kiam

*kiam

  1. Demanda morfemo, signifanta 'en kiu tempo?': kiam vi revenos?; kiam mi povos paroli al ŝi?; ĝis kiam vi kolere repuŝos la preĝon de via popolo? (X).
  1. Samsignifa morfemo, enkondukanta dependan demandon: skribu, kiam vi alvenos, kaj mi iros atendi vin ĉe la flughaveno; oni neniam scias, kiam oni divenas ĝuste aŭ ne.
  1. Subjunkcio, signifanta 'en la tempo en kiu': kiam oni estas riĉa, oni havas multajn amikojn (Z); kiam mi venis al li, li dormis (Z); mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon (Z); kiam mi venos, diru al mi [...] (Z); mi ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas (Z); li akurate ricevados ĉiun novan nomaron, tuj kiam ĝi estos presita (Z); estis Novjara tago, kiam mi denove iris sur la turon (Z); ĝis tiu tempo, kiam [...] (Z); ĉiun fojon, kiam [...] ; lian edzinon vi prenis, post kiam vi lin mortigis (X); Adam vivis, post kiam naskiĝis al li Set, 800 jarojn (X).
  1. La sama, subst-e uzata: ĉio dependas de 'se' kaj 'kiam' (Z).

PMEG: [tabelvortojje -iam]


iam. jaro. juna. neniam. programo. semajno. tago. tempo.

Iel rilatitaj:

iam jarx junx ke neniam programx se semajnx tagx tempx