prava

*prav/a

  1. Havanta opinion konforman al la vero: ne tiu, kiu plej laŭte krias, estas prava (Z); li estas prava en sia proceso (Z); vi estos gramatike tute prava (Z).
  1. (pp opinio) Konforma al la vero: li senkulpigis sin per la plej pravaj motivoj.
    ĝusta.
  • prave
    Konforme al vero kaj justo: prave li ricevas! (Z); prave punite laŭmerite! (Z).
  • pravo
    Tio, kio faras iun aŭ ion prava: ju pli da havo, des pli da pravo (Z); la utileco de tiu malbela konstruo estas ĝia pravo de ekzisto.
  • pravi (ntr)
    Esti prava: kiu jam havas, tiu pravas (Z).
  • praveco
    Eco de iu aŭ io prava: kolero pravecon ne donas (Z); nek la antikveco nek la disvastiĝo de ia ajn opinio pruvas ĝian pravecon (B); li konsciis sian senkulpecon, sed ne povis ja elmontri sian pravecon (Z); larmoj pravecon ne pruvas (Z).
  • pravigi
    1. Deklari, montri iun prava: kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas (Z); nesciado de leĝo neniun pravigas (Z); tio ne pravigas nin enkonduki malregulecon (Z); mi nenion povas diri por mia pravigo; pravigi sin antaŭ iu (Z).
    1. Elmontri, pruvi, ke io estas prava: se eĉ via celo estas la plej bela, ĝi tamen ne povas pravigi la rimedojn, kiujn vi uzas (Z); pretekstoj por pravigi niajn sentojn (Z); erara kutimo, kiun nenio pravigas (Z); projektoj proponitaj sub la laŭta, per nenio pravigita nomo de 'lingvo tutmonda' (Z).
  • praviĝi
    (pp iu aŭ io) Iĝi prava: per eraro ne praviĝas la faro (Z); kion vi povas diri por via praviĝo? (Z).
  • malprava
    1. Havanta opinion kontraŭan al vero kaj justo: la forestanto estas ĉiam malprava (Z).
    1. (pp opinio) Ne konforma al justo kaj vero: malprava (senfundamenta) plendo. [VIDU] kondamni 3.
  • malpravi
    Esti malprava: kiu forton ne havas, ĉiam malpravas (Z).
  • senprave
    Sen ia prava motivo: unu el la amikoj eĉ skribis ne senprave, ke [...] (Z).


    El teoria vidpunkto, tio estas pravigebla. Havi pravan kaŭzon por maltrankviliĝi. Ju pli da havo, des pli da pravo. Jure malpravigi. Kolero pravecon ne donas. La forestanto estas ĉiam malprava. Laŭ mia opinio vi estas malprava. Li konsciis sian senkulpecon, sed ne povis ja elmontri sian pravecon. Malprave, senpruve akuzi. Mi cedas, ke vi pravas. Nesciado de leĝo neniun pravigas. Tio ne pravigas vin diri, ke.
    certa. diskuti. disputi dubi. inteligenta. justa. justico. kaŭzo. konfirmi kulpa. leĝo. opinii. pruvi. racio respondi. scienco. scii. silogismo sofismo vero.

    Iel rilatitaj:

    apologix certx diskutx disputx dubx inteligentx justicx justx kaŭzx kondamnx konfirmx konscix kulpx leĝx opinix pruvx racix rajtx respondx sciencx scix silogismx sofismx teorix verx ĝustx