vespero

*vesper/o

  1. La lasta parto de la tago, kiam la suno subiras sed ankoraŭ ne malaperis: ĉirkaŭ la vespero ni tien alvenis (Z); kiam la vespero alproksimiĝis (Z); unu vesperon la birdoj de la arbaro diris al ĝi [...] (Z); (f) antaŭ vespero ne estu fiera (Z); atingi la vesperon de sia vivo (Z).
    mateno, krepusko.
  1. Kunveno en tiu tagotempo: li alportis vivon en la vintrajn vesperojn (Z).
  • vespera
    Rilata al, okazanta en la vespero: en vespera horo (B); la vesperaj sonoriloj (Z); la vespera silento (B).
  • *vespere
    En vespero: venu al mi hodiaŭ vespere (Z); laŭdu tagon nur vespere (Z); rido matene, ploro vespere (Z).
  • vesperas
    Estas vespero: matenas, vesperas, kaj tago malaperas (Z) (rapidas la tempo).
  • antaŭvespero
    La hieraŭo de diflnita tago: en la antaŭvespero de la 14a tago de monato Nisen (X).
  • ĉiuvespere
    En ĉiuj vesperoj, konstante.

    vespero


    Esprimoj

    Bonan tagon, matenon, vesperon.
    Gvidi, fari korespondan, vesperan, perfektigan fakultativan kurson.
    Interkonatiĝa vespero.
    Kiam la vesperstelo speguliĝas en la rivero.
    Krepusko (matena kaj vespera).
    Rido matene, ploro vespere.
    Silvestra vespero (31-a de Decembro).
    Stari, esti ĉe la aŭroro, en la mezo, ĉe la vespero (la krepusko) de sia vivo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    antaŭvespero,vespera,vesperas,vespere, vesperfalko, vesperkunveno, vespermanĝi,vespero, vesperruĝo, vesperstelo,ĉiuvespere

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    diurno
    malhelo
    sunsubiro
    tagmalapero
    vespertiliono
    vesperto
    vespro

    mateno

    Ankaŭ vidu:

    kongreso, saluti, stelo, tempo

    Iel rilatitaj:

    Sunx antaŭ anĝelusx aŭtunx diurnx falkx helx hodiaŭ kongresx kuirx manĝx matenx robx ruĝx salutx stelx tagx tempx venx vespertilionx vespertx vesprx