Plenumanta promeson, servon, devon ks precize en la difinita tempo, je la interkonsentita horo: akurata oficisto; li estas ĉiam akurata kun siaj respondoj; multaj kredeble miras, ke mi estas tiel neakurata en la korespondado (Z).

  • akurateco
    Eco de iu akurata: oni multe plendas pro via ne sufiĉa akurateco; (f) la akurateco, kun kiu la suno leviĝas matene (B).
  • akurate
    En akurata maniero: li promesis reveni al ni akurate je la oka horo (Z); mi amas, ke oni pagu akurate la luan pagon (Z); donadu akurate la medikamentojn (Z); tiam li akurate ricevados per la poŝto ĉiun novan nomaron, tuj kiam ĝi estos presita (Z); ni amu nin frate, sed kalkulu akurate (Z) (t.e. ne preteratentante la pagdatojn).

  • ĝusta

    Iel rilatitaj:

    asidux horx precizx tempx ĝustx