vento

*vent/o

  1. Daŭra, precipe horizontala aerfluo: forto, direkto de la vento; ascenda, descenda vento (super deklivo); konstanta, perioda, loka vento; mara, monta, norda, nord-nordeosta vento; Boforta indico de la ventoj; (analoge) [ASTRONOMIO] la Suna vento (fluo da jonizita gaso, konsistanta el protonoj kun malforta energio kaj elektronoj, ekspansianta de la korono ĝis la orbitoj de Marso kaj Tero).
    alizeo, brizo, ĥamsino, mistralo, musono, samumo, ŝtormo, tajfuno, tempesto, tramontano, uragano, zefiro. [VIDU] ventopuŝo, ventoturno.
  1. Tiu fenomeno, uzata de maristoj kaj flugistoj por veladi: veturi kun favora (Z), kontraŭa (Z), posta vento; veladi tuj ĉe la vento, antaŭ la vento; havi la venton kontraŭ si (Z); sub la vento (pp objektoj sur la ŝipo aŭ ekster ĝi, kiuj kuŝas ĉe la ŝipflanko ŝirmita kontraŭ vento); al la vento (ĉe la mala flanko); esti sub la vento de ŝipo, de tero (esti ŝirmita je ĝi, esti rilate al ĝi en la direkto, al kiu blovas la vento); esti al la vento de ŝipo aŭ tero (esti, rilate al ĝi, en la direkto, de kiu blovas la vento); depreni la venton el ies veloj (intermeti sin inter ĝi kaj la origino de la vento); ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas (Z); [AVIADO] relativa vento (supraĵa aerfluo, elfluanta de la fronta eĝo al la posta parto de la alo, kaj kies rapido kaj atakangulo de la profilo ebligas al la aviadilo aersubteni sin).
    boardi, lofi, flago, maniko.
  1. Tiu fenomeno en la ordinara vivo: milda, forta vento; leviĝis neforta vento (Z); por ŝafo tondita Dio venton moderigas (Z); la vento tranĉis glacie tra la dikaj vestoj (Z); la vento forblovis de mia kapo la ĉapon (Z); kiam la vento blovas super la herbo (Z); nenia bloveto de vento devis ĝin tuŝi (Z); vibras vok' en vaga vento (K); post brua vento subita silento (Z); turniĝis la vento (X); norda vento kaŭzas pluvon (X); (f) ĵeti sian singardon al la vento; iri kiel la vento (tre rapide); flugema kiel vento (Z) (migrema); li ŝanĝiĝis kiel la vento; blovis vento (ĝenerala emo) de striko.
  1. Tiu aerfluo, rigardata kiel simbolo de io vana, vanta: paroloj en la vento; batadi la venton (Z); li serĉas la venton sur la kampo (Z); li volis ŝin reteni, sed li kaptis nur venton; kiu detruas sian domon, tiu heredos venton (X); la profetoj estas kiel vento, ne troviĝas en ili la vorto de Dio (X).
  1. [BIBLIO] (plurale) La kvar ĉefpunktoj de orientado en la Babilona scienco kaj religio: mi dispelos ilin al ĉiuj ventoj (X); ili kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj (N); disĵeti la cindron de herezulo al la kvar ventoj.
  1. [MEDICINO] (plurale) Gasoj, entenataj en la korpo, kaj eligantaj tra la anuso: suferi ventojn.
    furzi.
  • venta
    1. Rilata al la vento: venta bato, vetero.
    1. Ofte priblovata de vento: venta monteto, vojo.
    1. (f) Vana, kiel vento: venta entrepreno (Z); ĉu estos fino al la ventaj vortoj? (X).
  • ventas
    Blovas vento: forte ventas (Z).
  • ventaĵo
    Io vanta, kiel la vento: ĉio estas vantaĵo kaj ventaĵo (X).
  • ventego
    Fortega vento, ofte akompanata de pluvo: la aŭtun-ekvinoksaj ventegoj (K); neĝaj ventegoj blovis (Z); la ventego kvietiĝis (Z); kiel pasanta ventego, la malpiulo malaperas (X); (f) la projekto elvokus nur grandan ventegon (Z); ĉar ili semas venton, ili rikoltos ventegon (X).
  • ventega
    Rilata al ventego: kruda, ventega vetero (Z); ventega nokto (Z); (f) kun ventega rapideco (Z).
    ŝtormo, tempesto, fulmotondro.
  • venteto
    Malforta, agrabla vento.
  • *ventumi (tr)
    1. Refreŝigi, movante la aeron al iu: li ventumas al si per sia ĉapelo; Ramzeson servis kvar damoj, unu ventumis lin (B).
    1. Purigi (grenon), skuante ĝin en aerfluo, kiu forblovas la pajlon kaj grajnoŝelojn: Boaz ventumas hordeon dum ĉi tiu nokto en la draŝejo (X); (f) reĝo disventumas per siaj okuloj ĉion malbonan (X); mi sendos ventumistojn kontraŭ Babelon kaj ili ĝin disventumos (X). [VIDU] ventumkorbo.
  • ventumilo
    1. Speco de faldebla aŭ nefaldebla ekraneto, kun disradiantaj ripoj, per kiu oni ventumas al si: ĉe la alia flanko genuis sklavino kun ventumilo (B); ventumilo el strutaj plumoj, el eburo kaj sateno; ŝi ludis, flirtis per sia ventumilo.
    1. Disvolvita vosto de kelkaj birdoj: la ventumilo de pavo, de fazano.
  • ventumilforma
    Prezentanta formon de ventumilo: ventumilformaj palmoj (Z); avenuoj ventumilforme aranĝitaj ĉirkaŭ placo.
  • ventummaŝino
    Maŝino, uzata por ventumi grenon.
  • alvente
    En la direkto, de kiu blovas la vento: la ŝipo estis alvente de la insulo.
    lofi.
  • senvento
    Kalmo: estis plena senvento (B).
  • subvente
    En la direkto, al kiu blovas la vento: la ŝipo estis subvente de la insulo (la insulo kuŝas inter ĝi kaj la origino de la vento).
  • grenventumaĵo
    Malpezaj enmiksitaj kaj nenutraj substancoj, kiujn la vento forpelas de greno ventumata: la multo de la premantoj estos kiel disfluganta grenumaĵo (X).
  • largvento
    [ŜIPOJ] Vento blovanta oblikve al la flanko de ŝipo.

