teni

*ten/i (tr)

  1. Havi en la mano(j) aŭ la brakoj, kaj ne ellasi: teni la bastonon en la mano (B); ŝi kaptis (kolombon), tenis ĝin je la piedoj (Z); li tenis ŝin forte je la manikoj de la ĉemizo (Z); unu tenis ŝian kapon, aila tenis ŝian brakon (Z); vin teni en miaj brakoj! (Z); la pastro tenis ŝin per ĉiuj fortoj (Z); la hundo, ne tenata de la dika viandisto, saltis sur la teatron (Z); ŝiaj fingroj tenas la ŝpinturnilon (Z); (f) teni iun per fera mano (Z) (severe obeigi); teni la fadenon de la intrigo (Z).
  1. (iun) Restigi senŝanĝe en iu loko aŭ stato, malhelpante la foriron aŭ liberiĝon: teni iun en malliberejo (B); teni birdon en kaĝo; iru, iru, mi vin ne tenas! (Z); teni la amason en spirita sklaveco; amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore (Z); teni la landon en malĝojo (Z); (f) la ŝnuroj de lia peko lin tenos (X); lia promeso tenas lin; lia fianciĝo tenas lin malproksime de ĉiuj diboĉaĵoj (Z); la febro lin tenas; mi estas tenata de miaj okupoj.
  1. (korpoparton) Restigi senŝanĝe en ia pozicio aŭ stato: teni rekte la kapon (B); teni la manojn laŭlonge de la kruroj (Z); malvirtulo tenas sian vizaĝon arogante (X); teni la piedojn sur benketo (Z); teni la okulojn en streĉo (Z); teni al si varme la stomakon (Z); al la pacientoj estas tre malfacile teni la okulojn nefermitaj (Z); M. tenis kapon klinita (Z); li lernis teni la bekon fermita (Z).

RIM. En tiaj frazoj la uzo de adverbo estas ark. kaj gramatike malĝusta: teni fermite la buŝon (Z); li tenis siajn orelojn streĉite (Z).
  1. (ion) Konservi senŝanĝe en iu loko aŭ stato, malhelpante forprenon aŭ perdiĝon: skatoleto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo (Z); aliaj tenis sub la nazo de la svenintino citronon (Z); ĉu iu povas teni fajron en sia sino? (X); kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas (Z); sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas (Z) (pf); ŝnuro, kiu tenas sitelon; truhavaj putoj (cisternoj), kiuj ne povas teni akvon (X); (f) (f) teni ion en la kapo; en mia vivo mi neniam sekreton povis teni ĉe mi (Z); sub seruro tenu promesojn (Z); obstine teni sian opinion; nuntempe tia eblo estas tenata en malvastaj limoj.
  1. (ion abstraktan) Konservi en bona stato, por eventuala uzo, profito ks: teni vortojn en sia memoro (Z); teni fidelecon al iu; tenu forte la instruon (X); via buŝo tenu scion (X); teni (plenumi) sian promeson (Z), la vorton (Z); li scias konstante teni la atenton de la publiko; teni ies sorton en siaj manoj (Z); dube estas, ĉu tiuj neologismoj tenos la vivon (Z); (f) la sorto kaj la volo eterne inter si batalon tenas (Z).
  1. (ion) Havi sub sia regado, estante la posedanto aŭ administranto: teni butikon, hotelon, oficejon; (analoge) teni oficon, kunvenon, kunsidon; teni klason; la lernejo estas tenata je la kalkulo de la komunumo (Z).
  1. (iun) Havi je sia dispono, estante la mastro kaj nutrodonanto: jam du intruistojn mi devas teni! (Z); mi mem povos teni helpantojn (Z); komence ŝi tenis por sia filino guvernantinon (Z); teni amorant(in)on; teni aŭtomobilon; ili povus eĉ teni paron da ĉevaloj (Z); en la kavalira bieno oni tenas du birdojn kun verda kolo (Z).
