-as

PMEG: [-as]
  • Finaĵo de verbo, uzata kiam oni esprimiĝas dum la aludata procezo (t.n. prezenco): la patro skribas leteron, k la infanoj preparas siajn lecionojn (Z).

  • RIM. Pro tiu difino k 'ĉar tempo estanta ekzistas vere nur, kiam la ago aŭ stato daŭras sufiĉe' (Z), 'as' povas esprimi agon aŭ staton konstantan aŭ ĉiamvaloran: en tiu ĉi lando loĝas tri milionoj da kristanoj (Z); sesdek minutoj faras unu horon (Z).
  • Memstara morfemo, uzata iufoje en poezio kiel kopulo anst. estas: al mi, junul' kuraĝa, mond' as malfermita (G). [VIDU] as·tempo.

  • finaĵo, kopulo, morfemo, prezenco, tempo,

    Iel rilatitaj:

    finx kopulx morfemx prezencx tempx verbx