al

PMEG: [al]


I- Prepozicio montranta:
  1. Fizikan proksimiĝon en iu direkto: iri al la urbo, al la lernejo, al la onklo (Z); eliri renkonte al iu (Z); apogi sin al iu (Z); al la muro; la riveretoj fluas al riveroj (Z); la suno kliniĝas al la okcidento (Z); nun de loko flugu ĝi al loko! (Z); (f) de tago al tago; de tempo al tempo (Z); venos al vi mizero (Z).

RIM. 1 'al ordinare montras nur la celadon al iu loko, dum la akuz. povas enhavi en si ankaŭ la atingon de la celo.' (Z).
  1. Direkton aŭ celon de ia movo aŭ fizika ago: frapi al la pordo (Z); ĵeti ion al iu, prezenti ion al iu, etendi la manon al iu (Z); direkti sian voĉon (Z), levi la okulojn (Z) al iu, sin turni al iu (Z); (p, f) rigardi al la strato; diri, skribi, respondi al iu; pagi ion al iu, tiu pordo kondukas al la parko; enirejo al la ĝardeno; jen la vojo al Parizo; (f) la kongreso estas en bona vojo al efektiviĝo.

RIM. 2 'al' montras kelkafoje la staton rezultantan de la movo: disrompi vazon al pecoj; natrio k kloro kombiniĝas al natria klorido.
en.
  1. Celon de ia sento, penso aŭ volo: via koro sin tiru ne al pekuloj (X); sopiri al la hejmo (Z); deziri bonon al iu; minaci, flati, kontraŭstari, pardoni, ordoni al iu; amo, abomeno, inklino al io; montri entuziasmon al E.; intencoj al bono k malbono (Z); la malamo, kiun li eksentis al agi (Z); ni estu amikoj al ĉiuj popoloj!; ne estu tro severa al li.
  1. Atribuon, destinon, apartenecon: doni, proponi, komisii, sendi ion al iu; prezentu al vi mian embarason; apliki teorion al la praktiko; kondamni iun al morto; konveni, aparteni al; akiri al si gloron (Z); preni al si la liberecon, la rajton fari ion; ĉio bona estas al via dispono (Z); knabo lasita al si mem (Z); al kio oni estas naskita, tion oni tuj povas vidi laŭ la eksteraĵo (Z); sklavoj al Faraono (X); al via sano! (Z).
  1. Interesatecon, profiton aŭ malprofiton, kiun iu ricevas per la ago: servi, malutili al iu; detranĉu al mi pecon (Z); starigi al iu monumenton; lavi al iu la piedojn, bati al si la bruston (Z); legi, kanti ion al iu (Z); estas al mi varme, malvarme (Z), bone (Z), ĝoje (Z); li faris al si veston (X); mi planos al mi ĝardenon (X); mi kolektis al mi arĝenton (X); ŝi malfermas sian manon al la malriĉulo (X).
  1. Rilaton de koncerneco, esprimeblan ankaŭ per akuz.: danki, helpi, aludi, kompati, obei, plaĉi, rilati al iu, io; konforma, fremda al io.

RIM. 3 Tiu malpreciza uzo klarigas, kial oni trovas 'al', eĉ ĉe Z., post verboj, kiuj logike postulus de-komplementon: ursino, al kiu estas rabitaj infanoj (X); ŝteli, forpreni ion al iu (Z); demandi, peti ion al iu, aĉeti ion al iu. Pli klare estas uzi 'disde'.
RIM. 4 Tie ĉi klasigas la komplementoj de la ig-kunmetoj, en kiuj la kaŭzata ago estas pasiva, k ties subjekto ricevas, okaze de la ago, ian profiton aŭ malprofiton: trinkigu al li akvon (Z); li sentigos al vi sian skurĝon (X); vidigi (Z), aŭdigi, konigi (Z); sciigi (Z), perdigi, evitigi (Z) ion al iu.
per.
  1. Adicion, kompletigon: aldoni du al kvar; li enfermis ĝin en la kokinejon, al la kokinoj k anasoj (Z); (f) aldoniĝos al vi jaroj da vivo (Z); por kio ni bezonas apartan serion da finiĝoj por ĉiu persono k nombro, k al (krom) tio ĉi en ĉiu tempo k modo novan serion da finiĝoj? (Z); al tio ĉi ne forgesu, ke [...] (Z).
    plus.
  1. (ark.) Daton aŭ momenton, ĉe kiu oni faru ion: dankon por via amika sendaĵo al mia naskotago (Z); koran dankon por via amika gratulo al la datreveno de mia naskiĝo (Z); al la baldaŭa komenciĝonta nova jaro mi sendas al vi la plej koran gratulon (Z); la figarboj, ĉe kiuj la vojaĝantoj sidiĝas al la vespermanĝo (B); la plej amata ĉevaleto, sur kiu ili elveturas al ĉiu okazo (Z); al la malfeliĉo (Z) (malfeliĉe); = okaze de.
  1. Gramatikan rilaton inter agsubst. k ties objekta suplemento: estimo al la tradicio (Z); akcepto al la kongresanoj; subtenado al io; ofendo, persekuto, protektado, ŝato, timo, voko al iu, io.

RIM. 5 Tiu uzo estas utila, en kelkaj okazoj, por eviti la dubasencecon de la prep. de: amo de la filo al sia patro; sed ekz. post la verboj de produktado al signifas nature 'aldone al': (verkado de ĉapitro al romano ks), k la vera solvo estas la anstataŭigo de la subjekta suplementa de per fare de aŭ far.
  1. Post adj, aŭ adv.:

a) estmanieron de la koncernataĵo rilate al iu aŭ io: afabla, avida, bona, danka, favora, inklina, surda al iu, io;
b) bonan aŭ malbonan econ de iu aŭ io rilate al la koncernataĵo: abomena, agrabla, antipatia, kara, simpatia al;
c) konkretan aŭ metaforan proksimecon aŭ malproksimecon: konforma, egala, simila, parenca, najbara al iu, io; danke al, spite al.






  • Esprimoj


    Akcepto al la kongresanoj.
    Aldoni du al kvar.
    Apliki teorion al la pratiko.
    De tempo al tempo.
    Deziri bonon al iu.
    Disrompi vazon al pecoj.
    Iri al la urbo.
    Kanti ion al iu.
    Konforma al io.
    Sin turni al iu.

    Kelkaj kunmetaĵoj 


    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    adicio
    aldoni (aligi)
    aniĝi (aliĝi)
    aparteniĝi (aliĝi)
    aparteno
    atribuo
    celo
    de
    destino
    direkto
    disde
    en
    kompletigo
    movo
    oriento
    per
    plus
    profito
    proksima
    rilato

    Ankaŭ vidu:

    morfemo, prepozicio, dativo

    Iel rilatitaj:

    -an adicix aneksx apartenx atribux celx dativx de destinx direktx dis donx en kompletx morfemx movx opinix orientx per plus por prepozicix profitx proksimx rilatx