poŝto
*poŝt/o
- [HISTORIO] ĉiu el serio de postiljonoj aŭ veturiloj, laŭregule irantaj de unu stacio al la sekvanta laŭ organizita linio por transporti leterojn, paketojn aŭ vojaĝantojn: la poŝto haltis kun la fremdaj gastoj antaŭ la arba pordego (Z); oni alportis al mi el la poŝto leteron (Z); ĉevaloj por poŝto; (f) hodiaŭ matene li per ekstra poŝto forveturis al la diablo (Z) (estis ekzekutita).
kuriero.
- Publika, ordinare ŝtata institucio, por la rapida transportado de leteroj, gazetoj kaj malgrandaj paketoj: ĉi tie la poŝto ne akceptas doganpagajn paketojn; la poŝto strikas; respondi per revenanta poŝto. [VIDU] poŝtkarto, poŝtkesto, poŝtkodo, poŝtmarko, poŝtoficejo, poŝtrepage, poŝtrestante, poŝtunuiĝo.
- ĉiu el la distribuoj de leteroj: la poŝto venis (Z).
poŝta
Rilata al poŝto: - la granda poŝta kaleŝo (Z); alveninte sur ian poŝtan stacion malfrue en la vespero, mi ordonis kiel eble plej rapide almeti la ĉevalojn (G); poŝte veturi (tre rapide);
- poŝta ŝipo (Z); poŝta trajno; poŝta internacia konvencio.
poŝti (tr)
Enpoŝtigi: mi nepre volas poŝti mian leteron, antaŭ ol io intervenos (K). poŝtaĵo
Tio, kio estas sendita per poŝto. poŝtestro - [HISTORIO] ĉefo de poŝta stacio.
- ĉefo de poŝtoficejo.
poŝtisto
Oficisto de la poŝto.
leterportisto. enpoŝtigi
Transdoni al la poŝto: enpoŝtigi leteron. aerpoŝte
Surskribo sur letero, por ke ĝi estu transportata per aviadilo, ordinare kontraŭ krompago. paperpoŝto
Poŝto 2, kontraste kun retpoŝto: paperpoŝta adreso. retpoŝto
[KOMPUTIKO] Sistemo por transsendi mesaĝojn inter uzantoj de komputila reto: retpoŝtilo; enkursigi retpoŝton. [VIDU] retadreso, retmesaĝo. voĉpoŝto
[TELEKOMUNIKOJ] Sistemo, per kiu alvokanto povas registri mesaĝojn por aliaj uzantoj de telefonreto.
Aerpoŝto.Afranki per memorfesta poŝtmarko.La poŝta konvencio de Berno.Letero sendita el tre malproksime, aerpoŝte ; alveninta ĝustatempe.poŝtkarto.poŝtkodo.poŝtmarko.poŝtaĵo.poŝtejo.poŝtilo.poŝtisto.poŝtkarto.poŝtrestante.Respondu per revenanta poŝto (revenpoŝte).retpoŝto.
adresi.adreso.afranki.banderolo.bildkarto.depeŝo.enkursigi.filatelo.internacia respondkupono.komuniki.korespondi.koverto.kuriero.leterportisto.pakaĵo.registri.respondkupono (rpk).sendi.sigelo.stampi.subskribi.telefono.telegrafo.telegramo.
informi. komputi. letero. telegramo. tempo.
Bildvortaro
395 : Poŝto
395-01 -33 : poŝtoficejo
395-01 : giĉetejo
395-02 : poŝt(oficist)o
395-03 : deĵorveŝto
395-04 : deĵorkravato
395-05 : registra terminalo
395-06 : klavaro kun tratira kartolegilo
395-07 : poŝskanilo por enigi numerojn de pakoj kaj registritaj leteroj
395-08 : PIN-enigilo por entajpi personan identigan numeron (PIN-numeron)
395-09 : globskribilo
395-10 : skribilingo
395-11 : prospektujo
395-12 : klasilo de poŝtmarkoj
395-13 : poŝtmarko, poŝta valormarko
395-14 : poŝtmarkofolio
395-15 : poŝtmarkokajero kun memgluaj poŝtmarkoj
395-16 : formatŝablono (poŝta sablono, kovertoŝablono)
395-17 : humidigilo
395-18 : kvitancopresilo aŭ kvitancoprintilo
395-19 : gluetikedoj por specialaj poŝtaĵoj (ekz. aerpoŝto, ekspresa letero)
395-20 : memgluaj paknumeroj
395-21 : ŝanĝmona tirkesto
395-22 : elektronika leter- kaj pakpesilo
395-23 : pako
395-24 : ekspresetikedo
395-25 : paketo
395-26 : pakoĉareto
395-27 : pakoformularo
395-28 : klientino de poŝto
395-29 : trulada vando
395-30 : poŝtfakaro aŭ poŝtfaka ŝranko
395-31 : poŝtfako
395-32 : poŝtobutiko
395-33 : sortimento de pakoskatoloj
395-34 -45 : leterdistribua sekcio (leterdistribuejo)
395-34 : alvenigo de leteroj
395-35 : sendaĵkesto
395-36 : transportbendo de sendaĵkestoj
395-37 : laŭnormaj leteroj
395-38 : regbutona konzolo
395-39 : monitoro
395-40 : letertransigaj bendoj
395-41 : videokodiga laborloko
395-42 : ekrano
395-43 : adresbildo
395-44 : adreso
395-45 : klavaro
395-46 : malplenigo de poŝtkesto
395-47 : poŝtkesto
395-48 : kestomalpleniga sako
395-49 : poŝskanilo
395-50 : strikodo ene de poŝtkesto
395-51 : poŝtaŭto
395-52 : enmanigo de sendaĵoj
395-53 : leterportisto
395-54 : leterportista teko aŭ leterteko
395-55 : leterportista biciklo aŭ poŝtobiciklo
395-56 : biciklosako de leterportisto
395-57 : letersendaĵo
395-58 : adreso de ricevanto
395-59 : adreso de sendanto
Iel rilatitaj:
adresx
aerogramx
aerx
informx
komputx
korespondx
kuponx
leterx
markx
pagx
pakx
restx
sakx
telegramx
tempx
veturx