defendi

*defend/i (tr)

  1. Helpi, protekti kontraŭ materiala atako: defendi urbon kontraŭ sieĝantoj, sian patrujon; defendi domon kontraŭ rabistoj; defendi sin per armiloj; (f) kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo (Z); ne defendas oro kontraŭ doloro (Z).
  1. Paroli aŭ skribi favore al io aŭ iu, helpi per argumentoj ks: la delegito fervore defendis la projekton (Z); defendi opinion, pretendon; mi ne defendos mian vidpunkton, sed [...] ; la defendantoj de tiuj teoriaj principoj (Z); defendi sin kontraŭ kalumnioj.
  1. [JURO] Helpi akuziton antaŭ tribunalo: estas la rolo de advokato defendi sian klienton, eĉ kulpan; li defendos ilian aferon kontraŭ vi (X); malfermu vian buŝon k defendu malriĉulon (X); se neniu plendas, neniu defendas (Z).
  • defendo
    1. Ago de defendanto: la defendo de citadelo, de negro kontraŭ linĉantoj, de la akuzitoj.
    1. Rimedo por defendi: kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo (Z); al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo (Z); plej bona defendo estas atako.
  • defenda
    Rilata al defendo: defenda milito, strategio.
  • defendanto
    Tiu, kiu defendas; (ss) [SPORTO] arierulo.
  • sendefenda.
    Havanta nenion por defendi sin: mi estas tute sendefenda (Z).
    senhelpa, nuda.
  • sindefendo
    Ago, per kiu homo defendas sin mem: rajto de necesa sindefendo (Z) (t.e. en la okazo, kiam la ŝtatoficistoj ne povas helpi).

    Iel rilatitaj:

    advokatx akuzx amikx apogx apologetikx apologix argumentx arierx atakx bastionx batalx defensivx frontx helpx justx kastelx kondamnx militaferx militx minacx opinix protektx strategx tribunalx ĝendarmx