teorio

*teori/o

  1. Supozo celanta klarigi ion, sed restanta en la sfero de la spekulativa penso: la teorio plejofte kontrastas kun la praktiko; ĉiu, por klarigi la fenomenon, elpensis sian teorion (Z); per teorio ni povas pruvi, ke la multaj oj, aj, ojn [...] devas eĉ esti intence enkondukitaj (Z) (en E-on); infanojn oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj (Z).
    hipotezo.
  1. [FILOZOFIO] Tutaĵo de reguloj sisteme organizitaj, bazitaj sur scioj, kiuj servas kiel bazo al scienco aŭ tekniko, liveras la klarigon de granda nombro da faktoj kaj eksperimentaj rezultoj, kaj kapablas efike kaj ĝuste aplikigi al novaj situacioj: la teorio de la ekspansio de la universo, de la evoluo, de la kvantumoj.
    doktrino, hipotezo.
  1. (f) Sistemo de opinioj pri difinita temo: la romantika teorio de la mikso de komiko kaj tragiko; tio estas nur politika teorio.
  • galoja teorio
    [MATEMATIKO] La teorio, kiu i.a. ebligas pruvi, ke kvingradaj ekvacioj ĝenerale ne estas solveblaj per radikoj.
  • teoria
    Bazita nur sur teorio: teoria diskutado kondukos al nenio (Z); tio estis nur teoriaj skizoj, palaj senkorpaj fantomoj en la regiono de revoj (Z); ni donu plenan regadon al tiu profunda sento, kaj ni ne profanu ĝin per teoriaj klarigoj (Z); mi neniam deziris fariĝi teoria predikanto (Z).
  • teorie
    En teoria maniero: la lingvoj interesadis min ĉiam pli teorie ol praktike (Z); teorie ĝusta, sed praktike nerealigebla.
    principa, kabineta.
  • teoriadi (ntr)
    Fari teoriojn.
  • teoriisto
    Specialisto pri teorioj: la reformistoj estas preskaŭ ekskluzive germanoj, ĉar laŭ karaktero ili estas teoriistoj (Z).
  • teoriulo
    Homo, kiu emas fari teoriojn: pri nia afero povas juĝi nur esploristoj praktikaj, sed ne teoriuloj (Z).
  • aroteorio
    [MATEMATIKO] Branĉo de la matematiko, kie oni studas la teoriajn ecojn de aroj (teorio de aroj).
  • informteorio
    [MATEMATIKO] [KOMPUTIKO] Matematika kaj statistika fako traktanta la mezuradon kaj kodadon de informoj 2.
  • kvantumteorio
    Teorio pri kvantumoj.
  • nombroteorio
    [MATEMATIKO] La teorio pri entjeraj nombroj.
    aritmetiko.

    teorio


    Apliki teorion al la praktikado. El teoria vidpunkto, tio estas pravigebla. La metro estas teorie egala al la dekmilionono de la kvarono de tera meridiano. Vana teoria, laboro kaj senutila batado de vento.
    absoluta. aplikado: ofte tio, kio ŝajnas bona en teorio, ne taŭgas en praktiko;. arteorio, aroteorio, teorio de la aroj. Bazita nur sur teorio: teoria diskutado kondukos al nenio; tio estis nur teoriaj skizoj, palaj senkorpaj fantomoj en la regiono de revoj; teorie ĝusta sed praktike nerealigebla. kabineta, principa, spekulativa. elpensado. ideala. klarigo. konceptado. praktiko. principo: fundamenta veraĵo; baza elemento aŭ regulo de rezonado, scienco, moralo. rezonado. Senbaza teorio. sistemo. spekulacio. spekulaĵo. teorio : Spekulativa rezonado au klarigo kontraste kun praktika. teorio de la sunhorlogo; ĉiu por klarigi la fenomenon elpensis sian. vidpunkto.
    bazo. lerni. matematiko. materialismo. medicino. opinio praktiko. prava. principo. scienco.

    Iel rilatitaj:

    abstraktx aplikx aposteriorx apriorx bazx idealx konjektx lernx matematikx materialx medicinx opinix praktikx pravx principx sciencx