persono

*person/o

  1. Aparta homo kun siaj karakterizaj ecoj: ĉiu persono kun sia bezono (Z); oni vivas ne kun mono, sed kun persono (Z); ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li (Z); konsideri personojn ĉe juĝado estas ne bone (X); eminentaj personoj en la urbo (Z); ĉi tiu faras siajn aferojn mem, per sia propra persono (Z); trovi amikon en la persono de sia mastro; (pli ĝenerale, ĝentila sinonimo de homo) la personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (Z); kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj (Z); siaj gepatroj volis ŝin edziniĝi kun alia persono (Z).
    individuo.
  1. [JURO] ĉiu unuopa estaĵo, kiu havas rajtojn kaj devojn laŭ la leĝo: fizika persono (ĉiu individua homo), jura persono (organizo aŭ grupo de individuoj, posedanta juran ekziston kaj havanta rajtojn kaj devojn aparte de la rajtoj kaj devoj de ĝiaj (Z) reprezentantoj aŭ unuopaj membroj).
  1. [BELETRO] Rolanto, imagita de verkisto en romano, teatraĵo, filmo ks personoj: Ifigenio, Toas, Oresto, Pilado, Arkas (Z); flankaj personoj (Z); mutaj personoj; la malgrandaj personoj, en artista tutaĵo, havas tian saman gravecon kiel la grandaj
    heroo.
  1. [KRISTANISMO] ĉiu el la tri modaloj de Dio (Patro, Filo kaj Spirito Sankta).
    hipostazo.
  1. [LINGVOSCIENCO] Konjugacia aŭ pron-a formo, servanta por distingi la persono(j)n, kiu(j) parolas, tiu(j)n, al kiu(j) oni parolas, kaj tion, pri kio oni parolas: en la konjugacioj vi havas [...] ankoraŭ apartajn formojn por ĉiu persono kaj nombro (Z); 'ci' signifas la duan personon de l' ununombro (Z).
  • *persona
    1. Propra al unu persono: ĉion rigardi tra sia persona vitro (Z); estante nun tre okupita, por iom rebonigi mian personan situacion (Z); ili pro persona ambicio volas ruinigi nian harmonion (Z); laŭ mia persona opinio (Z).
      propra, privata.
    1. Rilata al unu difinita persono kaj ne al aliaj: tio ĉi donis al la afero karakteron iom personan (Z); ĝi faras nur la impreson de persona polemiko (Z); personaj aludoj, atakoj.
    1. [LINGVOSCIENCO] (pp pronomo) Montranta persono(j)n (mi, ci, ni, vi) aŭ anstataŭanta subst-on (li, ŝi, ĝi, ili, oni).
      refleksivo.

