difini

*difin/i (tr)

  1. [FILOZOFIO] [SCIENCOJ] Precize klarigi (ideon aŭ vorton) per la ecoj aŭ nuancoj, kiuj apartigas ĝin disde la aliaj: difini dogmon, la esencon de Homaranismo (Z), la sencon de la vorto 'gento'.
  1. Precize klarigi la naturon, sencon aŭ rolon de io aŭ iu: la ministro difinis sian politikon; tiuj kostoj estas difinitaj per voĉdono de la akcianoj (Z); ellabori difinitajn regulojn (Z); tiu ĉi demando akceptis decidon pli difinitan (Z); per tiuj pronomoj oni difinas la sekson de la persono; ni iras al celo klare difinita k nepre atingota (Z); en la difinita tempo (B); vi difinis lian limon (X); fianĉon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo (Z); difini taskon al iu, premion al la konkurantoj; nedifinita artikolo (Z) (nedifina).

RIM. Tiun ampleksan duan signifon de la verbo iom post iom limigis la du poste oficialigitaj 'determini' k 'destini'.
  • difino
    1. Preciza klarigo, per kiu oni diras, kio estas io k kio ĝi ne estas: difino de la triangulo, de la vorto 'demokratio', de la rolo de la Komitato; fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino (Z); ciklaj difinoj (kiuj resendas unu al la alia).
    1. (pp televido) La precizeco reprodukti transsenditan bildon: altdifina televido (sistemo, en kiu la sumo de la linioj superas 1 000).
  • difina
    1. Rilata al difino: difina formulo.
    1. [LINGVOSCIENCO] Limiganta la signifamplekson de subst., avertante, ke temas pri iel jam konata afero: difina artikolo.
  • nedifina
    [LINGVOSCIENCO] Ne limiganta la signifamplekson de subst.: nedifinaj pronomaj (iu, kelka ktp).
  • nedifinebla
    Ne povanta ricevi difinon: doni tute precizan klarigon de tiaj nedifineblaj vortoj, kiel 'jam' aŭ 'plu' estas tre malfacile (Z); nedifinebla suspekto, odoro.
  • sendifina
    Ne montranta difinon: la sendifina modalo (infinitivo).

    difini

    REVO: [difini]
    difina artikolo.difinita integralo.En tiu tempa, en la difinita tempo.Li revenis en, la difinita tago.nedifinita integralo.sendifina modo.Tia politiko defias ĉian difinon.
    gramatiko. matematiko. ordo. scii. tempo.

    Iel rilatitaj:

    ajn artikolx certx gramatikx la matematikx ordx scix tempx vortarx