-ad

PMEG: [-ad]

I- Sufikso. esprimanta ĝenerale agon k uzata por formi:

  • adasismo
    1. La kutimo rimi per suf-oj (kiel amadas/vidadas, ekz. laborado/batado, soifanta/militanta).
    1. Tia rimo mem: vin gardu, kiel abismo, de la mucida, teda adasismo (K).
  • A. Subst-ojn:
    1. El morfemo signifanta objekton, por signifi pli-malpli daŭran agon faritan per la koncerna objekto: martelado, telefonado brosado, kronado, afiŝado.

    RIM. 1 La responda verbo estas sensuf-e derivata el la subst.: marteli, kroni ktp. k la unuopan agon oni esprimas per aliaj kunmetoj: martelbato, peniktuŝo, brostiro ktp.
    RIM. 2 El tiu senco venas la uzebleco de '-ad' por nomi poemon, kiu rakontas la agojn de heroo: Odiseado (pri la aventuroj de Odiseo), Eneado, Mesiado ktp.
    1. El morfemo signifanta agon, por signifi:

    a) ĝeneralan k abstraktan ideon de la koncerna ago: la uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj (Z) (Kp: la uzo de la artikolo en tiu okazo ne estas ĝusta) oni aŭdis muzikon k kantadon (Z) venĝado estas mia metio (Z) ĉiuj pozicioj de homa korpo, starado, irado, saltado, kliniĝado al ĉiuj flankoj, grimpado sur ĉiuj muroj, disdonado de salutoj, plenumado de plej diversaj gestoj (Z), la irado de la aferoj (Z).
    RIM. 3 Pro ĉi tiu senco '-ad' servis por nomi la artojn (kantado ktp), sed oni nun preferas aŭ kunmetojn (pentroarto ktp) aŭ apartajn rad-ojn (skulpturo (Z) k.a.).
    b) longdaŭrecon aŭ ripetiĝon de la ago esprimanta de la rad.: lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigis lin (Z), la pafado daŭris tre longe (Z) malriĉigas ne nehavado, sed tro granda dezirado (Z) donado de almozoj neniam malriĉigas (Z) putrado de fiŝo komenciĝas de l' kapo (Z).
  • B. Verbojn el morfemoj signifikantaj agon aŭ objekton, por prezenti la agon de ĝia malvolviĝo k insisti pri ĝia daŭro aŭ ripetiĝo: marteladi (longe m.) vizitadi (ofte aŭ regule viziti) mi saltadis la tutan tagon de loko al loko (Z) Karolino ĉiam obeadis ordonojn de sia patrino, sed hodiaŭ ŝi ne obeis (Z) kiam mi venis al li, li finadis sian laboron (Z) dum en unu ĉambro la gastoj dancadis, en la dua ĉambro estis preparata la vespermanĝo (Z).
    RIM. 4 Kiel videble el la tri lastaj ekz-oj tiu ĉi formo similas la imperfekton de la latinidaj lingvoj.
  • II- Memstare uzata morfemo, signifanta daŭron, pluigadon: la ekonomia vivo de l' homaro ade sennaciiĝas adsubstantivo (subst. montranta agon aŭ staton).


