arlekeno

(ankaŭ maj.) Gaja burleskulo, origine rolulo en la itala komedio, konebla per sia multpeca bunta vesto: la morto estas io pli, ol salto de arlekeno! (Z).
klaŭno, pajaco, pieroto, pulĉinelo, Kolombino.
  • arlekeni (ntr)
    Diri mallertajn ŝercojn, ridigajn stultaĵojn: penu plaĉi al ŝi, sed ne arlekenu, estu serioza (B).
    afekti, petoli.
  • arlekenaĵo
    Ridinda, intence mallerta diro aŭ ago. opinix , teatrx ,

    Iel rilatitaj:

    Kolombinx afektx bufonx burleskx italx klaŭnx komedix opinix pajacx petolx pierotx pulĉinelx ridx seriozx stultx teatrx ŝercx