    vento


    Esprimoj

    Aŭtun-ekvinoksaj ventegoj.
    Batali kontraŭ ventmuelejoj.
    Disĵeti la cindrojn de --- al la kvar ventoj.
    Fulmoj kontinue zigzagas.
    Iri kiel la vento (= rapide).
    Kia vento vin alportis ?.
    La kverko kaj la kano (Jean de la Fontaine; traduko de Kalocsay).
    La vento balaas la nubojn.
    La vento forblovis de mia kapo la ĉapon.
    La vento rulas la nebulon (benko).
    La vento tranĉis glacie.
    La ĉielo aspektis, kvazaŭ ĝi estus balaita.
    Leviĝis aŭtunaj ventegoj.
    Li scias de kie venas la vento.
    Li staras kvazaŭ frapite de fulmo.
    Li ŝanĝiĝas kiel la vento.
    Nebulo, kiun la vento forrulis.
    Post brua vento, subita silento.
    Regis kruda malseka vento.
    Turniĝis la vento.
    Veladi ĉe la vento, kontraŭ la vento, antaŭ la vento.
    Vento blovas de sud-okcidento, sur la kampoj.
    Vento milde lulas la braneojn.
    Viviga printempa vento.
    Ĉar ili semas venton, ili rikoltos ventegon.
    Ĉu la ventoflago turnas sin ?
    Ŝtormo furiozas.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    alvente,grenventumaĵo,largvento,senvento,subvente,venta,ventanima,ventas,ventaĵo,ventbirdoj,ventcirklo,ventega,ventego,ventenergio,venteto,ventgeneratoro,ventindico,ventkapulo,ventkoko,ventmontrilo,ventmotoro,ventmuelilo,ventnesto,vento,ventoflago ( ventokoko),ventokoko,ventolado,ventolejo,ventorozo (al ĉiuj ĉieldirektoj),ventoturno,ventrozo,venttunelo,ventumi,ventumilforma,ventumilo,ventumkorbo,ventummaŝino,ventŝirmilo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    vento vento skalo de Beaufort (pr: bofor)
    blovi
    boardi
    inundi
    lofi
    muĝi
    sibli
    tondri
    ventoli

    Eolo
    aerfluo
    anemometro
    boforta indico
    direkto
    erupcio
    feno
    fulmo
    fulmotondro
    fulmoŝirmilo
    lafo
    lavango
    leo
    lofo
    tondro
    velo
    ventolilo
    ventozo

    Ankaŭ vidu:

    vetero.

    Iel rilatitaj:

    Akvilonx Borex Eolx Zefirx aerx akrx alizex anemogramx anemometrx ascendx bizx blizardx blovx boardx bofortx brasx brizx bulenx buraskx ciklonx deflacix descendx direktx eostx erupcix favorx fenx flagx frontx fulmx furiozx grenx inundx konstantx kontraŭ kvietx lafx lavangx lex lofx lokx marx meteologix meteorologix mildx mistralx montrx mordx musonx muĝx nebulx nordx nubx okcidentx opinix periodx post rapidx sakx semx siblx sirokx skalx tajfunx tegmentx tempestx terx tondrx tornadx tramontanx tranĉx trombx turnx uraganx velx ventolx ventozx veterx ĝardenx ĥamsinx ŝanĝx ŝirmx ŝirx ŝtormx