  • Esprimoj


    Avizo pri la uzado de medikamento.
    Blokado de la salajroj.
    Dediĉi multan tempon al lernado de lingvo.
    Dum la manĝado venas apetito.
    Estas malpermesita staradi : cirkulu!.
    Iradi sur la stratoj.
    Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita.
    La elektra hejtado estas multekosta.
    La skulptado el porfiro estas plej malfacila.
    La tangado, la ruliĝado de la ŝipo ŝin naŭzis.
    Li komencis dronigadi siajn pensojn kaj sin mem en brando.
    Saltadi el unua al deka (paroli sensekve).
    Sidadi hejme.
    Ĉiu malfruiĝo ĉe la pagado ĉesigos la liveradon.
    Ĵetadi teruron sur la popolon.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    Eneado,Farado,Galvanizado,Jeremiado,Mesiado,Odiseado,Plejado,Siria asklepiado,abstinado,acida fendado,acida insilado,adasismo,adoradi,aerveturado,agado,agitadi,agitado,akceptadi,akompanadi,aktorado,akumulado,akuzado,akvado,akvohejtado,akvoskiado,aldola kondensado,alkreskado,alternado,altgrada,amasfabrikado,amorado,aneksado,animpesado,ankrado,antaŭfabrikado,aperadi,argumentado,armado,asistado,asociado,aviada,aviadi,aĉetado,aŭdado,aŭgurado,babilado,bakado,balaado,balancado,balbutado,balotado,banado,barado,barikadi,bastonado,batadi,batado,bataladi,batalado,bazado,beligado,belskribado,bendado,bindado,biomalkomponado,birado,blasfemado,blekado,blokado,blovado,boksado,bombado,bonfarado,bridado,brodado,brogado,brokado,brosado,bruado,bruladi,brulado,buadi,butonado,cedado,celado,centrado,centrifugado,cirkulado,citado,civilizado,cizelado,dancado,dandado,datado,daŭrado,degradado,degutadi,deklamado,dekradi,demandado,derivado,desegnado,detalado,deĉifrado,diagramo de neŝarĝita laborado,diferencado,diradi,direktado,dissekcado,dissonado,dividado,dominado,donado,dopado,dormado,dozado,draŝado,drenado,dresado,drinkado,dronado,duagrada,dublado,durada,edukado,efektivigado,efikado,ekipado,eksperimentado,ekstraktado,ekzercado,ekzistado,eldonado,elektado,elkreskadi,ellaborado,elmontrado,elserĉado,elspurado,eluviado,emigrado,energiŝparado,enukleado,eskaladi,espartado,esplorado,esprimado,estadi,estado,etendado,evitado,fabrikado,fadi,fagocitado,fajfado,fajlado,fajrobrigado,falado,faldado,falsado,falĉado,fanfaronado,faradi,farado,fascinado,fastado,favorado,fekado,fendado,fermenta insilado,fermentado,ferutado,festenado,figurado,filmado,filmoprezentado,filtrado,finado,financado,fingrado,fiŝado,fiŝbredado,flagra fado,flarado,flatado,flegado,fleksado,flokiĝado,florado,flosado,flosigado,fluadi,flugado,fluoreska radiado,flustrado,fojnado,foliado,fomentado,formado,formikado,formulado,fosado,fosforilado,fotado,fotokompostado,frakciado,frandado,frapadi,frazadi,frezado,fridigado,frostigado,frotadi,frotado,frusparkado,fulmado,fulminado,fumado,fumaĵado,fundamentado,funkciado,fuŝado,garantiado,gardado,gastado,geedukado,generado,genetika manipulado,gestadi,girado,glitado,glorado,gluado,glutado,grada,grade,grado de modulado,gratenado,gravurado,greftado,grimpado,grincado,grundado,gustumado,gutado,gvidadi,gvidado,hakado,haltadi,hardado,harfendado,harsplitado,havado,haĉado,haŭtdeĵetado,haŭtspirado,hejtado,himnadi,hipotekado,histrionado,homiĝado,honorado,hopadi,hostilevado,hurlado,idlado,ignorado,iluminado,ilustrado,imagado,impetigizado,impregnado,incensado,incitado,indico