kontraŭ
*kontraŭ
I- Prepozicio montranta: - Lokon, kiu estas antaŭ iu persono aŭ objekto, sed apartigita disde ĝi per libera interspaco: la urbodomo staras kontraŭ la katedralo; la du mimikistoj sidiĝis unu kontraŭ la dua; li distranĉis ilin laŭ la mezo kaj metis ĉiujn partojn unu kontraŭ la alia (X); du vilaĝoj kuŝas sur la du bordoj, unu kontraŭ la alia (Z); la domo kontraŭ ni (Z); pendigu lin kontraŭ la suno (X); buŝo kontraŭ buŝo mi parolas kun li (X); okulo kontraŭ okulo (X); vizaĝo kontraŭ vizaĝo (Z); aranĝis sin la Izraelidoj kaj la Filiŝtoj fronton kontraŭ fronto (X).
- Objekton, kiu malhelpas pluigon de movo: la muro, kontraŭ kiun ili flugis (Z) (haltigis ilin); la salmo saltos kontraŭ la falantan akvon kaj frapos sin kontraŭ la ŝtonajn murojn, sed ĝi tamen ne povos eniri (Z); por la nokto oni starigis la kofrojn kontraŭ la pordo (Z) (por malebligi eniron).
- Objekton, kies naturan pozicion, direkton aŭ tendencon oni inversigas: ne karesu la katon kontraŭ la haroj (Z); naĝi kontraŭ la fluo; palaco, kies muroj brilis [...] kiel folio de tulipo, kiam oni ĝin tenas kontraŭ la suno (Z); (f) agi kontraŭ mia konscienco (Z), kontraŭ la kutimoj; kontraŭ sia volo (Z); kontraŭ ĉia atendo (Z); paroli kontraŭ sia penso.
- Objekton, por kiu oni interŝanĝas ion: Damasko donis komerce al Tiro grenon kontraŭ armiloj; du kamaradoj aĉetis de li la birdon kontraŭ kelke da spesdekoj (Z); kontraŭ dek svisaj frankoj mi sendas serion da aŭstraj poŝtmarkoj; la ĉifonojn [...] mi ne ŝanĝus kontraŭ la purpuro de reĝoj (Z).
- Personon aŭ objekton, kun kiu oni komparas alian: supereco de homo kontraŭ bruto ne ekzistas (Z); multigu vin miloble kontraŭ via nuna nombro (X); tiuj popoloj vivas sub regado, kontraŭ kiu ili preferus la Turkan; ŝi pensis, ke la eta nuna momento iros sur la pesilon kontraŭ la tuta pasinteco kaj superpezos ĝin (Z).
anstataŭ, por.
- Personon aŭ objekton, al kiu estas direktata ago aŭ sento: ŝi eltiras siajn blankajn manojn kontraŭ la ŝipo (Z); frapi sin kontraŭ muron (Z); levi la vizaĝon kontraŭ la plafonon (Z); ŝi levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn (Z); (f) vi estas tro bona kontraŭ mi; agi fiere kontraŭ iu; ankaŭ ŝi ne estas indiferenta kontraŭ li (Z); kontraŭ neniu oni devas esti maljusta; esti favore, agordita kontraŭ iu; kiel li agis kontraŭ mi, tiel mi agos kontraŭ li (Z); se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo, li ankaŭ vokos kaj ne estos aŭskultata (Z); malobeemaj vi estis kontraŭ la Eternulo (X).
- Personon, al kiu estas direktata malamika, malfavora ago: li savis Danielon kontraŭ leonoj (X); kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta (Z); ŝi levas la bastonon kontraŭ lin (Z); du kontraŭ unu (Z); Kaino leviĝis kontraŭ sian fraton kaj mortigis lin (X); iri milite kontraŭ iun (X); ekmarŝi, batali, pafi kontraŭ iun (Z); ili grandanombre estis kontraŭ mi (X); la komitato nenion havas kontraŭ Svisujo (Z); tiu, kiu ne estas kontraŭ ni, estas por ni (Z); mi ricevis nenian plendon kontraŭ li (Z); konspiri (Z), fari juĝan proceson (Z), murmuri (X), indigni (X), malbondiri (X), boji (Z) kontraŭ iu.
- Objekton aŭ aferon, al kiu estas direktata malhelpa, defenda, ŝirmanta ago: kuracilo kontraŭ febro; panon vi donis al ili kontraŭ ilia malsato (Z); kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas (Z); dubo gardas kontraŭ risko (Z); eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko (Z); motivoj parolantaj kontraŭ la enkonduko de [...] (Z); kontraŭ la fakto, ke vi ĉerpis el mia Ekzercaro, mi absolute nenion havas (Z); (garantii) al E. plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj (Z); garantio (Z), asekuro kontraŭ io; diskuti la 'por' kaj la 'kontraŭ'; voĉdoni por aŭ kontraŭ (Z); eĉ negranda nombro da voĉoj kontraŭ estas jam sufiĉa (Z).
