nur

*nur


I- Partikulo uzata:
  1. antaŭ vorto de nombro aŭ kvanto, por signifi 'ne pli ol': ni havas nur unu buŝon (Z); nur unufoja mensoginto (Z); en la ĉambro sidas nur kelke da homoj (Z); li estas nur dekjara; post la patro restis al ni nur malgranda dometo (Z); el tiu malmulto, kiun mi scias, vi ekscios nur malmulte (Z); ĝi povis per unu fojo fari nur unu aferon (Z); de majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo (Z);
  1. antaŭ vorto de tempo, por signifi 'ne (mal)pli frue ol': tion oni ankaŭ ĝuste komprenos nur iam poste (Z); laŭdu tagon nur vespere (Z); neĝo kaŝas nur ĝis printempo (Z); nur nun oni povas scii, kiel la mondo aspektas (Z); la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta (Z); mi atendos vin nur ĝis la sesa;
  1. antaŭ substantivo sen determinanto kvanta, por signifi 'neniu, nenio alia ol': nur li kaj la ĉielo scias, kion li travivis!; fari oficialan decidon [...] havas la rajton nur nia akademio (Z); nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras (Z); ĉu vi fratinon havas nur elektron? (Z); E. estas nur lingvo (Z); en nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj (Z); por malfrua gasto restas nur osto (Z); li havis sur la piedoj nur ŝtrumpojn (Z); mi faris nur ŝercon (Z); pri io simila mi sciiĝis nur el (el nenio alia, ol) la libroj (Z); la E-ismo celas nur al tio, ke (Z) [...] ; nur pri ili ŝi pensis (Z); ĉion, kion vi volas, nur ne tion! (Z) (ĉion alian, ol tion);
  1. antaŭ adjektivo, adjekto aŭ ĉe verbo, por signifi 'ne alie, ol': forveturis malsaĝa, revenis pli aĝa (Z); tio estas nur via kulpo (Z); la akuzativo estas enkondukita nur el neceso (Z); fremdan lokon li vizitas nur en akompano de siaj gepatroj (Z); ĉion, kion mi skribas al vi, volu rigardi nur kiel mian opinion (Z); kiu tro pelas, nur malakcelas (Z); vi bezonas nur sekvi min (Z) (por konstati la adulton); nur ne manĝu unu la alian pro tro da karesoj! (Z) (agu ĉiel alie, ol tiel!).
  • RIM. 1 Z. uzas 'nur' ĉe la verbo 'povi' kun malpreciza nuanco de intenso, neprigo: ili teksas la plej belan ŝtofon, kiun oni nur povas al si prezenti; la mastro kriis tiel laŭte, kiel li nur povis ktp.
    RIM. 2 Same kiel 'ne', la adverbo 'nur' devas ĉiam senpere stari antaŭ la vorto, kiun ĝi koncernas kaj limigas: mi deziras nur iom promeni kun vi; mi deziras promeni nur kun vi; ni diros nur kelkajn vortojn pri la lingvoj artaj; ni diros tial kelke da vortoj nur pri la lingvoj artaj (Z); li estis pia kiel infano, kiam nur ne atakis lin nia nigra spirito (Z).
    RIM. 3 Ofte la vortoj 'nur' kaj 'sole' estas samvaloraj, kaj eĉ iufoje Z. uzas ambaŭ pleonasme: ĝis hodiaŭ aperis sole nur du efektive pretaj kaj vivipovaj lingvoj. Sed ne ĉiuokaze tamen ili estas indiferente uzeblaj: ĉe la temposignifaj vortoj, sole montras pli klare la unikecon, nur la datlimon: la prezentado okazos sole dimanĉe (en neniu alia tago); la prezentado okazos nur dimanĉe (ne pli frue ol dimanĉe).
    sola.
  • ne nur ... , sed ankaŭ...
    Duopa konjunkcio, uzata por akcenti la gravecon de la dua frazmembro: ŝi estas ne nur bela, sed ankaŭ bona (kio estas pli grava!); ni loĝas en Londono ne nur en somero, sed ankaŭ en vintro (Z); tiuj homoj konsideras ne nur E-on en ĝia ekstera lingva formo, sed ankaŭ ĝian internan ideon (Z).
    sole.

  • II- Kombinebla morfemo kun la sama signifo:
  • nura
    Apartenanta al nur unu speco, prezentanta nur unu karakteron: tio estas nura eraro; tie kolektiĝadis nuraj friponoj (sen aliaj rekoneblaj ecoj); la nura bleko de leono timigas ĉiujn bestojn; lia nura alproksimiĝo kompromitis virinon (Z).
  • ununura
    La sola en sia speco: lia ununura filo; tio devas esti nia ununura leĝo.
    solsola. [VIDU] unika.

    nur

    PMEG: [nur]

    Esprimoj

    Celi nur trafeblajn objektivojn.
    Edzo kaj edzino estas nur unu.
    El la lernantoj nur malmulta elcento finas la studadon.
    Elegantulino : nura pupo.
    La gazeto deziras nur regali la legantojn per novaĵo.
    La kuracisto povas nur helpi la naturon.
    La tuta urbo parolas nur pri tio.
    Respondi nur per insultoj.
    tio postulas nur momenton.
    Tiu artikolo estas nur deliraĵo..
    Tiu trajno kursadas nur sabate.
    Vidi en ĉiu afero nur la malbonan flankon.
    Vidi nur ĝis la pinto de sia nazo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    ne nur... sed ankaŭ...,nur,nura,se... nur...,ununura

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    kvanto
    ne alie ol
    ne malpli frue ol
    ne pli ol
    nenio alia ol
    neniu alia ol
    nombro
    sole
    tempo
    unika (ununura)

    Ankaŭ vidu:

    kvanto, partikulo, tiom

    Iel rilatitaj:

    alix ankaŭ frux kvantx nombrx partikulx pli simplx solx tempx tiom unikx