sekvi

*sekv/i (tr)

  1. Iri aŭ veni post moviĝanta objekto aŭ persono: mi sekvis lin tra pordo en tiun ĉambron (Z); Sara sekvis lin laŭpaŝe (Z); la hundo sekvis la ŝteliston; la ĉasisto sekvas sian hundon; sekvu la paŝosignojn de piuloj (X); letero sekvas; (f) sekvi iun per la okuloj (Z), per la rigardo (Z), per la penso (B); ĉiu sekvas (per la rigardo) kun intereso la malfacilan bataladon (Z); nur bono kaj favoro sekvos vin en la daŭro de via tuta vivo (Z).
    akompani, eskorti.
  1. Iri laŭ io aŭ agi konforme al io, kio gvidas: sekvi vojon; sekvi konsilon, ekzemplon, kutimon, metodon, principon (Z); sekvu miajn leĝojn kaj observu miajn ordonojn (X); sekvi la preskribojn de la kuracisto; sekvi la modon, (f) sekvi sian nazon (agi laŭ instinkto); sekvi sian malbonan inspiron (Z).
  1. Partianiĝi al iu, dividi ies opiniojn, trakti kiel mastron: la domon de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda (X); Salomono ne sekvis plene la Eternulon, li sekvis Aŝtaron, diaĵon de la Cidonanoj (X); (f) kiu sekvas vantaĵojn, tiu havas plenan malriĉecon (X).
  1. Okazi post io, esti lokita post io: post somero sekvas aŭtuno; tago tagon sekvas, sed ne similas (Z); ŝiprompiĝoj sekvis unu la alian (Z); la pago sekvos; kisoj sekvis post kisoj en senfina feliĉego (Z); (speciale, pp reĝoj ks) Filipo la 2a sekvis post Karolo la Kvina.
  1. Rezulti el, esti motivita aŭ kaŭzita de: el la dirita regulo sekvas, ke ni povas ĉiam uzi [...] (Z); kio do sekvas de ĝi? (Z); el tiel konfuzaj debatoj sekvis nenia decido.
  1. Mense kapti la signifon de io, la ideojn de iu: estas malfacile sekvi viajn pensojn (Z); mi konfesas, ke vin mi ne sekvas plu en tia demonstrado.
  • sekva
    Posta, jena, ĉi-suba.
  • sekve
    Kiel natura aŭ logika sekvo: ĝis nun ne estis, sekve ne povas esti (Z); li donis al vi la vivon, vi estas lia karno, sekve li estu sankta por vi! (Z); vi min konas, sekve vi scias ankaŭ, kiu mi estas (Z); estas necese, ke ili ambaŭ oficiale (k sekve heredige) aliĝu al komunumo liberpensa (Z); sekve de tio ni decidas, ke [...] .
    do.
  • sekvo
    Tio, kio sekvas el io: tio estas tute natura sekvo (Z); ĉio estas nur sekvo de lia tro eksplodema temperamento (Z); la sekvoj de malsukcesa milito (B); kian sekvon havos via interveno, mi ne povas antaŭvidi.
    konsekvenco, rezulto.
  • sekvado
    Agado de iu, kiu sekvas iun aŭ ion: lia sekvado de la virino fariĝis pli hezitema; egale kiel la sekvado de gustoj personaj aŭ naciaj, estas senfrukta kaj danĝera ankaŭ la sekvado de teoriaj principoj (Z); sekvado de falsaj dioj (X).
  • sekvaĵo
    1. La sekvanta plua parto: la sekvaĵo de la teksto estas difektita.
    1. [MEDICINO] Pli-malpli fruaj kaj daŭraj komplikaĵoj, aperantaj aŭ restantaj post malsano.
  • sekvanta
    1. Tuj posta: la sekvantan tagon [...] ŝi estis jam en la urbo (Z); dum la tuta sekvanta tago li staris sur unu piedo (Z); eniri en la sekvantan ĉambron.
    1. Jena, troviĝanta en la posta frazo: unu el ĝiaj dogmoj estas la sekvanta (Z); la diferencon vi komprenos pli bone el la sekvantaj ekzemploj (Z).
  • sekvanto
    Iu, kiu sekvas alian personon: ŝi turnis la kapon kaj ekrigardis sian sekvanton; (f) la sekvantoj de tiu filozofo.
    disĉiplo.
  • sekvantaro
    Aro da personoj, kiuj kutime aŭ speciale sekvas eminentan personon: la reĝo kun sia sekvantaro; la admiralo alvenis kun galonŝarĝita sekvantaro.
  • sekvigi
    1. Fari, ke iu estu sekvanta aŭ sekvata: li sekvigis la suspektindulon per policisto.
    1. Fari, ke io sekvu el io: unu ekzemplo tuj sekvigos la alian (Z); produktado malpli kara sekvigas plian vendadon kaj produktadon; mi estas malsana, sed tio ne sekvigas, ke mi ne povas manĝi.
      kuntreni.
  • sekvosigno
    Spuro.
  • intersekvi sin
    Kontinue sekvi unu alian: tabelo de intersekvado de reĝoj.
  • sensekva
    Tia, ke ĝi ne havas sekvon; negrava.
  • sinsekvo
    1. Aro da aĵoj, regule metitaj unu post alia: laŭ la ŝtuparo staris sinsekvo da soldatoj.
    1. Aro da okazaĵoj, estiĝintaj unu post alia: sinsekvo da aventuroj (B); la tragedio de Hamleto prezentas veran sinsekvon da murdoj.
  • sinsekva
    Prezentanta sinsekvon: la vento venis en formo de sinsekvaj puŝoj (Z); de tiam li suferis sinsekvajn malsanojn.
  • ĉassekvi
    Peni kapti per senhalta sekvado: ĉassekvata murdisto.

    sekvi


    Gangstero ĉassekvata, persekutata kaj arestita.gvidi.iri.kapti la signifon.Kiel anaro da ŝafoj post la kriemuloj (sekvi la antaŭirantojn).komplikaĵo post malsano.kompreni.konsekvenco.La ago sekvis la penson.La gajninta ĉevalo preterdistancis la sekvintan je unu kollongo.La operacio havis feliĉan sekvon.Li sinsekve encirkvitigis ĉiujn administraciojn de sia lando.logoko.Pesi la sekvojn de ago.Religie sekvi, observi la preskribon de la kuracisto.Saltadi el unua al deka (paroli sensekve).sekv(ont)a.sekvaĵo.sekvi post.sekvojadendro.sekvojo.Tagon tago sekvas sed ne similas.
    iri. okazi. paroli. pensi. simila. tempo.

    Iel rilatitaj:

    alternx do irx laŭ ligx okazx parolx pensx post se similx tempx unu venx