kuri

*kur/i (ntr)

  1. (iu) Iri per movoj pli rapidaj ol en marŝo, dum kiuj ambaŭ piedoj periode troviĝas samtempe en la aero: li kuris al la pordo (Z); ŝi ekvidis fraŭlineton kiu [...] kuris al ĝi (Z); per la ŝtuparo ŝi kuris malsupren (Z); Marta kuris en direkto al [...] (Z); en kiun flankon ŝi kuris?; ŝi kuris kiel rabia (Z); la muso kuris sub la liton (Z); ŝi tuj kuris bati ĝin (Z); kuru kaj diru al tiu junulo (X); (abs) riĉulo veturas, malriĉulo kuras (Z); (f) kuri en danĝeron (B).
    troti, galopi, flugi, rapidi, urĝiĝi.
  1. (io) Rapide moviĝi de unu loko al alia: akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras (Z); nuboj kuris sur la ĉielo; ŝtipoj, sur kies ŝelo kuras pala flameto (B); mono kuras al mono (Z); tremoj kuris sur mia dorso (B); (f) la dormo kuris for de miaj okuloj (Z); (f) sciiĝo kuris tra la urbo; malbona (famo) kuras rapide (Z).
  1. (io) Kontinue, seninterrompe iri: la vojo kuras sur varmaj valoj (B); ruĝa fadeno kuras tra la ŝtofo; la procentoj kuras jam de unu faro; tiu limtempo kuras de hodiaŭ je la oka; la arterio kuras laŭlonge de la muskolo.
  • kuro
    Ago de iu aŭ io kuranta: al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro (Z); volanta kruro ne laciĝas de kuro (Z); la kuro de la rivereto; la ĉevalo stumblis en sia kuro; (f) lasi liberan kuron al sia fantazio; doni liberan kuron al la haltinta mono (Z); la nehaltigebla kuro de tiu severa malsano.
  • kurado
    Daŭra, ripeta aŭ kutima kuro: premio pro plej rapida kurado, ne pro unufoja kuro (Z); kurado rapida, blindaj; ŝi komencis jam perdi rapidecon en sia kurado (Z); ni vidas la kuradon de la unua, ĝi estas kiel la kurado de Aĥimaac (X); tiu stelo en sia kurado trans arkaĵo la ĉiela (Z).
  • kuradi
    Daŭre aŭ ripete kuri: la ĉevalo kuradis en plena galopo (Z); kuradi kiel venenita muso (Z); konstante faradi facilanimaĵojn kaj kuradi post diinoj (Z) (virinoj).
  • kuranta
    1. Okazanta en la priparolata tempo; nuntempa, aktuala: tiu ĉi rubriko enhavos la kurantan parton de nia afero (Z); sed la kurantaj fariĝoj en la patrujo de la unuaj hilelistoj devigas ilin elpagi [...] pli frue, ol ili intencis (Z); en la kuranta jaro (Z), monato.
    1. Regule okazanta, kutima, ordinara: mi ne povis trovi eĉ unu liberan minuton por la kuranta korespondo (Z); kovri la kurantajn elspezojn (Z); kuranta konto; plenumi la kurantajn aferojn (Z); deŝirita de la kuranta sort' de mia domo (Z).
  • kuregi
    Rapidege, senbride, blinde kuri.
  • kurejo
    1. [SPORTO] Loko de la stadiono, kie la sportistoj kuradas.
    1. [SPORTO] Loko de la vet-organizaĵo, kie la ĉevaloj kuradas.
    1. [AVIADO] Orientita vojo, interne de alteriĝa areo, laŭ kiu aviadilo alvenas kaj foriras. SIN. dromo.
  • kurigi
    Fari, ke iu aŭ io kuru: li kurigis ĉiujn siajn servistojn, por plenumi plej malgrandan deziron; kurigi malbonan famon pri iu (Z); ĝi estas bela historio, kurigu ĝin pluen! (Z).
  • kuristo
    1. [HISTORIO] Homo, kiu kure portis sciigojn: la reĝo diris al la kuristoj, kiuj staris apud li (X); miaj tagoj estas pli rapidpiedaj ol kuristo (X).
      kuriero.
    1. Atleto, kiu kuradas.
  • kurumo
    [SPORTO] Parto de sporta konkurso en kelkaj fakoj, en kiu parto de la konkursantoj aŭ formacioj piede, bicikle, rajde, boate k.a. trakuras difinitan distancon kun kiel eble plej bona tempo-rezulto.
  • etapkurumo
    Kurumo longdistanca, daŭranta plurajn tagojn.
  • tempokurumo
