longa

*long/a

  1. Havanta grandan etendon en la direkto de la plej granda dimensio de la objekto: longa bastono, krajono, cigaro; longaj brakoj, haroj (Z); longa strato, rivero; ĉambro duoble pli longa, ol larĝa; longa subvesto, pantalono, surtuto; (analoge) longaj leteroj (Z); longa romano, poemo; ulnolonga nazo.
  1. Havanta ian difinitan dimension laŭ tiu direkto: la strato estas mil metrojn longa (B); la vojo ĝis la kabano estis longa je apenaŭ kvin paŝoj.
  1. Havanta grandan etendon en la tempo: longa sufero (Z), espero (B), dormado (Z), kunesidado (Z), parolado, pacienco; longaj someraj tagoj; longa ĝemo; post longaj klopodoj (Z).
  1. [LINGVOSCIENCO] (pp fonemo) Diferenciĝanta de alia fonemo per pli longa daŭro (proks. 50 %).
  • longe
    Dum longa tempo; multe da tempo: longe atendi (Z), resti (Z), loĝi (Z); la afero daŭris tre longe (Z); pardonu ke mi parolis tiel longe (Z); por ne rakonti longe, mi simple diros [...] (Z); vazo rompita longe sin tenas (Z); kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita (Z); kiel longe ankoraŭ mi aŭdos sonadon de korno? (X); ĉar antaŭ longe (jam de longa tempo) vi rompis vian ĵuron (X); antaŭ longe pasinta (Z); en la generacio de antaŭlonge (Z); mi anoncas antaŭlonge tion, kio ankoraŭ ne okazis (X); jam de longe (de longa tempo) mi scias [...] (Z); Volapük povas esti nomata jam de longe mortinta (Z); la tuta ideo estus jam de longe senkreditigita (Z); fragmentoj el de longe malaperinta tempo (Z).
  • tiel longe, dum... , tiel longe, kiel...
    Kunmetita subjunkcio, signifanta 'dum la tuta tempo, dum kiu...': tiel longe, dum la situacio tion postulos, mi ne forlasos mian postenon.
  • tiel longe, ĝis...
    Kunmetita subjunkcio, signifanta 'dum la tuta tempo, ĝis (io okazas)': mi naĝas sub la akvo tiel longe, ĝis mi pensas, ke ili min jam ne vidas (Z).
  • longo
    1. Etendo de iu aŭ io, mezurata laŭ la plej granda dimensio: tiu ĉi rivero havas 294 kilometrojn da longo (Z); ili staris fiere unu apud la alia kvankam ilia longo estis tre malegala (Z); la korpo falis kaj etendiĝis laŭ sia tuta longo (Z); grado de longo (longitudo).
    1. a) [MATEMATIKO] Grando de kurbo aŭ linio: rekto havas nefinian longon.

