fazo

faz/o

  1. [ASTRONOMIO] Perioda aspektoŝanĝo de astro: la fazoj de Luno.
  1. [KOMUNUZO] ĉiu el la difinitaj sinsekvaj statoj en la evoluado de fenomeno: fazoj de malsano, de milito.
    stadio.
  1. [BOTANIKO] [BIOLOGIO] Parto de la vivociklo de vegetaĵo kaj pli ĝenerale de vivulo, karakterizata de n (unuploida fazo) aŭ de 2n kromosomoj (duploida fazo). [VIDU] generacio 2.
  1. [BIOLOGIO] ĉiu el la sinsekvaj statoj:

a) en la ciklo de ĉelo: mitozaj, mejozaj fazoj;
b) de ribosomo, kiu legas genan mesaĝon laŭ sinsekvo de baztriopoj.
stadio.
  1. [FIZIKO] (pp periodaj funkcioj, ekz-e tensioj, kurentoj, ondofunkcioj) La varia angulo en la sinuseca aŭ kompleks-eksponenta prezento de iu grando: faza diferenco inter tensio kaj kurento (simb.: •, pr. phi).
  1. [ELEKTRO] ĉiu el la partoj de sistemo, inter kiuj daŭre ekzistas fiksa faza diferenco: la fazoj R, S kaj T de trifaza sistemo; faza volvaĵo, konduktilo, tensio; plurfaza alterna kurento.
  1. [FIZIKO] [KEMIO] Ebla aperoformo de iu substanco: likva, gasa, solida fazo; fazoregulo (de Gibbs); fazdiagramo, faztransiro.
  • defaziĝo
    Diferenco kun la origina fazo.
  • elfazigi
    [ELEKTRO] (pp alterna kurento) ŝanĝi el la origina fazo: la konstanto de elfaziĝo (en telekomuniko).
  • interfazo
    [BIOLOGIO] Fazo en la ciklo de ĉelo, kiam ĝi kaj ties nukleo ne dividiĝas: la ĉela ciklo komenciĝas per mitozo kaj finiĝas per la fino de interfazo.
  • malfaza
    [ELEKTRO] Prezentanta je 180° fazan diferencon.
  • samfaza
    Prezentanta nulan fazan diferencon.
    kvadratura, opozicia.
  • lunfazo
    [ASTRONOMIO] ĉiu el la diversaj aspektoj de Luno, dum luna monato.

    fazx


    Iel rilatitaj:

    Lunx anafazx astronomix ciklx etapx periodx samx tempx