  • sin teni
    1. (iu) Eviti falon, disiĝon ks, forte tenante ian apogon: per la brako li ĉirkaŭprenas la ŝnuron por sin teni (Z); tenu vin forte je mi! (Z); ŝi tenis sin forte je la kolharoj de la besto (Z); teni sin per ambaŭ manoj je la tablo; (analoge) ŝi apenaŭ povis teni sin sur la piedoj (Z); mi ne povis plu teni min sur la piedoj (Z) (pf); (vs) la infanoj tenis sin reciproke je la manoj (Z); kun li sin tenis la koboldo (Z).
    1. (f) Eviti malsukceson, morton ks, kolektante ĉiujn siajn fortojn: tiamaniere mi mizere tenis min [...] , sed mia korpo konsumiĝis (Z); ne povi plu sin teni antaŭ siaj malamikoj (Z); kiu sin tenos kontraŭ envio? (X); kiu entreprenis, tiu sin tenu (Z).
      rezisti, strebi, malcedi.
    1. (io) Rezisti disfalon, ruiniĝon, restante unupeca, funkcianta ks: vazo rompita longe sin tenas (Z); frukto sin komence tenas, sed falas, kiam maturiĝo venas (Z); sen simila organo nia afero teni sin ne povas (Z); (f) la servistino penis havi gajan tonon, sed la rideto ne povis sin teni sur ŝia buŝo (Z).
      daŭri, persisti.
    1. (iu) Resti ĉe iu mensa stato, kiun oni rigardas kiel firman apogon: mi tenas min je la sekvanta principo (Z); oni devas teni sin je la vero (Z); mi tenas min je mia opinion; lia logika spirito ne povis longe sin teni je altruditaj religiaj formoj (Z); sed Jehuda ankoraŭ tenis sin je Dio (X).
    1. (iu) Iel konduti aŭ opinii: tenu vin trankvile kaj lasu min agi (Z); via filo sin tenis kiel brava batalisto (Z); ili tenas sin tre grandsinjore (Z); li tenis sin tiel fremde kontraŭ ŝi! (Z); ili legas, kiel sin tenis kontraŭ tiu ideo la samtempuloj (Z).
      konsideri, rilati, trakti.
  • teno
    1. Ago de iu, kiu tenas: li staris renverse per teno de unu sola mano; per unu teno li senmovigis la beston.
    1. Agado, konduto aŭ opinioj en difinitaj cirkonstancoj.
      teniĝo.
    1. [LINGVOSCIENCO] Tempo, dum kiu la voĉorganoj restas senmovaj ĉe prononcado de konsonanto.
  • tenado
    1. Ago de iu, kiu pli-malpli longe tenas ion: via tenado de sekreto ne suferos eĉ per unu haro (Z); la tenado de tia paradoksa opinio postulas multe da fantazio; la tenado de bieno, de grandnombra familio, de deponaĵo.
    1. Ago teni dum pluraj momentoj unu saman tonon.
  • tenanto
    Tiu, kiu tenas ion, precipe posedaĵon: la tenanto de la bieno, la tenanto de la heredaĵo; la tenanto de la butiko.
    mastro, proprietulo.
  • tenejo
    Loko, ĉambro, kie oni konservas ion: tenejo de cigaroj, de brulmaterialo, de vinboteloj; tenejo de varoj; ni ne havas tenejon de niaj verkoj (Z).
  • tenema
    Tenaca.
  • teniĝi
    1. Esti bazita, apogita sur: lasta la espero de la Atrea gent'sur li teniĝas (Z).
      kuŝi.
    1. Esti entenata en: se ĉiuj liaj posedoj teniĝus nur en tiuj elementoj eksteraj, ŝanĝiĝemaj [...] (Z); lia tuta forto teniĝas en jenaj tri vortoj: mi estas reĝo.
      konsisti.
    1. = sin teni: 1 ŝi havis la nevideblan fadenon, je kiu ŝi povis tenigi (Z); 2 sed la iluzioj ne povis teniĝi longe (Z).
