juna

*jun/a

Vivanta nur de relative ne longa tempo: la juna knabino (Z), fraŭlino (Z), edzino (Z), vidvino (Z); mi gratulis la junajn geedzojn (Z); la pli juna filino (Z); el ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna (Z); mi estas je unu jaro pli juna ol vi (Z); Plinio la juna; laboristinoj pli junaj eble ne per siaj jaroj de vivo, sed per siaj jaroj de suferado (Z); juna katido (Z), hundo, museto (Z); junaj pizoj (Z), folioj (Z); (f) juna vino (
mosto); nia juna lingvo (Z); la tiea E-a movado estas ankoraŭ tre juna; (analoge) la entuziasmo de juna brusto (Z); junaj eraroj (Z).
nova, frua, verda.
  • june
    En juna maniero: konduti, ridi, frenezumi june.
  • juneco
    1. [BIOLOGIO] Tempo de la homa vivo, inter la dentŝanĝiĝo kaj la pubhareco.
    1. Tempo de la vivo inter la infaneco kaj la matureco: via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo (X); en la tagoj de via juneco (X); kiam la dioj ankoraŭ vagadis sur la tero en eterna juneco; la penso de la homa koro estas malbona jam de la juneco (X); sango bolas, juneco petolas (Z); se juneco estus sperta! (Z); fleksu arbon dum ĝia juneco (Z); tio estis ankoraŭ la juneco de la mondo. SIN. junaĝo.
  • juneca
    Rilata al juneco: junecaj frivolaĵoj, junece gaja menso.
  • junigi
    Fari iun, ion juna: la amo junigas (B).
  • *junulo
    Viro juna: ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo (Z); la junulo aliĝis al nia militistaro (Z); junuloj kun viglaj vizaĝoj, en uniformoj de universitataj studentoj (Z); junulaj jaroj (Z).
    adoleskanto, fraŭlo.
  • junularo
    Tuto de la junaj homoj en unu loko aŭ tempo: li estas idolo de la junularo; la studenta junularo; la vira junularo (Z).
  • junulino
    Virino juna: la junulino, kiu plaĉos al la okuloj de la reĝo, fariĝos reĝino (X); la junulino estis belstatura kaj belvizaĝa (Z); kiel eŭnuko deziranta senvirgigi junulinon, tiel estas homo volanta fari juston per perforto; miaj junuloj kaj junulinoj falis de glavo (X).
    fraŭlino.
  • junaĝo
    Juneco.
  • gejunuloj
    Junuloj kaj junulinoj.
  • *maljuna
    Vivanta jam de relative longa tempo: maljuna patro, servisto, amiko, stultulo; maljuna Moor (Z); lernu juna, vi scios maljuna (Z); resti maljuna knabino (Z) (ne edziniĝi); tiu ĉi patrino amis sian pli maljunan filinon (Z); maljuna ĉevalo, bovo, saliko (Z); (f) maljuna vino; aspekti kiel maljuna pomo (Z); (analoge) maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj (Z); ago maljuna ne estas oportuna (Z); maljuna koro (Z).
    malfrua, glacia.
  • maljuneco
    1. [BIOLOGIO] Tempo de la homa vivo, de la perdo de kapablo reproduktiĝi ĝis la morto.
    1. Tempo de la vivo post la matura aĝo: ankaŭ ĝis via maljuneco mi vin portos (X); ili floras ankoraŭ en la maljuneco (X); Elizabet gravediĝis je filo en sia maljuneco (N); ne ekzistas maljuneco sen malicoj (Z); en juneco logas, en maljuneco tedas (Z).
  • maljuneta
    Ankoraŭ ne tute maljuna.
  • maljunigi
    Fari iun maljuna: la ĉagrenoj maljunigas (B).
  • maljuniĝi
    Iĝi maljuna: se vi pri ĉio informiĝos vi baldaŭ maljuniĝos (Z); ne malŝatu vian patrinon, kiam ŝi maljuniĝos (X); ĉu efektive mi naskos, kiam mi maljuniĝis? (X); nacioj maljuniĝas, kiel homoj.
  • *maljunulo
    Maljuna viro; neniam estos maljunulo en via domo (X); li ne atentis la konsilon de la maljunuloj (X); nepoj estas krono por maljunuloj (X); plej saĝa maljunulo ne estas tro saĝa (Z); Abraham kaj Sara estis (ge)maljunuloj de profunda aĝo (X); maljunulaj faltoj (Z).
    plejaĝulo.
  • maljunulejo
    Domo destinita, por liveri kvietan restadon al maljunaj homoj.
    kadukulejo.
  • maljunulino
    Maljuna virino: la maljunulino balancis la kapon kaj diris: Hm! Hm! (Z); la senkoloriĝintaj pupiloj de la maljunulino ne malsekiĝis per larmo (Z).
  • rejunigi
    Fari denove juna: tiu nova hartinkturo ŝin rejunigas.
  • rejuniĝi
    Iĝi denove juna: post la kuracado, ŝi mirinde rejunigis.
  • maljunaĝo
    Maljuneco.

    juna


    Esprimoj

    Kiu estas en la komenca fazo de sia vivperiodo, ankoraŭ kreskanta aŭ disvolviĝanta, ne tute maturiĝinta: juna virino, knabo, ĉevalo, bovido, folio;
    Lernu juna, vi scios maljuna.
    Tio vere estas juna pizo, kiu elburĝoniĝis kun siaj verdaj folietoj.
    La ĉitiea Esperanto-movado estas tre juna.
    Oni povas esti juna ĉe la kvardeka jaro, kaj maljuna ĉe la dudeka.
    Ŝi rejuniĝis post sia edziĝo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    gejunuloj,juna,junaĝo,june,juneca,juneco,junigi,junpioniro,junulargastejo,junularo,junulino,junulo,maljuna,maljunaĝo,maljuneco,maljuneta,maljunigi,maljuniĝi,maljunulejo,maljunulino,maljunulo,rejunigi,rejuniĝi

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    adoleskanto
    aĝo
    fraŭlo
    frua
    glacio
    homo
    id
    infano
    kadukejo
    knabo
    frua
    matura
    morto
    nova
    aĝo
    studento
    tempo
    verda

    Iel rilatitaj:

    -id adoleskantx adoleskx aĝx bebx daŭrx efebx fraŭlx frux glacix homx iam infanx kadukx kiam knabx laktx maturx mezx monatx mortx novx nulx nun plejaĝulx semajnx studentx sufiĉx tempx unu verdx vinx ĉiam ĵus