dubi

*dub/i (tr aŭ pri)

  1. Ne esti certa pri la ekzisto, realeco aŭ vereco de io: dubi pri Dio, pri ies honesteco (B); dubu pri vereco de la vero, sed ne dubu nur pri mia amo! (Z); li neniam dubis pri sia sukceso; dubi la utilecon de io; eĉ se ni povus atingi interkonsenton, kion mi tre dubas [...] (Z); (abs) ĉu vi povas ankoraŭ dubi? (Z); kiu dubas, sin detenu!.
    heziti, malfidi.
  1. (ke, ĉu) Ne scii, heziti kredi, ĉu io okazos aŭ ne: neniu dubos, ke konstanta regulo estas mil fojojn pli bona (Z); ni ne povis dubi, ĉu oni devis akcepti (Z); mi dubas, ĉu troviĝos iu, kiu konsilus solvi la aferon alie (Z); mi forte dubas, en iu serioze konsilus [...] (Z); mi forte dubas, ke iu jesigus tiun ĉi demandon (Z).
    sin demandi.
  • dubo
    Mensostato meza inter nesciado k certeco: esti en dubo pri io (Z); esti atakita, kaptita de duboj; eksenti dubon antaŭ aserto; tio forigas ĉiujn dubojn (Z); dubo ronĝas la kredon k nutras la sciencon; dubo gardas kontraŭ risko (Z); vi sen ia dubo estas jam juĝitaj (Z).
  • duba
    Prezentanta dubon: duba rezulto, batalo; tre duba plibonaĵo (Z); en ĉiuj dubaj okazoj oni preferu la nominativon (Z); la respondo ne povas esti duba; granda parolisto estas duba faristo (Z); ŝia kulpeco ne plu estas duba.
    necerta.
  • dubema
    Inklina al dubado.
    skeptika.
  • dubinda
    Tia, ke oni devas dubi pri ĝi: dubinda fideleco.
  • eksterduba (Z), nedubebla (Z), senduba (Z)
    Tia, ke oni ne povas dubi pri ĝi: vi posedas nedubeblan talenton (Z); garantio de senduba sukceso (Z).
  • pridubi (tr)
    Dubi pri io: mi pridubas ĉiujn liajn asertojn.
  • sendube
    Tre certe: vi memoras sendube, ke pri tio mi detale skribis al vi (Z); jen estas frapo, sendube, kiun vi ne atendis (Z); (en dialogo) ĉu vi havas infanetojn? Sendube! kvin (Z).
  • konsciencodubo
    Kazuo.
    skrupulo.

    dubi


    Absolvita kun benefico de dubo (se la pruvoj ne estas sufiĉe fortaj). Atakita de dubo. duba, firma, intermiksi. dubi. Eksenti dubon kontraŭ aserto. Granda parolisto estas duba faristo. Lia kulpeco ne plu estas duba. Ne restas loko por iu dubo. Sen ia ajn ombro da dubo. Sendube. Tio estas eksterduba, ekster dubo.
    decidiga, definitiva. erari. konfuzi. kontraŭdiro, konvinki. kritiki. kritiko.
    nediskutebla, nekontraŭdirebla, nepra.
    pravigi. protesti. refuto. respondi. riposti. riproĉi. sanceli. senkondiĉa. senkulpigi. skeptika. tute klara.
    agi. aserti. demandi. fari. justico. mensogi. opinii. pruvi. religio. respondi. vero.

    Iel rilatitaj:

    -ebl agx ambigux asertx certx demandx diskutx farx ja justicx justx konfuzx konvinkx kritikx kulpx mensogx miksx neprx opinix pravx protestx pruvx religix respondx sufiĉx verx verŝajnx