nun

*nun


I- Cirkonstanca morfemo, signifanta:
  1. 'ĝuste en la momento, dum kiu ni parolas': mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo (Z); vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto (Z); io granda nun naskiĝas (Z) (en Bulonjo); nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝi (Z); mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de min; ĝis nun mi ne venis ankoraŭ al la lasta decido (Z).
  1. 'ĝuste en tiu momento, en kiun ni metas nin per la imago': ŝi pensis, ke li nun vojaĝas tra montaroj (Z); la doktoro trovas, ke li nun resaniĝos (Z); ĉiuj ŝatis sian imperiestron, kaj nun li estis malsana (Z); nun venis la vico al nia urbo (Z); la unuan fojon en sia vivo M. nun venis al iu pro negoco (Z); la elfo trovis rozon, inter kies bonodoraj folioj li de nun loĝis (Z); nun ni rigardu, kio sekvas (Z); nun mi ekripozos (Z).
  1. 'ĉe la estantaj cirkonstancoj, sekve de tio': mi revenis Varsovion esperante, ke nun mia kuracista praktiko iros pli bone (Z); kaj nun ni ĉion forgesu (Z); mi lasis ilin tute ĉirkaŭfermi, nun ili devas batali kiel malesperuloj (Z); farita via faro, nun adiaŭ, mia kara! (Z).
  1. 'en la estanta tempo': uzado de aviadiloj nun pli kaj pli oftiĝas; riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun (Z); se ne la 'se' malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa (Z).
  • nun kiam
    Kunmetita subjunkcio, signifanta 'ĉar; sekve de tio ke; konsidere la fakton, ke': nun kiam mi vin konas, la afero estas tute alia; nun kiam vi ĝin mencias, mi tion rememoras.
    RIM. Kiam la kaŭza rilato estas pli emfazata ol la tempa, kelkaj uzas: 'nun ke'.
  • II- Kombinebla morfemo kun la samaj signifoj:
  • nuna
    Estanta, okazanta nun: de mia juneco ĝis la nuna tago (X).
  • nun (ec)o
    La estanteco: kontraste inter la pasinteco kaj la nuneco (Z).
  • ĝisnuna
    Tia, kia ĝi estis, okazis ĝis nun: konforme al la ĝisnuna moro (Z); gravecon havas niaj ĝisnunaj akiroj (Z).

    nun

    PMEG: [nun]

    Esprimoj

    La kuracarto estas nun dividita en multajn specialojn.
    La nun diskutata kazo.
    Li nun aĝas 60 jarojn.
    Mi estas nun absolute ne kapabla por iu laboro, ne kapabla je io.
    Novaj, ĝis nun ne konataj pensoj atakis la kapon de la juna virino.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    nun,nun kiam,nun(ec)o,nuna,nuntempa,nuntempe,nuntempo,ĝisnuna

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    aktuale
    antaŭe
    en la estanta tempo.
    estonteco.
    pasinteco
    poste
    prokrasti
    ĉi- momente
    ĝisdatigi
    ĝuste en la momento, dum kiu ni parolas.

    Ankaŭ vidu:

    juna, tempo.

    Iel rilatitaj:

    aktualx antaŭ datx donx estx hodiaŭ intertempx jam junx modernx momentx pasx post prokrastx tempx