modulado,infestado,informado,infraruĝa radiado,inicado,inkado,insilado,inspirado,instruado,interparolado,interpretado,interreĝado,invado,inventado,inversa transskribado,iradi,irado,izolado,jaktado,juladi,jungado,juntkuplado,juĝadi,juĝado,juĝagado,kadrado,kalkulado,kalumniado,kamarada,kamaradi,kamionado,kampado,kamuflado,kannada,kanonadi,kantadi,kantado,kaptadi,kaptado,karakterizado,karesado,kargado,karieradi,katenado,kateĥizado,katizado,kaĵolado,kaŝado,kaŭterado,kernofendado,kirlado,kisadi,klakadi,klasado,klerigado,kliktintado,klonado,kluĉado,kognado,koketado,kolektado,koloniado,kombado,kombinado,komparado,komponado,kompostado,komprenado,kompreniĝadi,komputado,komunikado,konado,konceptado,koncipado,kondensado,kondukadi,kondukado,konjugado,konkuradi,konsentado,konsiderado,konstruado,kontadi,kontemplado,kontraŭnorma radiado,kontroladi,kooperado,kooptado,kopiado,kopulado,korektado,korespondado,korkado,kosma radiado,kotizado,kovado,kovrado,krada,kradi,krakadi,kraĉado,kredado,kreskado,kriadi,kritikado,kronado,krozado,krucado,kudradi,kudrado,kuiradi,kuirado,kulturado,kuncerbumado,kunestestado,kunlaborado,kunmetado,kunproduktado,kunripetado,kunĉenado,kupelado,kuprado,kuracado,kuradi,kurado,kurbiĝadi,kuretado,kursadi,kuspado,kuŝado,kvarrada,laboradi,laborado,laborbrigado,lagunado,lancinado,lasadi,laŭgrada,legadi,legado,lekado,lernadi,lernado,levado,liberbrigado,librotenado,librovendado,ligado,likado,litpisado,liturinado,liverado,lokado,lotado,ludado,lumado,magiado,magnetado,malakcelado,maleluviado,malfrusparkado,malmodulado,maltigado,maltrustigado,malŝparado,manifestado,manipulado,manĝado,manĝado,marinado,markotado,marnado,martelado,marŝadi,marŝado,mastrumado,matematika programado,medikonservado,mediprotektado,meditado,melkado,memfinancado,memmastrumado,memorado,memregado,memvenenado,mendadi,mendado,mensogado,merkatado,metado,mezurado,midzado,migrado,modulado,mokadi,mokado,montradi,mortado,mortsonorado,motivado,movado,moviĝadi,muelado,muldado,muntado,murmurado,muĝado,muŝbugrado,naciigado,naskado,naskoreguligado,natura selektado,navigado,naĝadi,naĝado,neado,nedependa radiado,neglektado,nekonado,nekredado,nenifarado,nesciado,nestado,nikelado,nitrogenfiksado,nitroksidado,nivelado,nomadi,nombrado,normala radiado,nukleofendado,nutrado,obeado,observado,oferado,ofertado,okpetala driado,oksidado,okuladi,okupado,onda radiado,ondolado,ondumado,orado,ordinado,organizado,orientado,orkestrado,ornamado,ortofona kuracado,oscilado,ovolado,pafado,pagado,pakado,panoramado,parada,parkadi,paroladi,parolado,partikla radiado,pasado,patronado,paŝadi,paŝado,pekado,peladi,pelado,penadi,penado,pendado,pensado,pentrado,perado,perceptado,perforado,permutado,persvado,pesado,petadi,petolado,piedfrapadi,pikado,piketado,pilotado,pinĉado,piratado,pistado,planado,planizado,plannotado,plantado,plektado,plombado,plugoskribado,plukado,polenado,pomadi,postuladi,postulado,potencado,povado,praktikado,predado,pregado,premado,presado,pretigado,prezentado,prezidado,prezkonkurado,preĝadi,pridemandado,prifosado,prilaborlaborado,primovada,pripensado,prisemado,prizorgado,produktado,profanado,programado,programita