rapida

*rapid/a

  1. Faranta grandan vojon, grandan laboron aŭ alian agon, en mallonga tempo: li estis rapida kiel fulmo, kiel aglo, kiel sago; rapida kuriero, ĉevalo (B), ŝipo (Z), trajno; rapida fluo, vento; la rapida plumo de bona skribisto (B).
    diligenta.
  1. Farata aŭ okazanta en nur mallonga tempo: rapida movo, flugo, laboro; rapida decido, progreso, resaniĝo; tro rapida faro estas nur baron; tro rapida riĉiĝo (Z), edziĝo (Z).
  • rapide
    En rapida maniero: nu, iru pli rapide! (Z); malpiulo rapide malaperas (X); kiu donas rapide, donas duoble (Z); rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj (Z); rapide kreski, kiel fungo; la sciigo rapide diskoniĝis.
  • rapidi (ntr)
    1. Peni atingi lokon en mallonga tempo: ŝi volis rapidi hejmen (Z); la infanoj rapidas al la lernejo (Z); ili rapidis returne al siaj lokoj (X); rapidi al stacidomo (B); li rapidis en la tendon (X).
      flugi, galopi, kuri.
    1. Peni plenumi agon en mallonga tempo: manĝu ĝin rapidante; ĝi estas Pasko de la Eternulo (X); ŝi rapidis reveni (Z), transkuri la straton (Z); piedoj, kiuj rapidas kuri al malbono (X); kiu rapidas riĉiĝi, tiu ne restos sen puno (X).
      urĝiĝi.
    1. Fari agon sen atendo, pli frue ol normale: ne rapidu insulti, volu aŭskulti (Z); ne rapidu koleri (Z); ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj (Z); ne rapidu, trankvile decidu (Z); sentante min jam tute bone, mi rapidas skribi pli detale (Z).
      hasti.
  • rapido
    [FIZIKO] Spaco, trairata de punkto aŭ objekto dum unuo de tempo: la rapido de la lumo estas 3.10ä m/s; angula rapido (tia angulo, kiun rotacianta korpo trairas dum unuo de tempo; simbolo:
    Ö (omega)); deira rapido (de pafaĵo en la momento, kiam ĝi eliras el la faŭko de la pafilo); liberiga rapido (minimuma rapido, kiun devas havi korpo, por definitive liberigi sin de astro; ĉe Tero, ĝi estas 11,2 km/s); propaga rapido (laŭ kiu propagiĝas ondo, kurento ks); fazrapido (propaga rapido de fazo de ondo) gruprapido (propaga rapido de ondopaketoj); supersona rapido (pli granda ol tiu de sono en fluido).
  • rapideco
    1. Eco de io rapida: ŝi deziris kun rapideco de sago atingi sian ĉambreton (Z); kun ventega (Z), kun fulma rapideco (Z); ŝi puŝis ĝin kun terura rapideco al la tero (Z); egalmezura rapideco de kurado en la daŭro de tuta jaro (Z); la rapideco de la veturado ne lasis al ni ĝuadi la pejzaĝon.
    1. Eco, sento de iu, kiu rapidas: mi postulas de vi ne rapidecon, sed zorgemon; ho malbenita rapideco flugi en kriman liton! (Z); se ni volus pretigi teorie kaj en rapideco tian vortaron [...] (Z).
  • rapidega
    Ekstreme rapida.
  • rapidema
    Inklina al rapido: rapidemaj bildoj de magia lanterno (Z); kiam li venis hejmen, li aspektis tre ekscitita kaj rapidema (Z).
  • rapidigi
    Fari ke io, iu estu rapida: rapidigi konstruon (B); rapidigu kaj pelu vian proksimulon (Z); mi rapidigis mian laboron; enkonduki novajn faciligojn kaj rapidigojn por la transsendo de la internaciaj poŝtaĵoj.
    akceli, urĝi.
  • rapidumo
    [TEKNIKOJ] ĉiu el la diversaj rapidoj riceveblaj sur motorveturilo per intermeto de diversaj dentradaroj, kiuj pli aŭ malpli onigas la turnrapidecon de la motoro: ŝanĝi de la dua al la tria rapidumo; levilo de rapidumŝanĝo; rapidumŝanĝilo (en la motoro mem).
  • rapidometro
    [TEKNIKOJ] Aparato, kiu en veturilo indikas en ĉiu momento la rapidon.
  • malrapida
    1. Faranta malgrandan vojon aŭ laboron en longa tempo: rivero kun malrapida fluo; kiel malrapidaj ŝajnis la montriloj de mia horloĝo!
    1. Farata aŭ okazanta en relative longa tempo: malrapida resaniĝo; medikamento kun malrapida efiko.
  • malrapide
    En malrapida maniero: rapidu malrapide (Z); paroli hezite kaj malrapide; oni prenas avide, oni redonas malrapide (Z); pripensu malrapide kaj agu decide (Z); ĉion li komprenas, sed malrapide.
  • malrapidi
    Iri, agi malrapide: iru porti tiun kukon kaj ne malrapidu sur la vojo!; mia horloĝo malrapidas.
  • malrapideco
    Eco de iu, io malrapidanta: mi legas ĉiam kun granda malrapideco; kun limaka, testuda malrapideco.
    rampi 4.
  • malrapidema
    Ema malrapidi.
  • malrapidigi
    Fari, ke iu, io estu malrapida: tio nur malrapidigus nian marŝon.
  • trirapida
    Havanta tri rapidojn (pp aŭto).
  • nerapide
    Senurĝe, nerapidante: kviete kaj nerapide estas pli bone (Z).
  • altiĝrapido
    [AVIADO] La rapido de ascendo for de la tero.
  • flugrapido
    Rapido de aerodino en horizontala flugo en norma atmosfero: maksimuma, minimuma flugrapido.
  • fulmorapida
    Tiel rapida kiel fulmo: la hundo fulmorapide malaperis kaj fulmorapide ĝi reaperis (Z).
  • plenrapide
    Laŭ la maksimuma rapideco (de veturilo, ŝipo ks).

