rulo

*rul/o

  1. Pli-malpli longa objekto cilindroforma: rulo da paperoj (Z); rulo por platigi paston; rulo de skribmaŝino; (f) tio (drinkado kaj kartludado) estas du ruloj, sur kiuj oni ne povas bone stari (Z).
  1. Forta ondego, kiun maro turne puŝas al la bardo.
    hulo.
  1. (ark.) = cilindro.
  • *ruli (tr)
    1. Movi en iu direkto objekton, turnadante ĝin ĉirkaŭ ĝia akso: ruli barelon en kelon, dehakitan arbotrunkon per leviloj; kiu rulas ŝtonon, al tiu ĝi revenos (X); la infanoj rulis neĝbulon laŭ la strato; la rivero rulas ŝtonojn; renversinte la pladeton, ili rulis ĝin sur la planko (B); ruli globeton inter siaj fingroj; la infano ekridis de ĝojo, rulis sin sur la tero (Z); (analoge) ruladi la okulojn (ĉiudirekte).
      giri, rotacii, ŝlifi, turni, volvi.
    1. Estigi movon, kiu donas la impreson de rulado: la maro rulis pezajn ondegojn sur la bordon (Z); la tritikaj kampoj rulis ondojn de oro; la vento rulas la nebulon, la kamenfumon.
    1. Eligi sonon kun vibra reeĥa efekto: ruli versojn; ruli la rojn; la orgeno rulis sub la volboj majestajn tonojn; vane la granda urbo ruladis malsupre siajn obtuzajn bruojn (Z); (f) (grandan) agon tra generacioj kaj landaj la buŝo de l' poetoj pligrandigante rulas (Z); (abs) sub rulanta krakego (Z) (de la tondro).
    1. [KOMPUTIKO] Plenumigi komputilan programon: uzanto rulas programon en komputilo per la mastrumilo; la kapablo de programo ruliĝi per diversaj komputiloj; rultempa eraro.
      lanci, munti.
  • rulado
    1. Ago de tiu, kiu rulas: Sizifa rulado de ŝtono; rulado de tamburoj (Z); oni aŭdas la lastajn ruladojn de la tondro.
    1. [MUZIKO] Gamo rapide kantata sur unu sama silabo.
  • rulaĵo
    Io rulita, i.a.:
    1. [KUIRARTO] Vianda aŭ fiŝa tranĉaĵo, aŭ brasika folio rulita kaj garnita (per farĉo ks): vegetara rulo.
    1. [KUIRARTO] Kuka pasto, rulita kaj garnita per konfitaĵo.
    1. (fm) Mane kunvolvita aŭ kunrulita cigaredo kun fumebla substanco: marihuana, haŝisa rulaĵo; mi vidis ŝin [...] kun botelo aŭ rulaĵo inter la fingroj (JC).
  • ruligi
    Fari, ke iu ruliĝu sur radoj: al la veturigistoj mi donados po rublo, ke ili ruligu min kiel kortegan kurieron (Z).
  • ruliĝi
    1. Moviĝi, turniĝante ĉirkaŭ sia akso: feraj reloj, sur kiuj ruliĝis la radoj (Z); la pizoj ruliĝis sur la teron (Z); la grandaj moneroj ruliĝis sur la planko (Z); la globeto ruliĝis en fendon; ha, vi denove ruliĝadis sur la lito! (Z); (f) rado de doloro kaj de ĝojo en mia kor' ruliĝas (mi estas jen en doloro, jen en ĝojo).
    1. Antaŭeniĝi pere de la ruliĝado de subportantaj radoj: la veturilo ruliĝis tre rapide (Z); veturiloj ruliĝadis brue tra la stratoj (B); la ruliĝanta grandega veturilo (Z).
    1. Veturi per radveturilo: ni ruliĝos la tutan tagon; nun la vojo estas pli bona, kaj ni povos ruliĝi pli rapide.
    1. Antaŭeniĝi per onda movo: tie, kie Rejno ruliĝas antaŭen kiel unu sola longa ondo (Z); tie, kie nun la maro ruliĝas sur la sablan grundon (Z); ondego ruliĝis trans la buspriton (Z); la mara nebulo ruliĝadis super la akvo (Z).
    1. [ŜIPOJ] Transverse balanciĝadi, alterne suprenigante babordon kaj tribordon: la boato, ne plu obeante la rudron, komencis forte ruliĝi.
      tangi.
    1. [AVIADO] Ricevi angulan moviĝon ĉirkaŭ la longakso.
  • ruliĝado
    Serio de la movoj, vibroj ktp de io ruliĝanta: la erikejo aspektis alloga kaj invitanta al ruliĝado (Z); la ruliĝado de ŝipo estas pli ĝena kaj danĝera, ol la tangado; ŝi aŭdis la ruliĝadon de la maro okcidente (Z).