instruado,progresadi,progresado,projekciado,proksimumado,proliferado,proponado,prostituado,provado,proviantado,provizado,provokado,pudlado,pusado,puŝado,puŝiĝadi,puŝiĝado,rabado,rabirado,rabotado,radiadi,radiado,radiobirado,radiogvidado,radiokomunikado,rafinado,rajdado,rampado,raportado,rastado,razado,readaptado,reanimado,rediradi,reedukado,reformado,regado,registrado,regrado,reklamado,remado,remburado,remorkado,reparceligado,replikado,reprezentado,reprografado,respondado,respurado,restadi,restado,restaŭrado,resumado,revado,rezervado,rezistado,reĝado,ricevado,ridado,rigardadi,rigardado,riglado,rikoltado,rilaksado,ripetadi,ripetado,rojadi,rompdancado,rondvizitado,ronkado,ruado,rulado,ruliĝado,sabotado,sabroregado,saldado,saltadi,saltado,sangado,sanktoleado,saturado,savado,sciado,segado,sekcado,sekpurigado,sekvado,sekvestrado,semado,senagado,sendadi,sendado,sendungado,sengrada,senmineraliĝado,sentoksigado,serovakcinado,servado,serĉado,sidado,sigelado,signado,signalado,silentado,simulado,sin ĵetadi,sinkaptado,sinkoncentrado,sinnutrado,sinpelado,sinregado,sintenado,sinvenenado,skermado,sketado,skiado,skoltado,skrapado,skribado,skuado,skulptado,solenado,solvado,sonado,sonorado,sonĝinterpretado,sorado,sorĉado,sparkado,spektado,spekulado,spionado,spirado,spitado,sponsorado,sporade,sputado,stafetkurado,stampado,stanado,starado,sterilizado,sterkado,sternado,stetoskopado,strangolado,strekado,streĉado,stukado,stukaĉado,sublimado,subproduktado,subtenado,suferado,sukurado,sulfurado,superfrostigado,superproduktado,surradiado,susurado,svarmado,svatado,svingado,tajpado,taksado,tamburado,tamponado,tanado,tangado,tapetado,tapiŝbombado,tedadi,tegado,teksado,telekomunikado,teletoksado,tenado,teoriadi,tiagrade,tikladi,tinkturado,tiradi,tirado,toksado,tondado,tondrado,toreado,tornado,torturado,traceado,tradukado,traksternado,traktadi,transformado,transruĝa radiado,transskribado,transsubstancigado,transviola radiado,transŝovado,tranĉado,travadi,trejnado,tremado,trempadi,trempado,trenado,trepanado,triangulado,trikado,trinkado,trirada,trofiŝado,trompado,trosterkado,trotado,truado,trukado,tuberkulinizado,tuberkulizado,tumultosonorado,turmentadi,turmentado,turnadi,turnado,turniĝadi,tuĉado,tuŝado,ultraviola radiado,unuagrada,urbanizado,urinado,urtikado,uzadi,uzado,vadado,vagadi,vakado,vakcinado,vaporhejtado,varbado,variado,varmoproduktado,vegetado,vendado,venenado,ventolado,venĝado,verkado,versfarado,vestado,vetremado,vibrado,vidado,viglado,vindado,vinfarado,vintrodormado,vipado,vivado,vizitadi,viŝado,vokado,volado,volvado,vortfarado,vostoglitado,vundado,zinkado,zorgado,zumado,ĉarpentado,ĉasado,ĉenmastrumado,ĉerpado,ĉifrado,ĉirkaŭflatadi,ĉizado,ĝemadi,ĝemado,ĝenado,ĝermado,ĝirado,ĝuado,ĵamado,ĵetadi,ĵetado,ĵetiĝadi,ĵonglado,ĵuradi,ĵurado,ŝafsaltado,ŝakrado,ŝanĝado,ŝargado,ŝarĝado,ŝaŭmado,ŝirmado,ŝminkado,ŝnurado,ŝovelado,ŝpinado,ŝpruclakado,ŝraŭbado,ŝrumpado,ŝtelado,ŝtopado,ŝuntado,ŝutado,ŝvitado

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    abstrakta ideo
    daŭro
    plu
    ripetiĝo
    sufikso

    Ankaŭ vidu:

    morfemo, tempo.

    Iel rilatitaj:

    -at abstraktx agx daŭrx fiŝx imperfektx insistx morfemx plantx plu ripetx sufiksx tempx ĉesx ĝeneralx