averti

  • Antaŭsciigi k atentigi iun pri io, kun ordinare negativa valoro: mi avertas vin, ke tion ĉi vi en mia parolo ne trovos (Z); ni avertas ilin ne esperi subvencion; li havos la rajton ĉesigi la garantiadon, avertinte min du jarojn antaŭ la ĉesigo (Z).
    anonci, avizi.
  • Antaŭsciigi k atentigi iun pri minacanta danĝero aŭ malbono: mi estas devigata averti la E-istojn kontraŭ unu el la E-istoj, s-ro de Beaŭfront (Z); averti la legantojn kontraŭ la ruza manovro de kelkaj personoj (Z); mi vin avertas, ke virino en tia stato estas kapabla je ĉio (Z); mi volus nur averti la E-istojn, ke ili sin gardu kontraŭ la maskoj (Z).
  • Mal· konsili, de· admoni iun de io: ne malnobla estas la zorgo, kiu penas min averti, ke mi ne trompu mian reĝon (Z); avertu ŝin, ke ŝi ne venu; tie ĉi la komoj avertas la leganton ne rigardi la interkomajn vortojn kiel objekton de la verbo.

  • RIM. En la signifo 3, estas necese, se oni uzas inf-on, nepre esprimi la negacion antaŭ ĝi, por ke oni ne konfuzu kun la signifo 1.
  • (ark.) Preventi: ĉu la preĝo ne posedas forton averti krimon? (Z).
    deturni.
  • averto
    Ago aŭ vortoj de tiu, kiu avertas:
  • nun li povas ĉesigi la pagadon jam post sesmonata averto (Z); afiŝi averton en klubejo;
  • tamen malgraŭ la avertoj mi estas ankoraŭ tro optimista (Z); doni al iu malgrandan averton (Z); tio estas averto por ni homoj, ke ĉe ĉiu entrepreno ni diru: se Dio volos! (Z); ni forgesas averton, ni memoras la sperton (Z);
  • doni al iu averton ne fari ion;
  • mi deklaras, por averto de ĉiuj malkompreniĝoj, ke [...] (Z).
  • averta
    Tia, ke ĝi avertas: fari avertan geston; averta tabulo; juna patrino, preta krii averte aŭ dorlote (Z).
  • avertilo
    Aparato sur maŝino aŭ alia pli granda aparato, por averti pri certa stato de la enhavaĵo, aŭ por sciigi pri ia danĝero ks.

    Antaŭaverta sonĝo. Antaŭavertaj simptomoj. Doni al iu malgrandan averton, averton ne fari tion.
    admoni. alarmi. alarmo : granda ĝenerala averto pri danĝero; alvoko al batalo; alarmi: tiel averti aŭ alvoki; maltrankviligi, zorgigi. anonci. antaŭzorgi. antaŭsciigi. antaŭavizo. atentigi. averti : diri: "ne faru!", "malbono okazos!". avertilo, hupo. avizi. danĝero. denunci. diri. diskonigi. indiki. informi. instrui. komuniki. konigi. konsili. minaci. montri. rekomendi. riproĉi. risko. sciigi. senaverte. Severa admono, averto. signali. signalo : interkonsentita signo por komuniki (de malproksime) averton, ordonon, informon.; signali: doni signalon. sin gardi. stukaĉi. trumpeto : metala blovmuzikilo aŭ avertilo. vigligi.
    admoni . danĝero . informi . opinii . paroli . postuli . voki .

    Iel rilatitaj:

    admonx alarmx aludx anoncx atentx avizx aŭtomobilx batalx danĝerx denuncx hupx informx instrux komunikx konsilx konx minacx okazx opinix parolx postulx rekomendx riproĉx riskx scix signalx simptomx stukaĉx tabulx trumpetx viglx vokx zorgx