  • teniĝo
    Maniero, kiel iu tenas sian korpon, rigardata kiel elmontriĝo de kutimoj, sentoj ks: li havis la movojn kaj teniĝon de soldato (B); li prenis teniĝon ankoraŭ pli fieran (Z); ŝi havis teniĝon memfidan (Z); la teniĝo de L. Z. estis tre malvarma (Z); dignoplena teniĝo (Z).
    sinteno, akcepto, mieno, pozo.
  • *tenilo
    Parto de objekto, destinita por teni ĝin oportune: tenilo de kaserolo, de poto, de korbo, de pordo; multekosta tenilo de glavo (Z).
    anso.
  • tenisto
    Tiu, kiu profesie tenadas varojn, librojn kc.
  • tenujo
    Ujo, destinita por teni ion: tenujo de distilita akvo.
    rezervujo.
  • alteno
    [LINGVOSCIENCO] Ferma aŭ malvastiga movo, kiu antaŭas la tenon kaj konsistigas la unuan parton de kompleta konsonanto.
  • alteniĝi
    (pp io) Ne facile lasi sin apartigi de objekto, kun kiu estas kontakto: la rezina ŝelo alteniĝis al ŝia mano; alteniĝa glupapero.
    adheri, algluiĝi.
  • antaŭteni
    Teni antaŭ iu aŭ antaŭ si: ĉiu el ili antaŭtenis al li plej ĉarman sukeraĵon (Z); li antaŭtenis al li sian manon (Z); ĉiuj stanaj soldatoj antaŭtenis la pafilojn antaŭ ĝia pordo (Z).
  • *deteni
    1. Teni flanke de io, ne allasi: detenu vian piedon de la domo de via proksimulo (X) (ne adultu); se en la brusto de virin'ekflamas dezir', tiam ligil' plej sankta ne detenas ŝin de l' trompanto (Z).
    1. (f) Ne permesi al iu fari ion, malhelpi ies agon: liaj filoj venigas malbonon, kaj li ne detenis ilin (X); ni ne povis nin deteni de admiro (Z); detenu vian voĉon de plorado kaj viajn okulojn de larmoj (X); miajn manojn detenu de sango (Z) (murdo); li ne povis sin deteni montri grandan intereson (Z); li ne povis sin deteni, por ne cedi al si (Z); li ne povis sin deteni de tio, ke li ne grimacu (Z); tial Mi detenis vin, ke vi ne peku kontraŭ Mi (X); (abs) sin deteni en voĉdono.
  • deteniĝemo
    Modereco, singardemo en agoj aŭ paroloj.
    sindeteno.
  • elteni
    1. Rezisti, plu resti sencede antaŭ atako: la arbo ne povis elteni la baton de la ventego (Z); la nacioj (paganoj) ne povas elteni la indignon de la Eternulo (X); la sankta ideo, elteninte viva kaj sana la malfacilan tempon, denove resonos en la koroj de la homoj (Z); (f) E. jam eltenis la elprovon de la uzado; tio ne povas elteni la komparon kun [...] (B); via projekto ne eltenas la ekzamenon; [BIBLIO] kiu el ni eltenos ĉe la ekstermanta fajro? (X).
    1. Pacience toleri, persiste elporti: la suferojn, kiujn la anasido devis elteni dum la kruela vintro (Z); mi ne havas plu la forton, por elteni fervojan vojaĝon (Z); (abs) sed kiam venis la printempo, li ne povis plu elteni (Z); multe entreprenis, sed ne multe eltenis (Z); la turmento rompiĝu sur mia fiereco! Mi eltenos! (Z); fine mi ne povis jam pli elteni (Z); eltenebla mizero (Z).
  • enteni
    1. Teni interne de io, aŭ de si: enteni tigron en kaĝo; multaj malfeliĉuloj estas entenataj en tiuj mallumaj karceroj; el sama tero venas, saman sukon entenas (Z); tiu erco entenas eretojn da oro; (f) liaj vortoj ŝajne entenas ian minacon; en tiu prezo estas entenataj la tag- kaj vesper-manĝoj; la interna ideo, entenata en la E-ismo (Z).
      enhavi, inkluzivi.
