bezoni

  1. Suferi je manko aŭ ne· sufiĉa havo de io, kion postulas la fizika vivo: bezoni nutraĵon (Z), ili ne trovis la bezonatan akvon (Z); honoro ne donas, kion stomako bezonas (Z); kiel ajn forte ili bezonis ripozon, ili tuj flugis (Z); la klimatoj, kie homo bezonas veston, estas kondamnitaj al la laboro, milito k moralo; (+ inf.) mi bezonas dormi; ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos (Z); (abs) kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas (Z); kiam vi trovis mielon, manĝu, kiom vi bezonas (X); ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas (Z).
    mal· sati, soifi.
  1. Ne posedi ion konkretan, kies manko ĝenas: iaj gesinjoroj bezonis por sia kuirejo kelke da seĝoj (Z); ni ekstreme bezonas plenan vortaregon (Z); antaŭ kelke da tagoj ni efektive bezonis ĉambristinon (Z); ne la sanuloj bezonas kuraciston (N); oni ĉiam bezonas monon! (B); por tio ni ne bezonas kondukanton (Z); mi mem ne povas eldoni eĉ la centan (centonan) parton de tio, kio estas bezonata (Z).
    malhavi, sopiri.
  1. Ne povi atingi sian celon aŭ destinitecon sen la ekhavo de io abstrakta: ni antaŭ ĉio bezonas plej severan unuecon (Z); la klasikaj verkistoj ofte bezonas komentarion (Z); granda ŝipo bezonas profundon (Z); por glate mensogi oni spriton bezonas (Z); la bezonata forto pli aŭ malpli frue kolektiĝos (Z); (kun inf.) io, pro kio oni bezonas nur kliniĝi, por tuj ricevi la deziratan objekton (Z); se ni bezonas uzi prepozicion [...] (Z); li dentojn prunti ne bezonas (sk. por sin defendi).
    necesigi, postuli.

RIM. Z. regule uzas 'ne bezoni... bezoni', por esprimi la neadon de devo: ni ne bezonas timi, ke oni ilin reciproke konfuzos (Z); ni ne bezonas decidi, ke oni uzu ekskluzive nur la nominativon (Z); pri tio ni ne bezonas timi (Z).
  • bezona
    Necesa, postulata: por vino bona ŝildo (reklamo) ne estas bezona; ĉu lingvo internacia estas bezona? (Z); se nur tio ĉi estas bezona, kuraĝon mi havas sufiĉe (Z); ŝparu, kiam bone, vi havos, kiam bezone (Z); bezone estas, ke vi venu plej rapide.
  • bezono
    1. Sufero pro manko de io, kion postulas la vivo: senti bezonon de nutraĵo; havi bezonon trinki; ŝi sentis la bezonon ekdormi; Saul eniris en la kavernon por natura bezono (X); bezono leĝon ne obeas (Z); la bezonoj de l' kortego estis malavare provizitaj (B).
    1. ĝeno pro manko de ia oportunaĵo, komfortigaĵo: havi moderajn, grandajn bezonojn; ĝi estis efektive helpo en la ekstrema bezono (Z); milito povis satigi lian bezonon de gloro (B); infanoj havas bezonon petoli.
    1. Manko de io necesa alia atingo de celo: klareco estas bezono de normala spirito; tiuj ĉi vortoj estis kreitaj, unu post unu, laŭ la kreskanta bezono (Z); en okazo de bezono (Z), de nebezono (Z).
  • bezonaĵo
    Objekto, materialo bezonata.
  • laŭbezone
    En okazo de bezono.
  • senbezona
    Ne bezonata: senbezona katenado de la senco de (sufikso) (Z); tio ĉi tute senbezone ligus nin (Z); mi ne konsilus uzi senbezone novajn vortojn (Z).
    nenecesa, sen· utila, superflua.
  • necesbezono
    Manko de ĉio, kion postulas la fizika vivo.
    mizero, senhava.
    bezoni

    bezoni


    Esprimoj

    Granda ŝipo bezonas profundon.
    Havi bezonon trinki.
    Mi ne bezonu diri duafoje.
    Por vino bona sildo ne bezona.
    Satigi sian bezonon de gloro per milito.
    Senti la bezonon silenti.
    Tio postulas, bezonas ankoraŭ multe da, tempo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    aerbezon(ant)a,bezona,bezonaĵo,bezoni,bezono, energibezona,laŭbezone, necesbezono,senbezona, vivnecesaĵo, vivpano

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    senhava
    senutila
    superflua

    nesufiĉe

    bezoni dormon, ripozon, kuraciston, monon
    deziri
    malsati
    necesigi
    posedi
    postuli
    prunti
    soifi
    suferi
    urĝi

    devo
    manko
    mizero
    porvivaĵo
    ĝeno

    Ankaŭ vidu:


    Iel rilatitaj:

    absolutx aerx apetencx devx dezirx donx energix eventualx havx mankx mizerx monx necesx okazx posedx postulx pruntx ricevx satx soifx sopirx suferx sufiĉx superflux tempx urĝx utilx vivx volx ĝenx