    rapida


    Esprimoj

    Endanĝerigi la vivon de piedirantoj per tro rapida aŭtado.
    Iri kiel la vento (= rapide).
    Kiu donas rapide, donas duoble.
    Kluĉi la duan rapidumon.
    La urbo rapide releviĝis ei siaj ruinoj.
    Li estis rapida kiel fulmo, kiel sago, koiel aglo.
    Mezuri la larĝon, la rapidecon, la pezon de.
    Mi rapidas respondi la demandon, antaŭ ol vi.
    Sajnon ne fidu, juĝi ne rapidu.
    Tro rapida faro estas nur baro.
    Tro rapide, abrupte preni la ĝirejon.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    , , , , , , malrapidema, , malrapidigi, , plenrapide, , , , , rapidema, , rapidharda, , rapidigi, , , , , , rapidumo, , trirapida

    El malnova greka: ταχυς (rapida)

    takigrafo ( ), takikardio (trorapida pulsado), takimetro

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    diligenta
    laca
    limaka, helika, testuda rapideco
    frajtaĵo
    rapidpafa kanono
    supersona
    trajno rapida, ekspresa, omnibusa
    antaŭtempe
    baldaŭ
    frue
    fulmtuje
    improvize
    neatendite
    preste
    senhezite
    senpacience
    senprepare
    senprokraste
    senspirige
    subite
    surprize
    trinki per unu gluto
    trofrue
    tuj
    akceli
    flugi
    galopi
    hasti
    kuri
    mezuri
    rampi
    urĝi
    fervoro
    lumjaro
    maksimumo
    mallonga tempo
    minimumo
    stenografio

    Ankaŭ vidu:

    aŭtomobilo.
    dimensio.
    facila.
    fervojo.
    fiziko.
    konduki.
    marŝi.
    maŝino.
    operacio.
    pli.
    tekniko.
    tempo.
    trafiko.
    trajno
    vento.
    vojaĝi.
    veturi
    vojo.

    Iel rilatitaj:

    adaĝx akcelx alegrx altx andantx atendx aŭtomobilx baldaŭ bremsx depeŝx diligentx dimensix ekspresx facilx fervorx fizikx flugx flux frajtx frux fulmx galopx glutx hastx helikx hezitx improvizx irx kondukx kurx lacx limakx longx lumx maksimumx marŝx maŝinx memorx mezurx minimumx omnibusx operacix paciencx pafx plenx pli preparx prestx prokrastx rampx sonx spirx stenografx subitx surprizx takx teknikx tempx trafikx trajnx tuj urĝx vagonx ventx veturx vojaĝx vojx