    1. Kapabli enhavi ian difinitan kvanton: la akvujo entenas mil litrojn; la nova teatro entenas tri mil personojn; la salono ne estis sufiĉe vasta, por enteni ĉiujn kongresanojn.
      kapacito.
  • enteno
    [FIZIKO] [KEMIO] [TEKNIKOJ] Kvanto de substanco, entenata en kemiaĵo, erco ks: la enteno je oro estas 70 %.
  • forteni
    Restigi, teni iun for de iu aŭ io: la tro honora titolo de majstro fortenas de E. multajn personojn (Z); fortenu de mi la hundon!
  • forteno
    [LINGVOSCIENCO] Malferma aŭ vastiga movo, kiu sekvas la tenon kaj konsistigas la trian parton de kompleta konsonanto, preparante la gliton al la sekvanta sono.
  • kunteniĝi
    Kune teniĝi, ne diseriĝi: kiam la saŭco kunteniĝos, forprenu ĝin for de la fajro; bona kunteniĝo inter la eroj; kunteniĝema kremaĵo, pulvoro.
  • kuneteni
    Fari, ke io restu tenata kun alia objekto: kuneteni ŝalon per pingloj.
  • malteni
    Ellasi el la teninta mano aŭ brako: mi ne scias kiel, mi maltenis la glason kaj ĝi falis sur la plankon.
  • neeltenebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin elteni: neeltenebla doloro, sceno.
  • neretenebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin reteni: nereteneblaj larmoj; neretenebla kolero.
  • reteni
    1. Konservi ĉe si ion, kion oni devus doni, vendi ks: li diris al la kuiristo: donu tiun porcion, pri kiu mi diris al vi, ke vi retenu ĝin ĉe vi (Z); kiu retenas grenon, tiun malbenas la popolo (X); la kapitalistoj retenas tro grandan parton de la profito.
    1. Ne lasi iun iri for de si: oni volas reteni lin ĉi tie, se li kontentiĝos je 400 guldenoj por jaro (Z); permesu, ke ni retenu vin kaj ni pretigos por vi kapridon (X); rapide ŝi ekbruligis la tutan restaĵon: ŝi volis reteni la avinon (Z).
    1. Malhelpi antaŭenmovon de iu aŭ io: Marja leviĝas kun indigno [...] ĥlestakov, retenante ŝin (Z); Amalio penas lin reteni: Haltu! (Z); antaŭ ol ŝi ricevos returne tiun duonon (de sia animo), kiu estas retenata en la profundo (Z); reteni la akvon de rivero; per la dekstra mano li estis retenanta la elfluantan sangon (Z); pro tio estas retenitaj la pluvoj (X); kun retenita spirado ŝi streĉe rigardis (Z); mi ne volas plu pro vi reteni la amason (Z); (f) neniaj duboj kaj frostoj povos reteni ĝian finan venkon (Z).
    1. (f) Malhelpi la eksteriĝon de sento aŭ la plenumiĝon de ago: saĝulo retenas sian koleron (X); mi timas malfeliĉon, se vi ne retenos la rapideman famon de l' juneco (Z); silente, kun retenata plorĝemado ili foriris (Z); kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos (Z); li ne povis sin reteni tremi, de tremado; la tro altaj poŝtokostoj retenis lin de korespondado; reteni lian nevon de krimaj agoj (Z).
  • sinteno, sintenado (Z)
    Maniero, laŭ kiu oni tenas sin fizike aŭ mense en difinitaj cirkonstancoj: la virino kun afekte protektema sintenado (Z).
  • sindeteno
    La fakto, ke oni ne partoprenas en ia komuna agado: li ne venis al la bankedo, kaj lia sindeteno kaŭzis sensacion; voĉdoni per jes, ne aŭ sindeteno.
