esprimi

*esprim/i (tr)

Montri sian penson aŭ senton per paroloj, gestoj aŭ aliaj aŭdeblaj aŭ videblaj signoj: se mi volas esprimi direkton, mi uzas akuzativon (Z); liaj rigardoj esprimis teruron; esprimi koran dankon (Z), sian favoron (Z), opinion (Z), deziron, ĝojon, kontentecon, doloron; ia senco aldona, kiu devas esti esprimata per alia rimedo (Z); ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo (Z); ĉiuj miaj opinioj ne esprimitaj en la Gramatiko k U.V. devas esti rigardataj kiel konsiloj de la plej kompetenta E-isto (Z); esprimi sin (Z); esprimi sin per gestoj, per vortoj; (f) sufikso esprimanta abstraktan ideon.
eldiri.
  1. [SCIENCOJ] Difini per grando, unuo: esprimi per metro; nombro esprimanta la grandon de angulo.
  • esprimo
    1. Elmontro de sento, penso per la fizionomio aŭ sinteno: malĝoja esprimo kuŝis sur ŝia frunto; la okuloj akceptis esprimon de prudento (Z); esprimo malmola k severa (Z); esprimo de doloro sur la vizaĝo (Z).
    1. Elmontro de sentoj aŭ pensoj per paroloj: esprimo de sentoj en E. (P); la esprimo de ĉiuj opinioj estas libera; bonvolu akcepti la esprimon de miaj dankoj.
    1. Dirmaniero: la esprimo 'estu timata' estas uzita tute bone (Z); en via frazo ni povas tute bone anstataŭigi la substrekitan esprimon per [...] (Z).
    1. [MATEMATIKO] Skriba elmontro de matematikaj grandoj aŭ rilatoj.
  • esprimado
    Kutima aŭ daŭra esprimo: la aŭtoro de E. deziris, ke la esprimado de pensoj estu en ĝi almenaŭ tiel mallonga, kiel en la lingvo hebrea (Z).
  • esprimplena
    Klare esprimanta senton aŭ penson: esprimplena rigardo, mangesto (Z).
  • misesprimo
    Malĝusta, maltaŭga esprimo.
  • neesprimebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin esprimi: neesprimebla doloro.
  • senesprima
    Montranta nenian esprimon: senesprima vizaĝo.
  • fakesprimo
    Esprimo propra al iu fako, tekniko ktp.
  • nomesprimo
    [LINGVOSCIENCO] Subst-e epiteto, prezentanta la propran nomon de la suplementa vorto: la nuna tendenco estas ĉiam nominativigi la nomesprimojn.

    esprimi

    REVO: [esprimi]
    Al ĉiuj kune mi esprimas mian dankon.Fi! Kia malkonvena esprimo.Postuli bedaŭresprimojn.rimedo por esprimi iun sencon au nuancon: la penso starigas interideoj.
    dirmaniero.Dirmaniero: tiu esprimo estas malklara.eldiri.esprimoplena, esprimiva.formulo.insisti : daŭre, ripete kaj firme esprimi sian opinion (aŭ peton) alaliaj.opiniesprimo.rigardoj esprimis teruron; esprimi koran dankonZ, sian favoron.subesprimo.Teksto farĉita per ŝablonaj, gurditaj, banalaj esprimoj.
    aŭtoro. diri. ideo. insulti. opinii. paroli. postuli. redakti. ripeti. teksto. traduki.

    Iel rilatitaj:

    aforismx asertx aŭtorx buŝx dirx idex insultx nomx opinix parolx plenx postulx redaktx ripetx tekstx tradukx vizaĝx