  • rulilo
    Malgranda rado, per kiu oni povas rulŝovi pezan objekton: ruliloj de brakseĝo, de movebla stovo.
  • rulujo
    Parto de lagro, en kiu ruliĝas globetoj aŭ ruloj.
  • rulumi (tr)
    1. Volvi 1.
    1. Volvi skribrulaĵon de unu bastono al alia por legi ĝin.
    1. [KOMPUTIKO] Movi (tekston) sur komputila ekrano por rigardi tekston, kiu estas tro granda por la ekrano aŭ por la fenestro: rulumi tekston tra longa dosiero.
      foliumi.
  • alruliĝi
    Alproksimiĝi, ruliĝante: la ondoj alruliĝis sur la sablon; veni hejmen en kaleŝo, alruliĝi tiel al ia najbaro! (Z).
  • deruli
    Movi de iu loko, rulante: kiu derulos por ni la ŝtonon de la enirejo de la tombo? (N); tiam oni deruladis la ŝtonon de sur la aperturo kaj trinkigadis la ŝafojn (X); la peza ŝtono, kiu kuŝis sur lia kapo, senbrue deruliĝis (Z); sur ŝia vango deruliĝis pezaj larmoj (Z).
  • ekruliĝi
    Komenci ruliĝi: la kaleŝo ekruliĝis for (Z); ĉevalojn ili havas ĉi tie tre bonajn, ni tiel bonege ekruliĝus! (Z).
  • elruliĝi
    Eliri ruliĝante: ĉiuj kvin pizoj elruliĝis en la lumon de la suno (Z); nuboj da fumo elruliĝis el la fenestroj de la brulanta domo.
  • forruli
    Forigi, rulante: nebulo, kiun la vento forrulis (Z).
  • kunruli
    Ruli objekton ĉirkaŭ ĝi mem: kunruli mapon, tapiŝon; la ĉielo kunruliĝis kiel skribrulaĵo (X).
    volvi.
  • kunrul (ad)o
    [KOMPUTIKO] Samtempa plenumo de pluraj programoj per la samaj komputaj rimedoj: kunrulaj algoritmoj.
    tempopartigo, paralelismo.
  • preterruliĝi
    Veturi per radveturilo preter io: li preterruliĝis en sia ĉaro.
  • transruliĝi
    Ruliĝante, transiri: la Norda Maro povus transruliĝi super ili, kaj ili tamen restus starantaj (Z).
  • draŝrulo
    Peza rulo, uzata por draŝi: kiel draŝrulo ĝi (krokodilo) kuŝas sur la ŝlimo (X).
  • falruliĝi
    Falante, ruliĝi ĉirkaŭ si mem: li falruliĝis de branĉo al branĉo.
  • folirulozo
    [AGRIKULTURO] Virusmalsano de terpomo.
  • gladruli
    Kalandri.
  • hakruleto
    [KUIRARTO] Malgranda rulo el hakita manĝaĵo, precipe viando, spicita kaj rostita: Balkana, orienta hakruleto; hakruleta bulko.
  • inkrulo
    Rulo por ŝmiri paperfolion per inko.
  • plenruliĝo
    [AVIADO] Kompleta turniĝo de aviadilo ĉirkaŭ sia longakso.
  • printemporulo
    [KUIRARTO] E-Azia entreo, konsistanta el pastorulo farĉita per hakitaj legomoj, mungidoj kaj foje kokaĵo: Sajgona printemporulo.
  • skribrulaĵo
    Rulo el ia materialo, sur kiu estas skribita teksto: oni trovis unu skribrulaĵon, en kiu estis skribita [...] (X); la skribrulaĵoj de la Morta Maro.
  • ŝoserulilo
    Peza cilindro el metalo, uzata por premi ŝoseon.
  • teksorulo
    Longa cilindro de teksmaŝino, ĉirkaŭ kiu oni muntas la varpon.
    rulo

    agrikulturo kuko pasto rotacio turni

    Bildvortaro


    123-72 : rulringego; ringorado; homrado
    123-73 : manrungo
    123-74 : ringomanilo
    123-75 : piedrungo
    123-76 -83 : rultabulado
    123-76 : rultabulisto
    123-77 : rultabulo
    123-78 : tabulnazo
    123-79 : tabulkalkano
    123-80 : tabulo
    123-81 : aksoj
    123-82 : radetoj; ruliloj
    123-83 : duontubo

    Iel rilatitaj:

    agrikulturx anastatikx flux irx kukx kulturx litx mantelx pastx pilkx plenx portx rotacix seĝx skribx tabulx tempx tranĉx turnx veturx volvx ŝtonx