  • *subteni
    1. Firme teni de sube, por malhelpi falon: subteni lamantan maljunulon (B); subteni per palisoj la branĉojn de fruktarbo; muro subtenanta terason; ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune (Z); kaj Aaron kaj ĥur subtenis liajn manojn (X); Uza etendis sian manon, por subteni la keston, ĉar la bovoj klinpuŝis ĝin (X); mi kaj niaj infanoj, diris la cikonio, ni povas ĉe la transportado reciproke nin subteni (Z); (f) per favorkoreco reĝo subtenas sian tronon (X).
    1. Teni en bona stato, por malhelpi senfortiĝon, konsumiĝon: estas sufiĉe da lakto, por subteni la vivon de viaj servantinoj (X); ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu (X); la sanktan fajron ĉiam subtenadi (Z); subteni la artistojn, la E-an movadon; la E-istoj pli energie subtenados la aferon (Z); (f) amo naskas kaj subtenas la vivon (Z); mia furiozo min subtenis (X); nur tiu penso subtenas nin en nia sendanka laboro.
    1. Apogi, por malhelpi malsukceson, malvenkon ks: ni subtenis ĝin per malcertaj voĉoj (B); ĉiu partio deziras mian ĉefecon nur tiam, kiam mi subtenas la agadon de tiu partio (Z); al venko rajto venas, se ĝin forto subtenas (Z); subteni ies proponon.
    1. Agi, por ke io ne ĉesu, ne estu interrompita: donacetoj subtenas amikecon (Z); ili subtenas inter si regulan korespondadon (Z); verko, kiu havas la celon subtenadi unuformecon de stilo inter ĉiuj E-istoj (Z); ĉi tiu devigata alkalkulado sin al ia speciala gento forte subtenas la gentan ŝovinismon (Z); persiste subtenataj asertoj (Z); tiel ni subtenas ilin en ilia erara opinio (Z); subteni la konversacion.
  • subteno
    Ago subteni kaj ties rezulto: trovi subtenon ĉe neatendita flanko.
  • subtenado
    Agado de iu, kiu subtenas: akcepti monan subtenadon de mia bopatro (Z).
  • subtenanto
    1. Tiu, kiu subtenadas: subtenanto de sporta klubo, de nova inventaĵo, de danĝera teorio.
    1. [MATEMATIKO] (pp funkcio) La fermaĵo de la aro de ĉiuj punktoj, kie la funkcio ne nulas.
  • subtenilo
    Ilo, kiu subtenas ion.
    stego, apogilo.
  • altoteno
    [KRISTANISMO] Hostilevado.
  • bonteni
    Teni en bona stato: la bontenado de aŭtomobilo.
  • fajreltena
    Tia, ke ĝi povas elteni la fajron, ne difektiĝante: fajreltena plado.
  • fruktotenejo
    Ejo, kie fruktoj estas konservataj.
  • krisoltenilo
    [KEMIO] Speciala ilo, por teni kaj porti varman krisolon ks.
  • librotenado
    Enskribado de en- kaj el-spezoj en komercajn librojn.
  • *librotenanto, librotenisto
    Komerca kontisto.
  • mantenilo
    Ekstremo de peco (en maŝino, aparato ks), kies formo estas difinita, por oportunigi la agon de la mano.
    manilo.
  • mareltena (Z)
    Havanta la sufiĉan fortikon, ĝustan ekvilibron ktp, por elteni la movojn de la ondoj.
  • maŝtenilo
    Ilo en formo de longa fibolo, kiun oni tredas tra la maŝoj de trikaĵo, por provizore ilin kunteni, dum oni faras alian procedon.
  • meblotenejo
    Loko, kie oni tenas ies meblojn staplitaj por pli-malpli longa tempo.
  • memorteni
    Teni en sia memoro.
  • paŝ (o)teni (ntr)
    Fari, ke oni egaligu siajn paŝojn kun tiuj de alia persono: la knabo provis paŝoteni kun mi.
