ne konas (Z); la tropiklandoj ne konas la froston; se edzino ordonas, domo ordon ne konas (Z); tiu industrio ne konas konkurencon kaj senlaborecon.
  • kono
    Pli-malpli klara informo, akirita per sperto: fari al si konon pri io; preni konon de io.
    RIM. 2 Oni ne uzu 'konoj' en la senco de 'scioj'.
  • konado
    Ne scienca, sperte akirita ideo pri iu aŭ io: ĝi montras tiom da konado de homoj! (Z); vi akiros la konadon de Dio (X); ŝi ne posedis sufiĉe da konado de si mem (Z); bona parolado ne estas ankoraŭ tuta konado de la lingvo (Z); inspiro kaj konado de tekniko (Z).
    povoscio, sciado.
  • konato
    Persono, kun kiu oni havas pli-malpli intimajn rilatojn: la loĝejo de mia malnova konato, la angilvendisto (Z); la oficiro, kiu estas mia bona konato (Z); vi estas inter malnovaj konatoj (Z); proksima konato de sinjorino S (Z).
  • konateco
    Rilato inter du aŭ pluraj personoj, kiuj sin reciproke konas: konateco ne estas hereda (Z); mi vin kunprenos pro malnova konateco (Z); faras konatecon kun traveturanto (Z).
  • konatiĝi
    1. Iĝi konato kun iu: mi vidu, ĉu mi povas konatiĝi kun ŝi! (Z).
    1. Iĝi konanto de io: mi konatiĝis kun la libroj el la biblioteko de la metilernantoj (Z); tiujn ĉi ideojn moki, eĉ ne konatiĝinte kun ili (Z); per tradukoj konatiĝi kun fremdaj literaturoj (Z); per ili la vilaĝano konatiĝas kun la malaperintaj tempoj (Z).
  • konebla
    Tia, ke oni povas ĝin koni.
  • konigi
    Fari iun aŭ ion konata de iu aŭ de multaj: mi konigos al vi mian advokaton; konigi al iu la dokumentojn; lia sonora voĉo konigis lin en la tuta urbo; li konigis la motivojn de sia decido; mi trovas bona konigi la pruvosignojn [...] (X).
  • konigilo
    [KOMPUTIKO] Ano de datenopo, per kiu oni distingas ĝin de aliaj datenopoj kaj referencas al ĝi: ĉefkonigilo; kromkonigilo.
  • koniĝi
    1. Iĝi konata: koniĝas majstro laŭ sia verko (Z); koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago (Z).
      ekkoni.
    1. Iĝi konanta: tiu, kiu eldonas verkon en E., ne koniĝinte antaŭe kun la spirito de nia lingvo [...] (Z) (alportas malutilon).
  • diskonigi
    Fari, ke iu aŭ io estu vaste konata.
    distrumpeti, famigi.
  • telefonia diskonigilo (Z)
    [TELEKOMUNIKOJ] Sistemo de telefonio, ebliganta alvoki plurajn telefonabonantojn samtempe, por transsendi al ili informojn.
  • telegrafia (aŭ teletajpa) diskonigilo
    [TELEKOMUNIKOJ] Sistemo de simpla telegrafia tipopresa aparato, servanta por transsendi informojn al pluraj ricevantaj stacioj.
    teletajpi.
  • ekkoni
    1. Iĝi konanta: mi ekkonis antaŭ nelonge ian malriĉan virinon (Z); de la momento, kiam li ekkonis E-on (Z); de l' momento, en kiu mi ĉi tie vin ekkonis, rigardo via ĉiam min tremigas (Z); ĉiu virino, kiu ekkonis kuŝejon de viro (X).
    1. Distinge koni: laŭ la frukto oni arbon ekkonas (Z); eĉ knabon oni povas ekkoni laŭ liaj faroj (X); valoron de objekto ni ekkonas post difekto (Z); oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido (Z); agi sen ekkono (trafe-maltrafe).
    1. [BIBLIO] Sekskuniĝi kun iu: mi havas du filinojn, kiuj ankoraŭ ne ekkonis viron (X); li ne ekkonis ŝin, ĝis ŝi naskis filon (N).
      enveni al.
  • interkonatiĝi
    Ekkoni unu la aliajn: ili faradis interkonatiĝojn (Z); interkonatiĝa (aŭ interkona) vespero (ĉe kongreso).
  • memkono (Z), sinkono
    Konado pri sia propra karaktero.
  • nekonado
    La fakto, ke oni ne konas ion aŭ iun: la nekonado de la propraj (spiritaj) posedaĵoj (Z); plena nekonado de la necesaj kondiĉoj; la facile forigebla reciproka nekomprenado kaj nekonado (Z).
  • nekonata
    Tia, ke oni ne konas tiun: tiu nekonata land', el kiu neniu jam revenas (Z); al neniu klera homo la nomo de nia afero nun estas jam nekonata (Z); deziro, kiu certe por vi ankaŭ ne estas nekonata (Z).
  • nekonato
    1. Iu ne konata: korespondado kun konatoj aŭ eĉ kun nekonatoj (Z); ne pli por mi valoras reĝidino, ol la ĝisnuna nekonatulino (Z).
    1. [MATEMATIKO] Grando serĉata en ekvacioj.
  • nekonebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin koni.
  • nerekonebla
    Tia, ke oni ne povas tiun rekoni: faru vin tute nerekonebla (Z); se eĉ per tio ĉi oni devus ŝanĝi la lingvon ĝis plena nerekonebleco (Z).
  • rekoni
    1. Ekkoni iun, ion kaj konscii, ke oni ĝin jam konas; ekrimarki la identecon de: nun ilia vizaĝo estas pli nigra ol karbo, oni ne rekonas ilin sur la strato (X); oni apenaŭ povus rekoni en li sinjoron S. (Z); rekoni iun sub la masko (B); povus okazi, ke iu rekonus mian skribon (Z); figuroj, el kiuj kelkajn ŝi rekonis (Z); mi estas Kristano! -Tion mi ne rekonas en viaj agoj! (Z); rekonu, al kiu apartenas la sigelilo (X).
    1. = agnoski: ŝanĝojn oni povos fari en nia lingvo, nur kiam ĝi estos rekonata de la regnoj (Z); oni rekonas lin kiel la plej grandan poeton de E.
    1. (evi) = konfesi.
  • rekono
    Ago rekoni 1, 2 kaj 3: oni ne devas trooftigi la rekonojn en teatraĵo; E. trovis rekonon ĉe la urbestraro; dia sinofera laboro ne trovis rekonon en la publiko; [KOMPUTIKO] aŭtomata formorekono, parolrekono per komputilo.
  • rekonebla
    Tia, ke rekono estas ebla: vortoj pli-malpli rekoneblaj por la plej gravaj civilizitaj popoloj (Z); ŝi estis facile rekonebla per sia nigra ŝalo; la kadavro ne plu estis rekonebla; tiuj sonoj restis en la lingvo, por ebligi la rekoneblecon de la vortoj (Z).
  • rekonigi
    Fari, ke iu rekonu: neniu restis ĉe li, kiam Jozef rekonigis sin al siaj fratoj (X); al elektro Orest' sin rekonigas (Z).

