prudenta

*prudent/a

  1. Kapabla juĝi la cirkonstancojn kaj laŭ tio ĝuste konduti: io tro sensenca, por ke prudenta homo povu serioze pensi pri ĝi (Z); ĉi tiuj du pruvas, ke ni staras plej supre super ĉiuj prudentaj estaĵoj (Z); kiuj delogiĝas (per vino), nu ne estas prudenta (X); la prudentaj virgulinoj (N); David estis prudenta en ĉiuj siaj agoj (X); ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta (Z); agi tre prudente (X).
    saĝa, kompetenta. [VIDU] racia.
  1. Konforma al la cirkonstancoj, al la postuloj de la aferoj; troviĝanta en la ĝusta mezuro; ne absurda: tiu ĉi propono estas laŭ mia opinio tre prudenta (Z); donu al mi prudentan respondon (Z) (ne fantazian); por la plej prudentaj moralaj predikoj la mondo ĉiam restas absolute surda (Z); li konvinkiĝis, ke la plej prudenta afero estas reteni tiujn vortojn ĉe si (Z); riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo (Z).
  • prudento
    Kapablo juĝi la realaĵojn kaj agi prudente: Dio donis al Salomono saĝon kaj tre multe da prudento (X); la rutino kaj spirita inercio komencas iom post iom cedadi al la sana prudento (Z); nur vi sola, ŝi diras, havas normalan prudenton (Z); la eklezio rakontis al ili pri diversaj elpensitaj 'ordonoj de Dio' [...] kaj ilia prudento kontraŭ tio ekprotestis (Z); savi la religion de la senduba pereo, al kiu alkondukis ĝin la batalado inter la prudento kaj eklezio (Z); kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas (Z); de legado sen atento ne riĉiĝas la prudento (Z); via prudento certe estas ne en normala stato! (Z); lia prudento turniĝas: mi pensas, ke li faras versojn! (Z); konservu klarecon de la kapo kaj prudenton (Z); jen Ofelio perdis la prudenton, sen kiu ni ne estas pli ol bestoj (Z).
    inteligenteco, racio.
  • prudentigi
    Admoni, instigi al prudento: la koro de saĝulo prudentigas lian buŝon (X).
  • prudentiĝi
    Iĝi prudenta; forlasi eraran vid- aŭ ag-manieron.
    rekonsciiĝi.
  • malprudento
    Frenezo: la avino mortigis sin mem en atako de malprudento (Z).
  • neprudenta
    Ne konforma al la prudento: se reganto estas neprudenta, tiam fariĝas multe da maljustaĵoj (Z); ni faris neprudente, ke ni kaŝis la veran kaŭzon de la morto lia (Z).
  • senprudenta
    Ne havanta prudenton: junulo senprudenta, kiu iras al ŝia domo (X); lia senprudenteco lin devojigos (X); la sorĉo de la formo lin senprudentigis (Z).

    prudenta

    instigi iun al prudento. konduto. malprudente paroli. mi alvokas vian prudenton. Oni devas tre prudente dozi la toksajn kuracilojn. prudenta : kapabla ĝuste prijuĝi la aferojn; uzanta tiun kapablon. Tiu propono estas laŭ mia opinio tre prudenta. Zorgi, ke la elektitoj estu homoj prudentaj.
    atenta. juĝi. justa. karaktero. opinii. pensi. persono. rezoni. scii.



    Iel rilatitaj:

    agx atentx brutx cerbx justx juĝx kapx karakterx korx opinix pensx personx proponx rezonx scix