    b) [MATEMATIKO] (pli ĝenerale) Unudimensia enhavo. [VIDU] kurbo, rektifi.
    1. [TIPOGRAFIO] Longo 1 de difinita linio de presota teksto. SIN. linilongo.
  • longeco
    Eco de tio, kio estas longa: li admiris la longecon (Z) (de la oreloj de la leporo); la longeco de la laboro lin lacigis; malegala longeco de la vokaloj (Z).
  • longega
    Tre longa.
    senfina.
  • longigi, plilongigi
    Fari ion longa, pli longa: longigi jupon; mi longigos vian vivon (X).
  • longiĝi
    Iĝi longa: la tagoj longiĝas, printempo alvenas; longiĝo de risorto.
  • laŭlonga
    [FIZIKO] (pp vibroj, osciloj) Tia, ke ĝia vektora amplitudo estas en la direkto de propago.
    transversa.
  • *laŭlonge
    Laŭ la direkto de la longo: mi travojaĝis Danujon laŭlonge kaj laŭlarĝe (Z); mi flugis laŭlonge kaj laŭlarĝe super la tuta marĉejo (Z); ili saltetis laŭlonge de la branĉoj ĝis ŝi (Z); li ekiris laŭlonge de la dunoj (Z).
  • mallonga
    1. Havanta malgrandan etendon laŭ sia plej granda dimensio: mallonga tenilo, vesto, barbo, frazo; du iaj mallongaj homoj manĝis salmon (Z).
    1. Havanta malgrandan daŭron: mallonga kunsido, kolero, feliĉo; mallonga dormo (Z); en la mallongaj tagoj de la jaro (Z); longa la arto, mallonga la vivo. SIN. kurta.
  • mallonge
    Dum mallonga tempo; malmulte da tempo: ĝi rakontas jen mallonge, jen longe (Z); kiu dormas longe, vivas mallonge (Z); se mallonge diri.
  • mallongeco
    Eco de iu aŭ io mallonga: mallongeco estas la ĉefa kvalito de epigramo.
  • mallongigi
    Fari pli mallonga: oni povas tre mallongigi al si la vojon, se oni iras [...] (Z); mi volis la historion de la virino mallongigi (Z); ponto kiu mallongigas la interspacon ĉe la transportado de la ovoj (Z); la jaroj de malpiuloj estos mallongigitaj (X); mallongigota artikolo.
  • mallongigo
    1. Ago mallongigi.
    1. Konvencia mallongigita formo de vorto aŭ sintagmo: s-ro estas la mallongigo de 'sinjoro', k.t.p.-la mallongigo de 'kaj tiel plu'.
      siglo, simbolo.
  • nelonga
    Sufiĉe mallonga: post nelonga atendo li nin akceptis.
  • nelonge
    Dum nelonga tempo: malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam (Z); la pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ: antaŭ nelonga tempo), loĝis [...] (Z); antaŭ nelonge mi havis la intencon [...] (Z); post nelonge mi revenos!
  • trolonga
    Daŭranta tro longe: trolonga parolado.
    teda.
  • linilongo
    [TIPOGRAFIO] Longo 3.
  • ondolongo
    [FIZIKO] [TELEKOMUNIKOJ] Distanco inter du sinsekvaj punktoj de ondo, kiuj estas en la sama fazo.


    Agrabla estas gasto se li ne longe restas. antaŭ longe. antaŭ nelonge. Artilerio peza, longtrafa. Bato de patrino ne longe doloras. Cambro duoble pli longa ol larĝa. Ĉiuj de egala longo. Esti freŝa post longa vojaĝo. etendo. Fali laŭ sia tuta longeco. Fingro : dika (polekso), montra, longa, ringa, malgranda. foriri kun longa nazo. granda. haroj longaj, rigidaj, krispaj, blondaj, brunaj, rufaj, buklitaj, malaranĝitaj. Iri longan vojon. Jam de longe forflugis mia juneco. Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam de longe konstruita. La gajninta ĉevalo preterdistancis la sekvintan je unu kollongo. La leĝo estis akceptita sen longaj debatoj, sendiskute. La metro estas la universala unuo de longo. La perpendikularo estas pli mallonga ol ĉiuj oblikvaj rektoj kondukitaj el la sama punkto ĝis la sama rekto. La strato estas 1000 metrojn longa (longa je 1000m). La ŝipo estis lulata de facilaj ondoj, trenante post si longan ŝaŭman postsignon. longigita cikloido, epicikloido, hipocikloido. longitudo. longo. mal'longa, kurta. mallongdaŭra. mallongigita cikloido, epicikloido, hipocikloido. Mi konas lin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro. Multa akvo defluos, ĝis tiam sub la pontoj (pasos longa tempo ĝis.). Ni,uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa. oblonga. plilongigo. Primeti la tablon (alonĝo). Rezolucio akceptita unuanime, per aklamo, senopone post longa marĉando. Rivero havanta 200 kilometrojn da longo. Ronki per longaj tiroj. Se ŝi iros laŭlonge de la marbordo, ŝi ŝparos preskaŭ du mejlojn. teda. Teni la manon laŭlonge de la kruroj (soldato). Tio estis tiel longatempe antaŭe, ke. Trovi la horojn longaj. Viziti, trairi landon laŭlonge kaj laŭlarĝe.
    aĝo. daŭri. dimensio. formo. geometrio. granda. larĝa. memori. pli. tempo. universala.

    Iel rilatitaj:

    ampleksx anstromx antikvx arex arŝinx azenx aĝx baldaŭ centimetrx cicerx colx da daŭrx dikx dimensix egalx fingrx formx geometrix grandx harx kilometrx larĝx memorx metrx milimetrx pasx pendx pezx pli rapidx tablx tempx universalx