    koni


    Esprimoj

    Diskonigi sian opinion per la kanalo de la revuo.
    Ekkoni la mondon.
    Kiel edzinon, si konis sin al li.
    Kiom mi konas mian infanon, li sukcesos.
    Laŭ la frukto oni arbon ekkonas.
    La plej ekstermanta milito kiun oni konis en la historio.
    Mi konas lin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro.
    Mi konas vin pli bone, ol vi mem konas vin.
    Oni konas lin kiel blankan lupon.
    Rekoni ies paŝojn.
    Tie oni rekonas la manon de la artisto.
    Vidvino post homo, kiun mi konis, de oficisto.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    diskonigi,diskonigilo,diskonigilo,diskonigilo,ekkoni,interkonatiĝi,konado,konateco,konatiĝi,konato,konebla,koni,konigi,konigilo,koniĝi,kono,memkono,ne koni,nekonado,nekonata,nekonato,nekonebla,nerekonebla,rekonebla,rekoni,rekonigi,rekono,sinkono

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    agnoski
    akcepti
    akompani
    distrumpeti (diskonigi)
    donaci
    fako
    famigi (diskonigi)
    festi
    formorekono
    inviti
    kompanio
    konfesi
    kutimi
    memkono
    memori
    povoscio
    prezenti
    renkonti
    rilati
    saluti
    scienco
    scii
    sperti
    supraĵa kono
    viziti

    Ankaŭ vidu:

    gazeto. historio. instrui. lerni. memori. opinii. scii. vero.

    Iel rilatitaj:

    aferx agnoskx agnozix akceptx akompanx anonimx avertx dirx donacx fakx famx festx formx gazetx historix instrux invitx kompanix konfesx kutimx la lernx mem memorx opinix prahistorix prezentx renkontx rilatx salutx sciencx scix spertx sukcesx suprx tiu trumpetx verx vidx vizitx