aĝo



  1. Kvanto da tempo, pasinta ekde la naskiĝo de ekzistaĵo, aŭ ekde la ekesto de io: li havis la aĝon de ĉirkaŭ 25 jaroj (Z); en la aĝo de 8 tagoj (Z); ĝi estis virino de meza aĝo (Z); kia estas via aĝo? (Z); kian aĝon vi havas? (Z); aĝo tro matura ne estas plezura (Z); la aĝo de hundo, de kverko; la aĝo de Luno (fazoj); aĝo de militŝipo.
    infano, (mal)juna, adoleski, adolto. [VIDU] aĝpiramido, aĝoprezidanto.
  1. Baza geokronologia unuo, responda al la stratigrafia unua etaĝo: aĝo ĝenerale daŭras 5-6 milionojn da jaroj. [VIDU] geokronologio.

  • tempaĝo
    ĉiu el la grandaj periodoj, per kiuj oni dividas la historion k prahistorion: la tempaĝo de la tajlita ŝtono; revenigi la oran tempaĝon (Z).
    aĝo 2, epoko, erao.
  • aĝa
    Havanta ian aĝon: mi estas pli aĝa ol vi; esti 5 jarojn aĝa; aĝulo de unu monato (Z).
  • aĝi
    Esti atinginta la aĝon de: li nun aĝas sesdek jarojn.
  • grandaĝa
    1. Pli ol iom maljuna.
    1. (evi) = adolta, maturaĝa.
  • infanaĝo
    La tempo, dum kiu oni estas infano.
  • jaraĝa
    Havanta la aĝon de unu jaro: pretigu jaraĝan ŝafidon kiel bruloferon (X); jaraĝa ĉevalo.
  • maturaĝa
    Adolta.
  • neplenaĝa
    [juro] Ne atinginta la aĝon, postulatan de la leĝo por ĝui ĉiujn civilajn rajtojn.
  • neplenaĝeco
    Stato de homo neplenaĝa.
  • plejaĝulo (X)
    Plej respektata ano de komunumo pro sia aĝo k saĝo.
  • *plenaĝa
    [juro] Havanta la aĝon, je kiu la leĝo agnoskas al persono la kapablon plenumi siajn rajtojn, respondeci pri siaj agoj ks.
  • plenaĝeco
    [juro] Stato de homo plenaĝa.
  • profundaĝa (Z)
    Tre maljuna.
  • samaĝa
    Havanta la saman aĝon kiel alia: li estas samaĝa kiel mi; ne ĉio samaĝa estas ankaŭ samtempa; liaj samaĝuloj jam malaperis.

  • Esprimoj

    Amare bedaŭri la perditan tempon de la juneco, la forpasintan junecon
    Aĝulo de unu monato
    Ce la sojlo de la maljuneco
    En la daŭro de kelkaj semajnoj li maljuniĝis je pluraj jaroj
    En la floro de la juneco
    En lia frua aĝo
    Eraroj de juneco kaj manko de pripenso
    Esti en floranta, delikata aĝo
    Esti je unu jaro pli juna ol iu
    Faltoj maljunulaj
    Forkuras, forflugis la jaroj
    Havi ankoraŭ lakton sur la lipoj
    Homoj kadukiĝantaj morale kaj mense
    Honori la maljunulojn
    Jam de longe forflugis mia juneco
    Juna kaj varmegsanga
    Juneco ne scias, maljuneco ne povas
    Kia estas via aĝo? Kian aĝon vi havas? Kiom aĝa (Kiomjara) vi estas?
    Kiam vi naskiĝis?
    Kiom da jaroj vi havas?
    Kiom vi aĝas? La aĝo kurbigas
    Kiomjara vi estas?
    Klinita sub la pezo de la jaroj
    Konservi sianjunecon
    La aŭtuno de Ia vivo
    La malfruo de adoleskiĝo
    Li atingis la aĝon de 60 jaroj
    Li estas samaĝa kiel mi
    Li havas la aĝon de ĉirkaŭ 25 jaroj
    Li mortis profundaĝe
    Li nun aĝas 60 jarojn
    Li ĵus elrampis el la ova ŝelo
    Mi estas 18 jarojn aĝa
    Mi estas 18-jara
    Mi havas 18 jarojn
    Mi havas dudek jarojn
    Ne havante eĉ plenajn 46 jarojn, mi...
    Ne malŝatu vian patrinon, kiam ŝi maljuniĝos
    Ne ĉiam per la aĝo mezuriĝas la saĝo
    Oni devas lernigi la infanojn montri indulgon al la maljunuloj
    Pagas la maljunaj jaroj por junaj eraroj
    Personoj de diversaj aĝoj
    Por sia aĝo, ŝi estas ankoraŭ sufiĉe juna
    Profunda aĝo
    Tremanta, kaduka korpoaliaj
    Uragana juneco
    Velkoŝrumpa maljunulino
    Vi ŝajnas almenau tiel juna kiel
    Washington estis naskita la 22-an de Februaro
    Zamenhofo naskiĝiŝ la 15-an de Decembro 1859 (1859-12-15)
    Ĉagrenoj maljunigas

    Kelkaj kunmetaĵoj

    aĝa, aĝi, aĝo, aĝokaduka, aĝolimo, aĝoprezidanto, aĝpiramido, grandaĝa, infanaĝo, jaraĝa, junaĝo, maljunaĝo, maturaĝa, neplenaĝa, neplenaĝeco, plejaĝulo, plenaĝa, plenaĝeco, profundaĝa, samaĝa, tempaĝo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    juna
    kaduka
    maljuna
    matura
    olda
    plenkreska
    pli juna
    saĝa

    kreski
    kurbiĝi
    reinfaniĝi

    prapatroj
    adolesk(ul)o
    adoleskanteco
    adolto
    bebo
    bubo
    etulo
    generacio
    huligano
    ido
    infaneco
    infano
    jaro
    junularo
    kadukulejo
    knabino
    knabo
    majoritato
    menskadukeco
    praulo
    seniliĝo

    Ankaŭ vidu:

    esti. juna. saĝa. tempo. vivi.

    Iel rilatitaj:

    -et -id adoleskx adoltx altx bebx bubx daŭrx estx generacix grandx homx huliganx iam infanx jarx junx kadukx kalendarx knabx kreskx kurbx laktx longx majoritatx maturx naskx oldx pasx patrx pensx piramidx plej plenx pra prezidx profundx samx saĝx scix senilx sufiĉx tempx vivx ĉiam