  • piedteno
    Teno de grundo per la piedoj, sufiĉa por stari: antaŭeniri en la akvon, dum oni havas ankoraŭ piedtenon; perdi la piedtenon.
  • ŝraŭbtenilo = vajco.
  • ŝtrumpotenilo
    Krurzono aŭ ĵartelo.
  • vestotenejo
    Loko, kie oni tenas staplitajn vestojn, ekz. por soldatoj ks.
  • vivteni (tr)
    Ebligi la pluvivadon de iu: li vivtenis sin tre malfacile kaj tre maloportune; oni povas vivteni sin per nura lakto; la vivtenaj kostoj plialtiĝis.
  • vivteno
    Rimedo por ebligi daŭron de sia vivo: por sia vivo li povis jam mem zorgi (Z); gajni sian vivtenon per la ŝvito de sia frunto.

    teni


    Esprimoj

    Apenaŭ teni la okulojn malfermitaj.
    Apogi, subteni proponon.
    Donacetoj subtenas amikecon.
    Epifizo konsistas el spongeca osto entenanta ruĝan medelon.
    Esti tenata en granda estimo, taksata kiel alte estiminda, grandvalora,
    Kiu retenas siajn vortojn estas saĝa.
    La bazaro estas tenata ĉiun merkredon.
    La febro lin tenas.
    La knabo provis paŝteni kun mi.
    La prezo de la manĝo estas 8 eŭroj; en tiu prezo estas entenata la vino; 8 eŭroj ekskluzive je, de la vino.
    La vivtenaj kostoj plialtiĝis.
    La ŝipo tenis sian kurson norden.
    Li ne povas teni ĉe si sekreton.
    Malgrasa kiel skeleto, kiel balailtenilo.
    Ne povi sin deteni de plorado.
    Nur 1a espero tenas lin vivanta.
    Preni edzinon, kiu tenas sin pli alte ol li.
    Preni, teni, kapti iun je (ĉe) la brako.
    Preskribo entenas konsilojn pri dieto kaj recepton por pocio.
    Sin teni je la defensivo.
    Tiu ŝipo tenas, 1000 tonelojn.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    alteniĝi,alteno,altoteno,antaŭteni,bonteni,deteni,deteniĝemo,elteni,enteni,enteno,fajreltena,fajreltena,forteni,forteno,fruktotenejo,krisoltenilo,kuneteni,kunteniĝi,librotenado,librotenanto,librotenisto,malteni,mantenilo,mareltena,mareltena,maŝtenilo,meblotenejo,memorteni,neeltenebla,neretenebla,piedteno,reteni,sin teni,sindeteno,sintenado,subtenado,subtenanto,subteni,subtenilo,subteno,tenado,tenanto,tenejo,tenema,teni,tenilo,tenisto,teniĝi,teniĝo,teno,tenpeco,tenujo,varmeltena,vestotenejo,vivteni,vivteno,ŝraŭbtenilo,ŝtrumpotenilo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    adheri (alteniĝi)
    algluiĝi (alteniĝi)
    alte apreci (alte teni)
    disponi
    ellasi
    havi
    konservi
    konsisti
    loktena striko
    modereco (deteniĝemo)
    posedi
    resti
    rezervujo (tenujo)
    rezisti
    singardemo (deteniĝemo)
    tenajlo

    Ankaŭ vidu:

    aparta. atenui fiksi. havi. kapti. leŭtenanto memori. resti. tenono

    Iel rilatitaj:

    abstinx adherx afrikatx altx ansx antaŭ apartenx apartx aprecx arestx atentx atenux brosx butonx disponx enhavx facilx fiksx forkx gardx glux havx helpx kaptx konservx konsistx kuirx kulerx lasx leŭtenantx librx memorx moderx murx opinix parolx pordx portx posedx povx prenx proponx restx rezervx rezistx sintenx strikx subtenx tegmentx tenajlx tenonx ŝtrumpx