stari

*star/i (ntr)

  1. Resti senmova vertikale sur la piedoj aŭ genuoj: li staris tutan horon apud la fenestro (Z); sur la bordo de la maro staris amaso da homoj (Z); stari garde ĉe la pordego (Z); la gefiancoj staris apud la altaro (Z); la patrino kaj la filino staris unu kontraŭ la alia (Z); tute supre staras vi mem en blanka marmoro (Z); en la plejsanktejo staris surgenue David (X); antaŭ ŝi staris la ĉevalo (Z).
    sidi.
  1. Fortike, persiste kaj senŝanĝe resti: stari por iu kiel muro kaj turo (Z); kuraĝe li staras, kiam muro lin baras (Z); la maro povus superruliĝi super ili, ili tamen restos starantaj (Z); (f) stari orte kontraŭ ĉiuj forlogoj (Z); ferme stari ĉe siaj postuloj; per justeco staras fortike la trono (Z); nia afero nun staras forte (Z); forte ni staru por nia sankta afero! (Z).
    oponi, rezisti, sin teni.
  1. Resti senmove, senflue, senire: vojeto, sur kiu staris akvo kaj formiĝis kotkavo (Z); staranta marĉo (Z); la pluvo longe staris en la fosaĵoj, kie svarmis insektoj; [FIZIKO] staranta ondo (ondo, kies fazo ne moviĝas); (f) ili staras nun sur tiu sama punkto, sur kiu ili staris antaŭ dek kvar jaroj (Z).
    kuŝi, stagni.
  1. Esti en iu loko aŭ pozicio: antaŭ la domo staras arbo (Z); la ponardo staris en lia ventro (Z); sur la korto staras koko kun tri kokinoj (Z); sur la kameno staras fera kaldrono (Z); la tablo staras malrekte (Z); la ŝipo ankoraŭ staras en la golfo (Z); sur la ĉielo staras la bela suno (Z); 'e' staras en la aklfabeto antaŭ 'i'; tiam larmoj staras en miaj okuloj (Z); jen staras la bovoj antaŭ la monto (Z); (f) vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara [...] malfeliĉa patrujo! (Z); staras la morto jam en la korto (Z); la vivo staras sur la karto (Z); malfacila problemo staras antaŭ ni; antaŭ la homaro staras pezaj tagoj.
    troviĝi.
  1. Esti en ia situacio, rango, aspekto aŭ formo: vi en tre multaj lingvoj staras senhelpe (Z); ju pli malbone staras la homoj, des pli la musoj (Z); ni staras unu apud alia ne kiel fremduloj, sed kiel fratoj (Z); ilia kuirarto ne staras tre alte! (Z); la cikonia nesto staris malplena (Z); sciigu al ni, kiel la afero staras (Z); ĉu esti aŭ ne esti-tiel staras nun la demando (Z); aspektis tiel, kvazaŭ la tuta mondo staras en flamoj, tiel forte fulmis (Z); tiu vorto staras tie ĉi en akuzativo (Z); la ĝeneralaj interesoj de la movado staras super la interesoj de apartaj personoj.
  • stare
    Kiel iu, io staranta: resti stare.
  • staro
    Stato, situacio de staranta ulo aŭ aĵo: ne mortos jam nia bravega anaro, ĝin jam ne timigos la vento, nek staro (Z); ŝi haltis en hezita staro; ĉe tia staro de la demando [...] (Z).
  • starado
    Daŭra pozicio de iu aŭ io staranta: ĉiuj pozicioj de homa korpo, starado, irado, saltado (Z); la longa starado nin terure lacigis.
  • starejo
    1. Loko, aŭ parto de ĉambro, difinita por starantaj klientoj: starejo de varietea teatro, de tramveturilo, de drinkejo k.a.
    1. Apogo de ies piedoj: trovi firman starejon post longa naĝado; (f) sentante, ke la starejo elŝoviĝas el sub ŝiaj piedoj, [...] (Z).
  • starema
    Stabila.
  • staremulo
    [LUDOJ] Ludilo kun peza bazo, restariĝanta post puŝeto. SIN. obstina Joĉjo.
  • starigi
    1. Meti ion tiamaniere, ke ĝi staru: la princino ordonis starigi sian statuon sur la urbaj placoj (Z); starigi al iu monumenton (Z); la neĝa homo, kiun la knaboj starigis sur la korto (Z); li starigos sian tendon (X); antaŭ ol la montoj estis starigitaj (X).
    1. Fari, ke iu staru ie; prezenti: mi povas starigi atestantojn pri tio (Z); la kapron li starigu viva antaŭ la Eternulo, por fari super ĝi pekoliberigon (X); (speciale, por batali) armeoj, kiuj, kiam ili estis starigitaj en vicoj, kovris la spacon (Z); la suda reĝo militos kontraŭ li kaj starigos homomulton (X).
    1. Havigi ian konstantan funkcion, oficon: ili starigis reĝojn, princojn (X); ili decidis starigi du konsulojn anstataŭ reĝo; (analoge) starigi komitaton (Z).
    1. Estigi, establi, fondi: starigi kurson, lernejon, instituton; starigi novan metodon, lertan teorion; starigi entreprenon, fabrikon; firme starigi la pacon.
  • stariĝi
    1. Meti sin en vertikalan pozicion: li reviviĝis kaj stariĝis sur siaj piedoj (X); nun ili stariĝu, la antaŭdiristoj laŭ la luno kaj ili savu vin (X); tre volonte li stariĝus sur la genuoj (Z); ŝi stariĝis surgenue (Z); (f) stariĝis ŝiaj haroj (B).
    1. Meti sin en ian lokon, pozicion, situacion: li foriris de la pordo kaj stariĝis ĉe la fenestro (Z); li stariĝis antaŭ ŝi, por ŝin defendi (Z); li iris kaj stariĝis al la ekzameno (Z); se kontraŭ iu stariĝos atestanto maljusta (X); stariĝi obstine (Z); (speciale por batali) multaj stariĝos kontraŭ la suda reĝo (X).
    1. Estiĝi: teknikaj malfaciloj stariĝis; stariĝas ankoraŭ unu grava demando.
  • starilo
    [KEMIO] Portilo por provtuboj ks.
  • disstariĝi
    Stariĝi en diversaj direktoj: liaj fingroj signe disstariĝis; la haroj disstariĝas (Z) (de teruro).
  • ekstari
    Subite stariĝi: ekstaris antaŭ li urso; (f) jen ekstaras al mi ideo.
  • elstari
    Stari pli alte, pli reliefe, pli ekstere, ol la cetero (pf): (ĉe vilaĝa domo) la bakforno elstaras kiel dika ventro (Z); meze de lia vizaĝo elstaras majesta nazo; granda herbejo, (kie) elstaris nor apartaj arbetaĵoj (Z).
  • elstara
    1. Tia, ke ĝi elstaras: elstara balkono, fenestro; elstara trabo, ŝtono.
    1. (f) Eminenta: plej elstaraj artistoj; montri elstaran heroecon.
  • elstariĝi
    Iĝi elstara: rifo, kiu elstariĝis el la akvo (Z); liaj okuloj elstariĝis senmove kvazaŭ glaciaj (Z).
  • elstaraĵo
    Io, kio elstaras: ornamaj elstaraĵoj sur fasado.
  • elstareco
    Eco de iu eminente elstara.
  • kontraŭstari (tr)
    Esti, montri sin kontraŭa al: la virŝafo ne havis la forton, por kontraŭstari al ĝi (X); la forto de la sudo ne povos kontraŭstari (X); reĝo, kiun neniu povas kontraŭstari (X); neniu povas kontraŭstari al ĝi, nek ĉe la tablo, nek en la lito; kontraŭstari al ies penoj (Z); la kverkoj moke kontraŭstarantaj la ventegojn (B); kontraŭstari projekton (B); kontraŭstari per ĉiuj fortoj (Z).
    rezisti, malcedi.
  • kontraŭstaro
    Ago de iu, kiu kontraŭstaras.
    opozicio.
  • *memstara
    Tia, ke tiu staras, agas, vivas per si mem, sen helpo de aliaj: memstara metiisto; memstara princejo; la cirkuleroj de la L.K. havas karakteron tute memstaran (Z).
    aŭtonoma, sendependa.
  • memstareco
    Eco de io, kio estas memstara: garantii la memstarecon de la justico, de la sindikatoj; lasi al la laboroj de la L.K. karakteron de plena memstareco (Z).
    aŭtarkio.
  • restarigi
    Denove starigi: restarigi la ruinigitan katedralon; restarigi esceptajn tribunalojn, la malnovan ordon de la aferoj; restarigis ankaŭ la kontakto kun la ĉefa centro.
  • superstari (tr)
    Havi sian supron super io: la turo superstaras la nubojn (B); la urbeton superstaras monto.
  • superelstari (tr)
    Elstari el la vertikala linio kaj superi: roko, kiu superelstaras la glacimuron.
    korbelo.
  • gardostari
    Stari garde: la cikonia patro sur unu piedo dormis, gardostarante (Z); la gardostaranto de la turo trumpetis (Z); dum sia gardostarado (Z).
  • piedostara
    [BELARTOJ] (pp pentraĵo) Tia, ke ĝi prezentas la tutan personon: piedostara portreto.


