diversa

*divers/a

Unu el multaj, el kiuj ĉiu apartenas al alia speco, posedas aliajn ecojn: monpaperoj de diversa valoro; multekostaj ŝtonoj de diversa grandeco (Z); virinoj de diversaj aĝoj, de diversa eksteraĵo k de diversaj karakteroj (Z); konadon de la arto homoj akiras por diversaj celoj (Z); tien ĉi flankon diversaj E-istoj povas klarigi al si en la plej diversa maniero k en la plej diversaj gradoj (Z); mi aŭdis k legis ĉiujn plej diversajn opiniojn k faris diversajn esplorojn (Z); ĉiuj ideoj k trovoj, kiujn prezentas diversaj reformistoj (Z); naĝantaj folioj k diversaj aliaj kreskaĵoj (Z); sur la tablo staris diversaj sukeraĵoj (Z).
alia, diferenca, kalejdoskopa, mozaiko, kelkaj, pluraj.
  • diverse
    En diversa maniero: la homoj diverse rakontas pri ŝia pasinteco (Z).
  • diversi (ntr)
    Esti diversa, prezenti diversan aspekton.
    miksa, varia.
  • diversaĵoj
    En gazeto, la diversaj informoj pri trivialaj faktoj de la ordinara vivo.
  • diverseco
    Eco de aferoj aŭ homoj, el kiuj ĉiu estas diversa de la aliaj: la diverseco de la klimatoj, de la karakteroj; riĉa kolordiverseco aperis sur ĉiuj arbaroj (Z); biologia diverseco (SIN. biodiverseco).
  • diversigi
    Fari, ke enestu diverseco: diversigi la kolorojn de lanfadenoj, la tipojn de romanintrigo; la moderna homo diversigas sian nutrokonsumadon.
  • biodiverseco
    [EKOLOGIO] La diverseco de la vivuloj en la naturo, laŭ la nombroj de specioj, varioj ks, ekosistemoj k genotipoj. SIN. biologia diverseco.
    RIM. 'divers' estas uzata kiel pref. , kun la sama senco: diversgentaj loĝantoj (Z), diversmaniere (Z), diversspeca (Z) ktp.

    diversa


    Esprimoj

    Aŭdi plej diversajn opinioj.
    Dividi sian tempon inter diversaj taskoj.
    La fluktuado, la diverseco de la opinioj.
    Personoj de diversaj aĝoj, karakteroj.
    Zorge elekti inter la diversaj nuancoj de bluo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    biodiverseco,diversa, diversaspeca,diversaĵoj,diverse,diverseco, diversfolia artokarpo, diversforma, diversgenta,diversi,diversigi, diverskarakteraj, diverskolora, diverskonsista, diverspeca, diversspeca

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    alia
    alispeca
    multaj

    Ankaŭ vidu:

    alia.

    Iel rilatitaj:

    alix bix entx eventx folix formx karakterx kolorx konsistx multx opinix pecx samx specx