motivo

motiv/o (1)

  1. Tio, kio igas personon agi, konduti tiel aŭ tiel: estas nenia motivo por malesperi; la sola motivo, kiun kelkaj el tiuj ĉi homoj elmetas (Z) (por nei la bezonon de L.I.); motivoj, parolantaj kontraŭ la enkonduko, ekzistas absolute neniaj (Z); havi bonan motivon plori; ordono, per multo da motivoj ornamita pri la feliĉo de la Dana regno (Z).
    kialo.
  1. [MUZIKO] Temero, el kiu konstruiĝas temo pli granda, aŭ kiu havas apartan signifon en si (ekz. karakterizaĵo de heroo, en opero ks).
  1. [BELARTOJ] Temo de pentraĵo, fresko ks; detalo ofte ripetita en artaĵo.
  • motivi (tr)
    Prezenti motivo(j)n por, klarigi per motivo (j): ĉiu proponanto havas ja plenan povon bone motivi sian proponon (Z); ĝis mi ricevos sufiĉan nombron da motivitaj opinioj (Z); ne motivita postulo (B).
  • motivado
    Prezentado de motivoj: la motivado de tia konduto ne estus facila.
  • motivaĵo
    [JURO] ĉiu el la motivoj, esprimitaj en juĝista decido.
  • senmotiva
    Ne motivita, senkaŭza: senmotiva plendo, protesto.

    motivo


    Iel rilatitaj:

    devenx ial kial komprenx opinix pensx pro ĉar ĉial