    Ebenkura, bicikla k.a. kurumo, en kiu oni mezuras per klik-horloĝo la tempo-rezulton de ĉiu partoprenanta konkursanto.
  • alkuri
    Atingi, kurante: ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros (Z); li alkuris al la pordo kaj malfermis ĝin (Z); ŝi alkuris al la gracia fago, por havi ian apogon (Z); la homo [...] denove alkuris al ŝi kaj kaptis ŝin je la rando de la tuko (Z).
  • antaŭkura
    Venanta, okazanta antaŭ io: antaŭkura signo; birdoj antaŭkuraj al ŝtormo.
    anonci, aŭguro, pioniro.
  • *diskuri
    Kuri en diversaj direktoj: frapu la paŝtiston, por ke diskuru la ŝafoj (X); per via forta brako vi diskurigis viajn malamikojn (X).
  • ekkuri
    Subite komenci kuri: ŝi staris nur kelke da sekundoj kaj ekkuris al Eliŝa (X); la ĉevalo pli sovaĝe ekkuris antaŭen (Z).
  • elkuri
    Elirante, kuri: mi elkuris do post vi (Z); ŝi elkuris sur la straton (Z); larmoj elkuris al li sur la vangoj (Z).
  • enkuri
    Enirante, kuri: mi enkuris en la salonon (Z); en tiu sama momento enkuris el la strato en la pordegon juna fraŭlineto (Z).
  • *forkuri
    1. (iu) Kuri for de iu aŭ io: ne pelu tiun, kiu mem forkuras (Z); ŝi volus forkuri de tiuj virinoj (Z); ĉu la lerta kapreolo povas forkuri de la okulo de sperta ĉasisto? (Z); forkuri el la malliberejo (B).
      fuĝi.
    1. (iu) Kuri ien, por eviti danĝeron: sed forsaviĝis unu filo de A., li forkuris al Davido (X); li forkuris en la preĝejon (Z); (f) lia animo forkuris en la pinton de la piedo (Z).
    1. (io) Malaperi rapide: la mallumo forkuris (B); la dormo forkuris de miaj okuloj (X); sonĝo teruras, sonĝo forkuras (Z); la forkuro de la minutoj.
  • kunkuri
    Kuri plurope al unu sama loko aŭ celo.
  • laŭkuri (tr)
    Sekvi, kurante, la randon de objekto de unu fino ĝis la alia: li laŭkuris la muron de la parko, serĉante elirejon; tiu ĉi rigardo laŭkuris la gracian figuron de la nova instruistino (Z).
  • postkuri (tr)
    Sekvi, kurante: postkuri ŝteliston (Z); postkuru lin, por ke li ne trovu fortikigitajn urbojn kaj ne ŝirmu sin (X); la batalo postkuris ilin (X); (f) ŝi postkuros siajn amistojn (X); altiru min, ni postkuros vin (X); ies postkuro al iu.
    peli, persekuti.
  • preterkuri (tr)
    Kuri, preterante: eĉ mus' ne preterkuris! (Z); rivero kiu preterkuras urbojn, kastelojn kaj vinberĝardenojn (Z); (f) preterkura rideto; mencii ion nur preterkure.
  • *rekuranta
    1. [ANATOMIO] Tia, ke ĝi revenas al sia deirpunkto, pp nervo, vaskulo ks: rekuranta laringa nervo (N. laryngeus recurrens).
    1. [MEDICINO] (pp febro) Revenanta periode post kvietiĝo dum kelkaj tagoj.
  • trakuri (tr)
    Traire kuri: trakuri straton; du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo (Z); tremo, kiu trakuris ŝin de la kapo ĝis la piedoj (Z); li trakuris per la okuloj la unuan paĝon (Z); (f) tiu penso trakuris mian animon kiel fulmo; famo trakuras la urbon; ondo da entuziasmo trakuris ĉies korojn.
    iri, flui, flugi.
  • transkuri (ntr)
    1. Trairi kaj poste forlasi: sur ŝia vizaĝo transkuris dum unu minuto milo da [...] ridetoj (Z).
    1. [ARMEOJ] Dizerti.
  • glitkuri (Z)
    Kuri per glitiloj.
    skii, sketi.
  • stafetkurado
    Vd stafeto.
  • vetkuro
    Kurado inter sportaj konkurantoj: ĉevalvetkuro, boatvetkuro, velvetkuro ktp.

    kuri


    atingifaliglitigrimpiimpetikaptirampisaltistumblisupreniritrafiturniĝi
    gesto

    Iel rilatitaj:

    Atalantx aerodromx aferx akvx antaŭ atletx biciklx forestx forgesx fuĝx gestx irx kaptx komencx parolx rapidx tempx