supozi

*supoz/i (tr)

  1. Esti inklina pensi, manke de pruvoj certaj; akcepti ion kiel probabla, ne havante pri ĝi efektivan scion: mi supozas, ke ili perdiĝis en la vojo (Z); mi supozas, ke li baldaŭ alvenos; li ne lasis min supozi, kiajn intencojn li havas (Z); ĉu la tempo, kiun vi supozas elekti, estas por li akceptebla? (Z); tial mi supozas vojaĝi en la sekvanta maniero (Z); personoj, kiuj supozas nesciadon aŭ eĉ naivecon tie, kie ekzistas nur pacienco (Z); publikigadi la supozatan programon de la kongreso (Z).
    konjekti.
  1. Preni kiel hipotezon: ni supozu eĉ, ke tiu formo de L.I. montriĝos kiel erara (Z); supozu, ke via patro estus la juĝanto, kion do li decidus?; eĉ se oni supozas, ke la leĝo diras la malon, restus la morala postulado.
  • supozo
    Penso, opinio de iu, kiu supozas: via supozo, ke la societo havos [...] (Z); ĉia ombro da supozo, kvazaŭ ekzistas ia malkontenteco inter mi kaj vi, malaperos (Z); mi havas pri tio nek scion nek supozon (Z); tiu respondo konfirmas mian supozon.
  • supoza
    Prezentanta supozon: supoza propozicio; lia supoza nomo.
  • supoze, ke
    Kunmetita subjunkcio, signifanta 'en tia supozo, ke': supoze, ke ĉio glate iros, vi estos elektita.
    kondiĉe, ke; se.
  • supozebla
    Tia, ke oni povas tion supozi: jes, lia morto estas supozebla.
  • supozeble
    En supozebla maniero: la maro elĵetis korpon, tio estis virino, supozeble kadavro (Z); li tamen sciis, kiel tie supozeble aspektas (Z).
  • supozigi
    Esti aŭ fari tiel, ke oni povas supozi: lia tono supozigis al mi, ke li ne estas sincera; la teleologio supozigus kreinton.
    kondiĉi.

    supozi

    REVO: [supozi]
    hipoteziinklina pensiLa rezulto estis tute alia, ol mi supozis, imagis.probablasupoza.Tio konfirmas mian supozon.
    afero. certa. opinii. pensi. pruvi. scii. vero.

    Iel rilatitaj:

    aferx certx imagx konjektx opinix pensx pruvx scix se verx verŝajnx ŝajnx