kulpa

*kulp/a

Intence aŭ konscie plenuminta ion riproĉindan aŭ punindan: kulpa pri eraro (Z), pri krimo, je forgeso; la kuracisto ne estas kulpa pri la morto de la malsanulo (aŭ: ke la malsanulo mortis (B)); ŝia fratino en ĉio estas kulpa (Z); kion ni estas kulpaj? (Z); ni ne volas esti kulpaj, ke ni preterdormis (Z) (la okazon).
  • kulpi (tr)
    Esti kulpa pri io: kiu kulpas pri tiu ŝtelo?
  • kulpo
    Malrespekto de leĝo, de devo, de morala regulo: tio estis mia kulpo (Z); ĝi ne estis mia kulpo (Z); (tiun penson) mi ne tute komprenas, sed la kulpo troviĝas ne en mi, sed en la penso (Z); mi forviŝis viajn kulpojn (X); pardoni lian kulpon (Z); kovri ies kulpon (X); de kiu la kulpo, por tiu la puno (Z) (ĉiu devas respondi pri siaj kulpoj); ĉiu eraro estas kulpo (Z) (de eraro ne praviĝas la faro); per mia kulpo ĉio okazis (Z); la kulpo estas mia (Z); pardoni al malamiko lian kulpon (Z); meti, ĵeti la kulpon sur iun (B); kulpatesto.
    delikto, eraro, krimo, miso, peko.
  • kulpeco
    Eco de tiu, kiu estas kulpa: pruvi ies kulpecon; konfesi sian kulpecon.
    respondeco.
  • kulpigi
    Akuzi: tuj oni povas kulpigi malbonan zorgadon (Z); kulpigi iun pri io (B), per io (Z); kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas (Z); kontraŭ tiu ĉi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas (Z).
  • kulpiĝi
    Iĝi kulpa pri io: se malĉastas vi, ho Izrael, tiam almenaŭ Jehuda ne kulpiĝu! (X).
  • kulpulo
    Homo kulpa: pagas ne riĉulo, pagas kulpulo (Z); lumo fariĝos, kulpulo troviĝos (Z).
  • kunkulpulo
    Tiu, kiu helpis kulpulon en ties malbonago.
    komplico.
  • rekulpiĝo
    Ripetita kulpiĝo: la rekulpiĝintoj estas pli grave punataj.
  • senkulpa
    Ne farinta kulpon: senkulpa persekutato (Z); lia sango estos sur lia kapo, kaj ni estos senkulpaj (X); verŝi senkulpan sangon (Z); tio estas senkulpa deziro (Z).
  • senkulpulo
    Homo sen kulpo: festo de la Betlehemaj Senkulpuloj.
  • senkulpe
    En senkulpa maniero: kiel senkulpe kaj malfacile li suferis! (Z); Li, kiu povas [...] fari al mi senkulpe multe da vundoj (X).
  • senkulpigi
    Aserti iun senkulpa: li provis senkulpigi sin antaŭ la tribunalo; la malkovro de tiu nova fakto senkulpigas lin.
    absolvi, ekskuzi.
  • senkulpigo
    Ago senkulpigi.
  • sinmemkulpigo
    Akuzo de si mem: vi, krieganta sinmemkulpigo! (Z).
    memkritiko.
  • miakulpe, viakulpe ktp
    Mem kulpante: miakulpe altrudi mian lingvon al aliuloj (Z).


    Cirkonstancoj ekskludantaj kulpecon. Deklari iun kulpa. Diri, kulpi mensogojn. Elpensi, teksi, kulpi mensogon. Imputi al iu krimon ; kulpigi iun pri krimo. Ĵeti, meti la kulpon sur, iun. Kompreni la gravecon de sia kulpo. Konfesi sian kulpon. Konstati ies kulpecon. Kredi je ies senkulpeco. kulpa. kulpo. La kulpinto metis ĉion sur onian dorson. La publiko, kutimanta opiniadi ĉiun atakanton bravulo kaj ĉiun atakaton kulpulo. La ŝtata akuzisto : per pruvobjekto intencas pruvi la kulpecon de la akuzito. Li konsciis sian senkulpecon, sed ne povis ja elmontri sian pravecon. Lia kulpeco ne plu estas duba. Malkovro de nova fakto senkulpigas lin. Mi pardonas kondiĉe, ke vi neniam plu kulpu tiun kulpon. Ne ĉiu akuzito estas kulpulo. Pardonebla eraro, kulpo. Pardoni al malamiko lian kulpon. Pridemandi kulpigiton. Pro la kulpoj de la patroj suferas (pagas) la filoj. Pruvi sian senkulpecon. Puninda kulpo. senkulpigi. Tajloro krimis, botisto pendas (senkulpulo pagas por kulpulo). Tio estas (ne estas) mia kulpo. Verŝi senkulpan sangon. Via senkulpeco ne estas pruvita, do neadebla, neigebla.
    admoni. diboci. honti. korupti. peko. rimorso. riproci. skandalo. tenti.
    admoni. aserti. dubi. justico. krimo. malamiko. mensogi. moralo. opinii. pardoni. pensi. pruvi. puni. riproĉi. vero.

    Iel rilatitaj:

    -ebl absolvx admonx agx akuzx anatemx apologix asertx atestx atricix bankrotx deliktx denuncx dubx erarx faktx intencx justicx justx konscix krimx kritikx malamikx mensogx moralx opinix pardonx pensx pravx pruvx punx riproĉx timx verx