sezono

*sezon/o

  1. ĉiu el la jarkvaronoj, el kiuj du komenciĝas je la solsticoj kaj du je la ekvinoksoj, kaj kiujn, en la mezvarmaj terzonoj, distingas diferencaj temperaturoj: la kvar sezonoj estas printempo, somero, aŭtuno kaj vintro; estis malfrua sezono (Z) (aŭtuno); la juna sezono (printempo); ĉiu sezono kun sia bono (Z).
  1. En la varmaj aŭ malvarmaj terzonoj, ĉiu el la du jarpartoj, dum kiu la meteologiaj kondiĉoj estas konstantaj: la seka, la pluva sezono; la Inuitoj konas nur du sezonojn, naŭmonatan vintron kaj trimonatan someron.
  1. Jarparto, aparte taŭga aŭ favora por ia faro, okupo, komercofako ks: por ĉio estas sezono (X); la sezono de la ĉaso, de la banoj; tio estas la morta sezono por la ĉapelistoj, peltistoj, karbovendistoj.
  • sezona
    Okazanta dum difinita sezono: sezona komerco, fiŝkaptado.
  • antaŭsezono
    La sezono antaŭ la ĉefsezono.
  • ĉefsezono
    La plej favora sezono por difinita aktiveco: dum la ĉefsezono la prezoj de la hoteloj estas altigitaj je 20 %.
  • ekstersezona
    Troviĝanta ekster la favora sezono: (f) ekstersezona ŝerco.
  • intersezona
    Troviĝanta inter du sezonoj, unu favora kaj la alia malfavora: intersezonaj rabataĵoj.
  • postsezono
    La sezono post la ĉefsezono.

    sezono


    Esprimoj

    La morta sezono por la ĉapelistoj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    antaŭsezono,ekstersezona,intersezona,postsezono,sezona,sezono,ĉefsezono

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    aŭtunfino
    bansezono
    bela sezono
    belaj tagoj
    ekvinoksoj
    elvintriĝo
    hundotagoj
    intersezonaj rabataĵoj
    jarkvarono
    jarparto
    naturrenoviĝo
    plensomero
    pluva sezono, seka sezono
    printempa ekvinoksa punkto
    sezonoj: printempo ( primavero), somero, aŭtuno, vintro
    solstico
    temperaturo
    trimestro
    vintro
    ĉassezono

    Ankaŭ vidu:

    kalendaro, printempo, somero, vetero, vintro.

    Iel rilatitaj:

    antaŭ aŭtunx banx ekvinoksx jarx kalendarx monatx naturx pluvx primaverx printempx sekx solsticx somerx teatrx temperaturx tempx trimestrx veterx vintrx ĉasx