    RIM. 'individua' kontrastas kun 'kolektiva'; 'persona' kontrastas kun 'anonima', 'neoriginala', 'ĉiesa'.
  • persone
    1. Koncerne iun personon: mi persone suferis de li (Cart) tre multe (Z); se ĝi enhavas ion, kio povus esti malagrabla por vi persone (Z); se iu provos ataki persone vin aŭ lin (Z); nun la artikolo de B. S. aludas min persone (Z); mi ne konas lin persone, nur laŭnome.
    1. Laŭ propra opinio, gusto: persone, mi ne vidas iajn kontraŭdirojn; persone, mi tion ne ŝatas, sed [...] .
    1. En propra persono, mem: persone danki iun (B); li volis viziti persone la malsanulojn.
  • personaĵoj
    ĉiaj personaj detaloj uzeblaj, por legitimiloj, biografio, gazetartikolo ks.
  • personaro
    1. Tuto de la personoj, servantaj aŭ oficantaj en unu entrepreno: la personaro de la firmo decidis strikon.
    1. Tuto de la personoj en teatraĵo, filmo ks: listo de la personaro; sian tutan personaron li portis ĉiam kun si-li estis pupludisto (Z).
  • personeco
    1. Tio, kio konsistigas la personon; propra kaj memstara ecaro: dokumenta materialo, per kiu estas prezentita la personeco de D-ro Z.; la memoro estas nepra kondiĉo de la personeco; disduiĝo de la personeco (alterna ekzisto de du personecoj en unu sola individuo).
      egoo, karaktero, mio, mem.
    1. [PSIKOLOGIO] Kunaranĝo de psikaj elementoj, kiuj igas individuon agi propramaniere kaj senti sin malsama ol ĉiu alia, kaj kiuj organiziĝis laŭ unika maniero dum la evoluo de la koncerna individuo.
    1. [JURO] Kapablo esti persono en leĝaj aferoj (jura personeco): asocio sen jura personeco ne povas ricevi heredaĵon.
  • personecigi
    Variigi laŭ la koncernataj personoj: la romia juro estas principe kontraŭa al la personecigo de la punoj; personecigi la aŭtomobilajn asekurpagojn.
  • personeto
    Malgranda persono: la knabino jam estis personeto; la silikoj estas personetoj, kiuj povoscias ion rakonti (Z).
  • personigi
    1. Atribui al objekto aŭ abstraktaĵo la figuron, sentojn aŭ parolon de persono: poezio emas personigi la naturon; la fantazio de la mediteraneaj popoloj personigis ĉiujn iliajn diojn.
      prozopopeo.
    1. Prezenti en sia persono tipan ekzemplon de ia eco: Harpagono personigas la avarecon; multaj vidas en mi kvazaŭ la personigadon de nia afero (Z).
      simboli, enkorpigi, tipigi.
  • personismo
    [FILOZOFIO] Doktrino, kiu rigardas la memstarecon de la personoj kiel esencan bazon de ĉia civilizo.
  • enpersonigi
    1. Ludi la rolon de teatra persono: ŝi enpersonigis Desdemonan en 'Otelo'.
    1. (f) ŝajnigi esti ia persono (ofte por trompi).
      hipokriti.
  • krompersono
    En negoco, diskuto ks, persono ne rekte interesata.
  • senpersona
    Tia, ke ĝi ne montras personecon: en E. la verboformoj per si mem estas senpersonaj; lia stilo havas tute senpersonan tonon; estas tre dezirinde, ke la senpersoneco kaj memstareco de nia afero ĉiam pli kaj pli fortiĝu (Z); mi decidis tute senpersonigi E-on (Z).

    persono


    Esprimoj


    Disduiĝo de la personeco.
    Dufoja pago (farita du fojojn de la sama persono).
    Elstreki ĉion, kio havas personan karakteron.
    Eviti personan polemikon.
    Individua, persona, politika libereco.
    La bileto estas nepre persona kaj ekskluzivas la transdonon al alia persono.
    Opinio persona, komuna, populara, tre prudenta, ortodoksa
    Rigardi ĉion tra persona vitro.
    Ŝajnas, ke la aktoro duiĝas, perdante preskaŭ sian personecon kaj akirante novan.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    enpersonigi, krompersono, persona, persona nomo, personalo, personaro, personaĵoj, personaŭto, persone, personecigi, personeco, personeto, personigi, personismo, persono, senpersona

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    anonima
    aparta
    fizika, natura, jura persono
    kolektiva
    libera
    memstara
    opinio sana, konforma, rekte kontraŭa al, arte fabrikita, bazita sur, fundamentita
    originala
    persona komputilo
    privata
    propra
    responduma
    sama
    ĉiesa

    kun karno kaj ostoj (=mem, persone)

    enkorpigi
    opinii
    rigardi
    tipigi

    Triunuo
    afero
    aktoro
    biografio
    devo
    dungitaro
    estaĵo
    evoluo
    gazeto
    hipokrito
    homo
    individuo
    juro
    masko
    mimo
    mondo
    nomo
    personeco
    psikologio
    rajto
    rolanto
    rolo
    romano
    teatro

    Iel rilatitaj:

    adeptx aferx agentx aktorx amikx anonimx apartx atmx aŭtomobilx biografix biografx civilx devx dungx egox estx evolux fratx gazetx hipokritx hipostazx homx ili individux iu jurx karakterx kolektivx komputx komunx korpx legitimx leĝx li liberx manx maskx mex mi mimx mondx ni nomx oni opinix originalx patrx personx privatx proprx prozopopex prudentx psikologix rajtx refleksivx respondx rigardx rolx romanx samx si simbolx starx teatrx tipx tiu tri veturx vi vizaĝx ĉies