RIM. ĉar 'kontraŭ' per si mem ne montras direkton, oni povas uzi post ĝi la akuz-on, 'kiam estas dezirinde fari diferencon inter la ambaŭ kazoj' (Z), kaj akcenti la ideon de movo.
tra, RIM. 1. II- Pref. kun la sencoj 1, 3, 7 kaj 8 de la prepozicio: kontraŭflanke, kontraŭvizaĝe kontraŭleĝa (Z), kontraŭnature (Z), kontraŭverma (Z), kontraŭdiri (Z), kontraŭparola (Z), kontraŭagi (Z), kontraŭstari (Z), kontraŭvole (Z), ktp.
anti/. III- Memstara morfemo: kontraŭa
Tia, ke ĝi estas kontraŭ iu aŭ io: se blovis ia vento, ĝi havis kontraŭan direkton (Z); Li venigis de la kontraŭa flanko venton (X); rekte kontraŭa rezultato (Z); la plej kontraŭaj postuloj (Z); aferoj, kiuj estas kontraŭaj al la honoro (Z); la diskutado pri tiuj projektoj estas kontraŭa al nia programo (Z); [MATEMATIKO] kontraŭa antaŭsigno, signumo. *kontraŭe - Antaŭe, sed aparte de io aŭ iu: (estis marĉejo k) rekte kontraŭe troviĝas kardenoj (Z); la kontraŭe troviĝanta domo (Z); la najbaro de kontraŭe (Z).
fronte, vidalvide.
- En inversa pozicio, direkto: la vento blovis kontraŭe; (f) kontraŭe al viaj leĝoj (X); agi kontraŭe al ĉia konveneco.
spite.
- Tute alie, kompense; eĉ plie: beleco al ŝi ne mankas, kontraŭe, neniu povas esti tiel bela (Z).
kontraŭi (tr aŭ al)
Esti kontraŭa: kontraŭi al proponoj; kontraŭi opinion. kontraŭaĵo
Io, kio kontraŭas: la prefikso 'mal' signifas rektan kontraŭaĵon de la ideo (Z); kiom da kontraŭaĵoj kaj ĉagrenoj povus esti evitataj, se nur oni volas pace akordiĝi! kontraŭeco
Eco de io kontraŭa: akra kaj profunda kontraŭeco inter du sistemoj, du gvidantoj. kontraŭiĝi
Iĝi kontraŭa, malhelpi: ne kontraŭiĝu al nia feliĉo! (Z). kontraŭulo
Homo, kiu kontraŭbatalas ion, kiu apartenas al kontraŭa partio: atakadi siajn kontraŭulojn (Z); ne fariĝu nia kontraŭulo dum la batalo (X); konsentu rapide kun via kontraŭulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontraŭulo ne transdonu vin al la juĝisto (N); kial la kontraŭuloj de 'h' tiel atakas la malfeliĉajn 'gh' kaj 'jh'? (Z).
PMEG: [kontraŭ]
- Akumuli pruvojn kontraŭ la akuzito.
- Alarmi la trupojn kontraŭ aeratakoj.
- Ankaŭ ŝi ne estas indiferenta kontraŭ mi.
- Aranĝi kontraŭ iu aŭ io la konspiron de silento.
- Asekuri sian domon kontraŭ incendio.
- Baloti por, kontraŭ la leĝpropono.
- Barakti kontraŭ la morto.
- Batali kontraŭ ventmuelejoj.
- Deklari sin kontraŭ la propono.
- Diskuti la "por" kaj la "kontraŭ".
- Frapi per la kapo kontraŭ la muro.
- Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.
- Kuracilo kontraŭ febro.
- Li edzinigis ŝin al si kontraŭ la volo de ŝia patro.
- Lukti kontraŭ dormo.
- Naĝi kontraŭ la fluo.
- Ne karesi la katojn kuspe, kontraŭ la haroj.
- nediskutebla, nekontraŭdirebla.
- Nepacigebla, fanatika opoziciulo, persista kontraŭulo.
- Serumo imunigas kontraŭ.
- Sola kontraŭ ĉiuj.
- Veladi ĉe la vento, kontraŭ la vento, antaŭ la vento.
- anstataŭ.
- antaŭ.
- kompari.
- malhelpi.
- por.
- prepozicio.
- spite.
amiko. armeo. batali. diri. diskuti. ĵeti. koleri. kritiki. malamiko. militaferoj. militi. opinii.
Iel rilatitaj:
Antikristx
absurdx
adversx
agx
alix
alopatx
alternativx
ambivalencx
amikx
antagonistx
antidotx
antifrazx
antinomix
antipodx
antonimx
armex
atakx
batalx
de
devx
dirx
diskutx
eĉ
frontx
helpx
kolerx
konsentx
kritikx
mal
malamikx
militaferx
militx
ne
opinix
oponx
partx
por
post
pozicix
pro
pruvx
sed
ventx
ĉe
ĵetx