senco

*senc/o

  1. Maniero, kiel vorto aŭ frazo estas komprenota: tiun vorton mi uzas ordinare en la senco de [...] (Z); la senco de ambaŭ vortoj estas malsama (Z); sen la akuzativo la senco ofte estas neklara (Z); kelkaj verboj havas duoblan sencon (Z); la senco diras al ni, ke la sufikso estas necesa (Z); la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi (Z); la akuzativo dependas nur de la senco (Z); mi ne povas kapti en ĝi la sencon (Z); propra, figura (aŭ metafora) senco; uzi vorton en la strikta, la larĝa, en la jura, en la religia senco; (f) la tuta vivo perdis en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoron (Z). [VIDU] semantiko, signifo. [VIDU] sencoturno.
  1. = sencumo.
  • sencumo
    [MATEMATIKO] Direkto, precipe en la kazo, ke ekzistas nur du direktoj eblaj, ĉu laŭlonge de rekto, ĉu laŭ cirklo: negativa sencumo (movo laŭ la montriloj de horloĝo); pozitiva sencumo (inverse). [VIDU] signumo.
  • sencoriĉa
    Havanta plenan, gravan sencon: sencoriĉa maksimo.
  • dusenca
    Prezentanta du eblajn sencojn, ne preciza, ne klara: 'diamanto' estas dusenca vorto (B).
  • dusencaĵo
    Vorto aŭ esprimo dusenca.
  • dusenceco
    Eco de eldiro aŭ ago dusenca.
  • dubasenca
    Tia, ke oni dubas pri ĝia ĝusta senco.
  • kontraŭsenco
    Miskompreno, per kiu tradukisto donas al frazo aŭ frazparto sencon alian, ol la originala.
  • kontraŭsence = kontraŭdirekte.
  • plursenca
    Havanta plurajn sencojn.
    ambigue.
  • sensenca
    Prezentanta nenian sencon: ĉi tiun verson mi trovas vere sensenca, diris la koko (Z); la sensenca fabelo, ke ili (la judoj) ŝtelas konsekritajn hostiojn (Z); pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco (Z); barbo potenca, sed kapo sensenca (Z); paroli sensence (nek al temo, nek al celo (Z)).
  • *sensencaĵo
    Io sensenca: paroli sensencaĵon (Z).
  • unusenca
    Havanta nur unu sencon.
  • unusencuma
    (pp vojo) Tia, ke oni rajtas veturi sur ĝi nur en unu sola sencumo.

    senco


    aŭdosenco.Finfine la tuta malkonsento reduktiĝas al diskuto pri la senco de unuvorto.kompreni.kontraŭsenco.kunsenco.La senco de la trafiko.Rivolui en la senco de horloĝmontriloj.Tio tuŝas la esencon mem de la demando.Tio tuŝas la esencon mem de la demando.
    direkto. filozofio. kompreni. lingvo. montri. opinii. scii. signifi. signo. traduki. trafiko. vorto.

    Iel rilatitaj:

    absurdx aforismx ambigux amfibologix direktx filozofix havx komprenx lingvx montrx opinix scix signifx signx tradukx trafikx vortx