    deirpunkto, starpunkto, vidpunkto. elstara. elstaraĵo. elstari. establi. Estas malpermesita staradi : cirkulu!. Eŝti, stari ĉe la ankro. Firme starigi, konservi, rompi pacon. fondi. gardi. Gardostara budo de soldato. kontraŭstari. La afero ne tuŝas min, mi staras ekstere. Li ne scias sur kiun piedon stariĝi. Li staras kvazaŭ frapite de fulmo. Li staras, kiel se li estus plantita. loko. meti. Persisti, stari fidele ĉe siaj principoj. Portretisto : piedostara portreto. portreto. Projektoj, kiuj de realiĝo staras ankoraŭ malproksime ; kiuj kirladas en lia kapo. Restariĝis lia honoro. resti. Sciigu al mi kiel la afero staras. senmove, seflue, senire. situacio. star'igi. stari ĉe la sama punkto. Ŝi staris ankoraŭ ĉe la komenco de sia Kalvaria vojo. Voĉdonado per sido-staro
    arbaro. opinii. piedo. porti. pozicio. punkto. ŝtato. trafiko.

    Iel rilatitaj:

    altx arbarx bazx baŭmx donx estx farx fidelx fondx fundamentx gardx instalx komisionx konstrux metx movx opinix personx piedx portx pozicix punktx sidx soldatx starpunktx trafikx troviĝx ŝtatx